글: 16
언어: العربية
Rohan (프로필 보기) 2010년 11월 15일 오전 12:22:29
Inter la informoj kiujn vi al ni ĉiuj disponigis troviĝas kelkaj kiuj, laŭ mi, estas iom eraraj aŭ miskondukantaj. Ilin mi prezentas ĉi-sube.
1. ا = alifo (a)
Atribui sonvaloron de 'a' al alifo ne tute ĝustas. Ĉi tiu litero povas reprezenti ankaŭ mallongajn 'i' kaj 'u', kaj kelkfoje estas tute silenta (ekz. kiam vorto komenciĝas per longa 'u').
2. د = dalo (angla D )
Dalo kaj la angla D elparole malsamas. Dalo estas denta, kaj la angla D estas alveola.
3. ذ = dalo kun punkto (hispana D )
Dalo kunpunkta estas frikativo, dum la hispana D aŭ estas plozivo aŭ estas aproksimanto (depende de la ĉirkaŭaj sonoj).
4. ق = kafo (kiel q)
Mi kredas ke ĉi tie necesas diri 'kiel q de la Internacia Fonetika Alfabeto', ĉar aliloke vi plejparte metis nur esperantajn literojn interparenteze.
5."Se vi trovas [la araban h] malfacila, vi povas elparoli gin kiel esperanta h."
Ĉi-punkte mi devas tute malkonsenti kun vi. Estas vortoj arabaj, inter kiuj la sola diferenco estas la sonoj 'h' kaj 'la araba h'. Do ĉiu lernanto klopodu, laŭ mi, ellerni elparoli 'la araban h', anstataŭ ol akiri la kutimon ĝin anstataŭigi per normala 'h'.
Rohan (프로필 보기) 2010년 11월 15일 오전 12:25:28
Altebrilas (프로필 보기) 2010년 11월 20일 오후 9:40:47
Demian (프로필 보기) 2010년 11월 30일 오후 4:12:02
Rohan:Saluton Demian.Kara Rohan,
Inter la informoj kiujn vi al ni ĉiuj disponigis troviĝas kelkaj kiuj, laŭ mi, estas iom eraraj aŭ miskondukantaj. Ilin mi prezentas ĉi-sube.
1. ا = alifo (a)
2. د = dalo (angla D )
3. ذ = dalo kun punkto (hispana D )
4. ق = kafo (kiel q)
5."Se vi trovas [la araban h] malfacila, vi povas elparoli gin kiel esperanta h."
Dankon por multe da klarigo.
Mi nur volis ekspliki en maniero, kiu estas simpla kaj sen la uzo de vortoj gramatikaj ĉar ili estas tre malsimplaj kaj mi ilin tre malamas.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Mi redankas vin.
utku (프로필 보기) 2010년 12월 3일 오후 6:20:20
1. ا = alifo (a)Ĉu ا kaj ء estas samaj literoj? Se estas, ا ne estas a, nek i, sed nur neekzisto de konsonanto (nula konsonanto).
Atribui sonvaloron de 'a' al alifo ne tute ĝustas. Ĉi tiu litero povas reprezenti ankaŭ mallongajn 'i' kaj 'u', kaj kelkfoje estas tute silenta (ekz. kiam vorto komenciĝas per longa 'u').
Ankaŭ estas rimarkinde, ke la literoj ĝ, h,ĥ estas en la sama ordo kiel en ensperanto. ĉu koincido?Estas strange ke aliaj formoj ( ﺏ ﺩ ﺭ ﺱ ﺹ ﻁ ﻉ (mi ne povis trovi senpunkte lastan)) estas ordigitaj laŭ nombro de punktoj (senpunkta, unupunkta, dupunkta, tripunkta), nur la ordo de ﺡ serio ne estas tiel.
dudi_okdek_sep (프로필 보기) 2012년 6월 4일 오후 3:45:28