Sisu juurde

Plifaciligado De Frazo

kelle poolt Abusonhhoson, 7. november 2010

Postitused: 14

Keel: Esperanto

Abusonhhoson (Näita profiili) 7. november 2010 5:22.25

mi trovas,ke diri [mi estas...]estas tre longa en vivo ĉiutaga.ĉu mi povas diri ion por plifaciligi.
ekzemple:
mi estas studento= mas studento
li estas de ĉinio= las de ĉinio
ŝi estas marie= ŝas marie
li estas batota de mi= las batota de mi
ili estas ĉinanoj= ilas ĉinanoj
li estis kuiristo iam= lis kuiristo iam
......

RiotNrrd (Näita profiili) 7. november 2010 5:54.35

Vi povas paroli iel ajn, kiel vi deziras.

Kompreneble, tamen, se vi parolus tiel, kiel vi skribis, vi ne parolus Esperanton.

mihxil (Näita profiili) 7. november 2010 9:42.09

Abusonhhoson:mi trovas,ke diri [mi estas...]estas tre longa en vivo ĉiutaga.ĉu mi povas diri ion por plifaciligi.
Mi proponus por viaj ekzemploj:

mi studentas.
mi deĉinias.
ŝi Marie-as
li batotas de mi
Ili ĉinianas
li iam kuiristis.

Same mallongaj kaj facilaj, sed sen bezono de atenco de ekzistanta gramatiko.

myris (Näita profiili) 7. november 2010 13:21.21

Abusonhhoson:
mi estas studento= mas studento
Sekve, kiel vi tradukas:
Mi ŝajnas/ restas/iĝas.....studento?
Mi volas/ devas...esti studento?

darkweasel (Näita profiili) 7. november 2010 13:47.34

miĥil:
Abusonhhoson:mi trovas,ke diri [mi estas...]estas tre longa en vivo ĉiutaga.ĉu mi povas diri ion por plifaciligi.
Mi proponus por viaj ekzemploj:

mi studentas.
mi deĉinias.
ŝi Marie-as
li batotas de mi
Ili ĉinianas
li iam kuiristis.

Same mallongaj kaj facilaj, sed sen bezono de atenco de ekzistanta gramatiko.
+1

sudanglo (Näita profiili) 8. november 2010 12:23.40

Kaj cetere, Esperanto ne estas lingvo de ĉiutaga vivo, kiel la naciaj lingvoj.

Esperanto estas helplingvo por kiam vi ne havas komunan lingvon kun tiu kun kiu vi volas komuniki.

Estas kontraŭ la spirito de Esperanto ke ĝi havu malklarajn idiotismojn.

maratonisto (Näita profiili) 8. november 2010 12:29.42

Abusonhhoson:mi trovas,ke diri [mi estas...]estas tre longa en vivo ĉiutaga.ĉu mi povas diri ion por plifaciligi.
ekzemple:
mi estas studento= mas studento
li estas de ĉinio= las de ĉinio
ŝi estas marie= ŝas marie
li estas batota de mi= las batota de mi
ili estas ĉinanoj= ilas ĉinanoj
li estis kuiristo iam= lis kuiristo iam
Mi ne kredas, ke tiuj mallongigoj estas unusencaj.
Tamen mi pensas, ke esperanto devus enhavi pli da vortoj el aziaj kaj afrikaj lingvoj, ĉar esperanto estas tro eŭrocentra.

sergejm (Näita profiili) 8. november 2010 13:36.39

Mallongigoj proponitaj de Miĥil taŭgas nur por adjektivoj aŭ adverboj:
Ekz. 'La ĉapo kuiristas' estas 'La ĉapo estas kuirista', ne 'La ĉapo estas kuiristo'.
el ili estas bonaj:
batotas = 'estas batota'
deĉinias = 'veturis de Ĉinio' aŭ 'estas de Ĉinio'

Vi povas mallongigi 'Mi estas studento. Mi ...' al 'Mi, studento, ...' k.t.p.

mihxil (Näita profiili) 8. november 2010 16:55.57

sergejm:Mallongigoj proponitaj de Miĥil taŭgas nur por adjektivoj aŭ adverboj:
La verbigo de radikoj kiuj ne estas agaj, ne estas tiom simpla afero. Ne ekzistas regulo ke, krom verbaj, nur adjektivaj aŭ adverbaj radikoj povas ricevi verban finaĵon.

En tiaj kazoj, kutime oni povus nur listigi ekzemplojn kaj eble rekoni kelkajn klasojn kaj ties signifojn.

Ekz. ĉe adjektiva radiko efektive estas (preskaŭ?) ĉiam tiel ke '/radiko/i' simple signifas 'esti /radiko/a'.

Sed por alitipaj radikoj kiel ekz. la substantivaj tute ne estas tiel.
Ekzemple 'hundi' povus signifi 'agi kiel hundo'. Sed ne estas regulo pri tio, oni nur povas diri ke 'normale' ĉe la radiko /hund/ tiel estas.

Sed oni povus ankaŭ alimaniere interpreti, depende de la kunteksto.

Cetere se io agas kiel hundo, iras kiel hundo kaj aspektas kiel hundo (do 'hundas') tiam verŝajne estas hundo.

Via supozo ke 'kuiristas' nepre signifu 'estas kuirista' kaj ke uzeblas nur ĉe ekz. 'ĉapo' estas je nenio bazita, ĉar la radiko /ist/ ne estas adjektiva. La interpreto 'esti ...isto' certe estas ebla.

sudanglo (Näita profiili) 8. november 2010 22:34.52

Ekz. ĉe adjektiva radiko efektive estas (preskaŭ?) ĉiam tiel ke '/radiko/i' simple signifas 'esti /radiko/a'.
Ne ĉiam - rapidi estas plena verbo kiel kuri.

'La trajno rapidis for en la tunelon' ne signifas ke la trajno estis rapida, sed ke la trajno forveturis rapide.

'Kontinui povas esti pli ol esti kontinua'. li kontinuis.

Tagasi üles