Beiträge: 40
Sprache: Esperanto
zan (Profil anzeigen) 11. November 2010 10:31:56
Altebrilas:Kompreno estas ne nur kompreni kion la alia diras, sed kial li diras tion.Mi tute konsentas. Mi enuus, se esperantisoj dirus nur komplimenton.
palaman:Oni fantaziu laŭ sia propra deziro.Mi neniel forlasos mian landon. Tamen laŭ via fantazio ankaŭ japanio estas membro de via esperanta imperio. Kiel fari?
Gravas, ne nur kiu linvgo estas oficiala, sed ankaŭ gravas kia socia sistemo kreskos.
Ĉu ni povos krei bonan socion? Ĉar ni havas diversajn kredojn, ni ne povos unuiĝi. Se ni povos toleri aliajn pensmanierojn aŭ kutimojn, eble ni povos krei bonan socion. Tamen tio ankoraŭ ne estas promesita. Malordo regos la esperantan landon??
Greedn (Profil anzeigen) 11. November 2010 15:53:04
palaman (Profil anzeigen) 11. November 2010 16:17:38
Greedn:Por mi gravas, ke la "venonta Esperantujo" ne estos "ŝtato" aŭ des pli "emperio", tio estas verŝajne unusola kondiĉo por tiu loko, laŭ mi.Ĉu vi temas pri multeco de naciaj ŝtatoj, aŭ pri anarkiismo?
palaman (Profil anzeigen) 11. November 2010 16:33:59
zan:Jes, ia ajn demokratio ŝajne postulas ke loĝantaro de la lando estu pli-malpli samopinia. Almenaŭ necesas ekzisto de ia ajn "plimulto".palaman:Oni fantaziu laŭ sia propra deziro.Mi neniel forlasos mian landon. Tamen laŭ via fantazio ankaŭ japanio estas membro de via esperanta imperio. Kiel fari?
Gravas, ne nur kiu linvgo estas oficiala, sed ankaŭ gravas kia socia sistemo kreskos.
Ĉu ni povos krei bonan socion? Ĉar ni havas diversajn kredojn, ni ne povos unuiĝi. Se ni povos toleri aliajn pensmanierojn aŭ kutimojn, eble ni povos krei bonan socion. Tamen tio ankoraŭ ne estas promesita. Malordo regos la esperantan landon??
Aliokaze oni ne povas akiri "volon de plimulto". Se temas pri multeco de diferencaj grupoj, kie ĉiu grupo havas sian propran volon, do oni ne povas unuiĝi je unueca civito.
Do, la esperanta socio estas tro diversspeca por esti unueca demokratia ŝtato, ĉu?
Greedn (Profil anzeigen) 11. November 2010 18:44:49
palaman:la dua estas pli certa. eĉ eble temas ne pri plena foresto de iu ajn potenco, sed pri potenco sen perfortado. (la estrejo kiel unuiĝo de societoj, fakul- laborunuiĝoj k.t.p.)...ekzempleGreedn:Por mi gravas, ke la "venonta Esperantujo" ne estos "ŝtato" aŭ des pli "emperio", tio estas verŝajne unusola kondiĉo por tiu loko, laŭ mi.Ĉu vi temas pri multeco de naciaj ŝtatoj, aŭ pri anarkiismo?
zan (Profil anzeigen) 12. November 2010 13:44:55
palaman:Do, la esperanta socio estas tro diversspeca por esti unueca demokratia ŝtato, ĉu?Mi deziras, ke demokratia sistemo respektu malplimultojn. Tamen tio estas tiom malfacila, ke aktuale malplimultoj(ekz, indiĝenoj en ĉiu kontinento) perdadas sian rajton. Do, oni devas elpensi bonan manieron por ke la esperanta lando estu bone konsiderita demoktatio kun diverseco.
qwertz (Profil anzeigen) 12. November 2010 16:10:43
palaman (Profil anzeigen) 12. November 2010 23:56:18
qwertz:Mi trovis tion: Kastela RespublikoTre amiza kaj interesa afero!
Greedn (Profil anzeigen) 13. November 2010 17:06:02
ankaŭ mi openias, ke la amuza kaj interesa
palaman (Profil anzeigen) 14. November 2010 04:11:19
zan:Mi deziras, ke demokratia sistemo respektu malplimultojn. Tamen tio estas tiom malfacila, ke aktuale malplimultoj(ekz, indiĝenoj en ĉiu kontinento) perdadas sian rajton.Mia opinio pri la temo povas ŝajni tre stranga: mi certas, ke demokratio malhelpas homrajtojn!
La kaŭzon de tia malordinara opinio estas sufiĉe evidenta:
-- demokratio estas potenco de plimulto, sed ĉiu aparta homo estas ja malplimulto
-- demokratio estas potenco de plimulta nacio, do malplimulaj nacioj (dum demokratio) ĉiam estas sufokitaj.
Mi opinias, ke demokratio estas tiom malhelpo al la homrajto de malplimulto, kiom tiranio.
Demokratio estas tiranio de plimulto.
Eble, iu estos ŝokita de mia deklaro, sed neniu povas malkonfirmi la evidentan logikon.