Kwa maudhui

Lando, kie ĉiu parolas esperante

ya palaman, 8 Novemba 2010

Ujumbe: 40

Lugha: Esperanto

zan (Wasifu wa mtumiaji) 11 Novemba 2010 10:31:56 asubuhi

Altebrilas:Kompreno estas ne nur kompreni kion la alia diras, sed kial li diras tion.
Mi tute konsentas. Mi enuus, se esperantisoj dirus nur komplimenton.

palaman:Oni fantaziu laŭ sia propra deziro.
Mi neniel forlasos mian landon. Tamen laŭ via fantazio ankaŭ japanio estas membro de via esperanta imperio. Kiel fari?

Gravas, ne nur kiu linvgo estas oficiala, sed ankaŭ gravas kia socia sistemo kreskos.
Ĉu ni povos krei bonan socion? Ĉar ni havas diversajn kredojn, ni ne povos unuiĝi. Se ni povos toleri aliajn pensmanierojn aŭ kutimojn, eble ni povos krei bonan socion. Tamen tio ankoraŭ ne estas promesita. Malordo regos la esperantan landon??

Greedn (Wasifu wa mtumiaji) 11 Novemba 2010 3:53:04 alasiri

Por mi gravas, ke la "venonta Esperantujo" ne estos "ŝtato" aŭ des pli "emperio", tio estas verŝajne unusola kondiĉo por tiu loko, laŭ mi.

palaman (Wasifu wa mtumiaji) 11 Novemba 2010 4:17:38 alasiri

Greedn:Por mi gravas, ke la "venonta Esperantujo" ne estos "ŝtato" aŭ des pli "emperio", tio estas verŝajne unusola kondiĉo por tiu loko, laŭ mi.
Ĉu vi temas pri multeco de naciaj ŝtatoj, aŭ pri anarkiismo?

palaman (Wasifu wa mtumiaji) 11 Novemba 2010 4:33:59 alasiri

zan:
palaman:Oni fantaziu laŭ sia propra deziro.
Mi neniel forlasos mian landon. Tamen laŭ via fantazio ankaŭ japanio estas membro de via esperanta imperio. Kiel fari?
Gravas, ne nur kiu linvgo estas oficiala, sed ankaŭ gravas kia socia sistemo kreskos.
Ĉu ni povos krei bonan socion? Ĉar ni havas diversajn kredojn, ni ne povos unuiĝi. Se ni povos toleri aliajn pensmanierojn aŭ kutimojn, eble ni povos krei bonan socion. Tamen tio ankoraŭ ne estas promesita. Malordo regos la esperantan landon??
Jes, ia ajn demokratio ŝajne postulas ke loĝantaro de la lando estu pli-malpli samopinia. Almenaŭ necesas ekzisto de ia ajn "plimulto".
Aliokaze oni ne povas akiri "volon de plimulto". Se temas pri multeco de diferencaj grupoj, kie ĉiu grupo havas sian propran volon, do oni ne povas unuiĝi je unueca civito.
Do, la esperanta socio estas tro diversspeca por esti unueca demokratia ŝtato, ĉu?

Greedn (Wasifu wa mtumiaji) 11 Novemba 2010 6:44:49 alasiri

palaman:
Greedn:Por mi gravas, ke la "venonta Esperantujo" ne estos "ŝtato" aŭ des pli "emperio", tio estas verŝajne unusola kondiĉo por tiu loko, laŭ mi.
Ĉu vi temas pri multeco de naciaj ŝtatoj, aŭ pri anarkiismo?
la dua estas pli certa. eĉ eble temas ne pri plena foresto de iu ajn potenco, sed pri potenco sen perfortado. (la estrejo kiel unuiĝo de societoj, fakul- laborunuiĝoj k.t.p.)...ekzemple

zan (Wasifu wa mtumiaji) 12 Novemba 2010 1:44:55 alasiri

palaman:Do, la esperanta socio estas tro diversspeca por esti unueca demokratia ŝtato, ĉu?
Mi deziras, ke demokratia sistemo respektu malplimultojn. Tamen tio estas tiom malfacila, ke aktuale malplimultoj(ekz, indiĝenoj en ĉiu kontinento) perdadas sian rajton. Do, oni devas elpensi bonan manieron por ke la esperanta lando estu bone konsiderita demoktatio kun diverseco.

qwertz (Wasifu wa mtumiaji) 12 Novemba 2010 4:10:43 alasiri

Mi trovis tion: Kastela Respubliko

palaman (Wasifu wa mtumiaji) 12 Novemba 2010 11:56:18 alasiri

qwertz:Mi trovis tion: Kastela Respubliko
Tre amiza kaj interesa afero! rideto.gif

Greedn (Wasifu wa mtumiaji) 13 Novemba 2010 5:06:02 alasiri

"...kiu apartenas al la gepatroj de la nuna Ministro de Regado, Diego Grande" he-he))))

ankaŭ mi openias, ke la amuza kaj interesa

palaman (Wasifu wa mtumiaji) 14 Novemba 2010 4:11:19 asubuhi

zan:Mi deziras, ke demokratia sistemo respektu malplimultojn. Tamen tio estas tiom malfacila, ke aktuale malplimultoj(ekz, indiĝenoj en ĉiu kontinento) perdadas sian rajton.
Mia opinio pri la temo povas ŝajni tre stranga: mi certas, ke demokratio malhelpas homrajtojn!
La kaŭzon de tia malordinara opinio estas sufiĉe evidenta:
-- demokratio estas potenco de plimulto, sed ĉiu aparta homo estas ja malplimulto
-- demokratio estas potenco de plimulta nacio, do malplimulaj nacioj (dum demokratio) ĉiam estas sufokitaj.

Mi opinias, ke demokratio estas tiom malhelpo al la homrajto de malplimulto, kiom tiranio.
Demokratio estas tiranio de plimulto.

Eble, iu estos ŝokita de mia deklaro, sed neniu povas malkonfirmi la evidentan logikon.

Kurudi juu