הודעות: 40
שפה: Esperanto
Altebrilas (הצגת פרופיל) 16 בנובמבר 2010, 22:13:02
miĥil:relativeco plikajplias...
Diferenco kun kompanio estas ke dungato relative facile povas forlasi ĝin, kaj krome estas protektata de leĝoj kiuj originas en la pli alta nivelo de la lando mem.
Altebrilas (הצגת פרופיל) 16 בנובמבר 2010, 22:15:38
zan:En demokratio la civitanoj (te iliaj reprezentantoj) kreas la leĝojn, kaj en ĵura ŝtato la ŝtato aplikigas ilin.
Totalismo povas havi juron. Islamaj landoj estas regataj per Ŝario(islama juro). Gravas, kiel krei juron. Laŭ mi en demokratiaj landoj popoloj devas krei juron.
Homoj, kiuj malrespektas leĝojn, ne estas origina problemo de demokratio.
zan (הצגת פרופיל) 18 בנובמבר 2010, 01:42:45
Al mi ŝajnas, ke nuntempe oni perdis justecon. Ne estas tia justeco, laŭ kiu oni atakas malicajn malamikojn, sed tia ke oni respektas pravecon kaj moralon. Nuntempe oni ne kaŝas sian avidecon, kaj fieras kiom li gajnis, eĉ ne hontas kian malpuran rimedon li uzis.
Krome libereco de parolado estas grava. Tamen ĝi estas ne sufiĉe respektata ne nur en iamaj kaj nunaj komunismaj landoj sed ankaŭ en 'demokratia'j landoj.
Mi pensas, se oni fariĝos justa kaj racia homo kaj interŝanĝos sian opinion unu kun la alia, demoktario eble pliboniĝos.
Altebrilas (הצגת פרופיל) 19 בנובמבר 2010, 20:57:19
michijo (הצגת פרופיל) 20 בנובמבר 2010, 08:54:07
Mi pensis ke Usono estus malpli kiel Brita. La Centrala Banko de Angla kontrolas la Federacian Rezervon el Usono. Mi volas, kiel en WW2 la Belga ŝanĝis signojn, kial mistifiki Naziojn. Do, mistifiki la bankojn.
Kiam ĉiuj Usonanoj parolus lingvon ke la Brita ne komprenas, tiam en Usona ni estos libera.
eurimaco (הצגת פרופיל) 27 בנובמבר 2010, 22:51:24
palaman:antoniomoya:mi kredas ke ni ne tute bezonas novan landon (ni jam havas sufiĉajn).Nu, ne necesas pensi pri iu nova lando. Eble, temas pri Unuigita Eŭropo, eble pri Unuigita Norda kaj Suda Ameriko, eble pri Hindujo aŭ reviviĝinta USSR – kial ne?
La celo de Esperanto estas tute alia: servi kiel pontolingvon inter la nunaj malsamlingvanoj
Oni fantaziu laŭ sia propra deziro.
Ekzemple, mi povas imagi Grandan Imperion, kiu enhavas la tuta Eŭrazio, de Hispanujo ĝis Ĉinujo aŭ eĉ de Irlando ĝis Nipono!
Kial ne?
Ĝisnunaj imperioj estis sufiĉe malbonaj por ĉiu sia popolo krom unusola, kiu nomiĝis "titola". Ĉiu homo devis scii la "titolan" lingvon por esti plenrajta civitano. Do, kiam la "titola" popolo iĝis ne sufiĉe forta por apogi sian "elektitecon", tiam imperio pereis.
La grandiĝo de la imperioj nepre rezultigis ilian finon. Kaj juste!
Sed imperio kun neŭtrala lingvo povas esti egale oportuna por ĉiu sia popolo. Do kiu kaŭzo povus malhelpi ĝin pligrandiĝi plie kaj pliege?
Tio estas nur unu el multaj eblaj fantazioj pri lando, kie ĉiu parolas esperante.
Mi scias, ke por homoj ŝjnas malfacile eliri el kutimaj pensoj, bedaŭrinde. Nu, tamen kial ne penu?[/CIT
* * * * *
Nun mi demandas:
Kio okazus se hazarde iu determinita lando decidu adopti Esperanton kiel nacia lingvo?
dobri (הצגת פרופיל) 28 בנובמבר 2010, 14:42:30
eurimaco:Granda surprizo!
Kio okazus se hazarde iu determinita lando decidu adopti Esperanton kiel nacia lingvo?
Nyojar (הצגת פרופיל) 29 בנובמבר 2010, 09:34:51
Se estus lando Esperanta, la lingvo ne plu estus neŭtrala kaj internacia. Mi ŝatas Esperanton tial ke estas tuta neŭtrala, kaj ĉiam dovas resti neŭtrala. Mi kredas ke la ideo de la kreatisto de Esperanto estis ke oni bezonis tutan neŭtralan lingvon, kaj tial li elpensis Esperanton.
nikko (הצגת פרופיל) 29 בנובמבר 2010, 10:00:34
Gerusa (הצגת פרופיל) 29 בנובמבר 2010, 13:20:06
Vivu la verda stel!!
Brakumo al ĉiuj.