Ku rupapuro rw'ibirimwo

Lando, kie ĉiu parolas esperante

ca, kivuye

Ubutumwa 40

ururimi: Esperanto

Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 16 Munyonyo 2010 22:13:02

miĥil:

Diferenco kun kompanio estas ke dungato relative facile povas forlasi ĝin, kaj krome estas protektata de leĝoj kiuj originas en la pli alta nivelo de la lando mem.
relativeco plikajplias... rido.gif

Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 16 Munyonyo 2010 22:15:38

zan:
Totalismo povas havi juron. Islamaj landoj estas regataj per Ŝario(islama juro). Gravas, kiel krei juron. Laŭ mi en demokratiaj landoj popoloj devas krei juron.
Homoj, kiuj malrespektas leĝojn, ne estas origina problemo de demokratio.
En demokratio la civitanoj (te iliaj reprezentantoj) kreas la leĝojn, kaj en ĵura ŝtato la ŝtato aplikigas ilin.

zan (Kwerekana umwidondoro) 18 Munyonyo 2010 01:42:45

Tiuj, kiuj ne akceptas demokration, bonvolu montru alternativon pli taŭgan.

Al mi ŝajnas, ke nuntempe oni perdis justecon. Ne estas tia justeco, laŭ kiu oni atakas malicajn malamikojn, sed tia ke oni respektas pravecon kaj moralon. Nuntempe oni ne kaŝas sian avidecon, kaj fieras kiom li gajnis, eĉ ne hontas kian malpuran rimedon li uzis.

Krome libereco de parolado estas grava. Tamen ĝi estas ne sufiĉe respektata ne nur en iamaj kaj nunaj komunismaj landoj sed ankaŭ en 'demokratia'j landoj.

Mi pensas, se oni fariĝos justa kaj racia homo kaj interŝanĝos sian opinion unu kun la alia, demoktario eble pliboniĝos.

Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 19 Munyonyo 2010 20:57:19

Se oni fariĝas justa kaj racia homo, iu ajn sistemo konvenas: la sistemoj estis kreataj por kompensi le homajn malvirtetojn

michijo (Kwerekana umwidondoro) 20 Munyonyo 2010 08:54:07

En Usono estus Esperanto kiel lingvo instruis en lernejo. La signoj estus skribita en Esperanto kaj Angla, kiel en Kebekio estas duona Franca/Angla.

Mi pensis ke Usono estus malpli kiel Brita. La Centrala Banko de Angla kontrolas la Federacian Rezervon el Usono. Mi volas, kiel en WW2 la Belga ŝanĝis signojn, kial mistifiki Naziojn. Do, mistifiki la bankojn.

Kiam ĉiuj Usonanoj parolus lingvon ke la Brita ne komprenas, tiam en Usona ni estos libera.

eurimaco (Kwerekana umwidondoro) 27 Munyonyo 2010 22:51:24

palaman:
antoniomoya:mi kredas ke ni ne tute bezonas novan landon (ni jam havas sufiĉajn).
La celo de Esperanto estas tute alia: servi kiel pontolingvon inter la nunaj malsamlingvanoj
Nu, ne necesas pensi pri iu nova lando. Eble, temas pri Unuigita Eŭropo, eble pri Unuigita Norda kaj Suda Ameriko, eble pri Hindujo aŭ reviviĝinta USSR – kial ne?

Oni fantaziu laŭ sia propra deziro.

Ekzemple, mi povas imagi Grandan Imperion, kiu enhavas la tuta Eŭrazio, de Hispanujo ĝis Ĉinujo aŭ eĉ de Irlando ĝis Nipono!
Kial ne?
Ĝisnunaj imperioj estis sufiĉe malbonaj por ĉiu sia popolo krom unusola, kiu nomiĝis "titola". Ĉiu homo devis scii la "titolan" lingvon por esti plenrajta civitano. Do, kiam la "titola" popolo iĝis ne sufiĉe forta por apogi sian "elektitecon", tiam imperio pereis.
La grandiĝo de la imperioj nepre rezultigis ilian finon. Kaj juste!

Sed imperio kun neŭtrala lingvo povas esti egale oportuna por ĉiu sia popolo. Do kiu kaŭzo povus malhelpi ĝin pligrandiĝi plie kaj pliege?

Tio estas nur unu el multaj eblaj fantazioj pri lando, kie ĉiu parolas esperante.
Mi scias, ke por homoj ŝjnas malfacile eliri el kutimaj pensoj, bedaŭrinde. Nu, tamen kial ne penu?[/CIT

* * * * *

Nun mi demandas:

Kio okazus se hazarde iu determinita lando decidu adopti Esperanton kiel nacia lingvo?

dobri (Kwerekana umwidondoro) 28 Munyonyo 2010 14:42:30

eurimaco:
Kio okazus se hazarde iu determinita lando decidu adopti Esperanton kiel nacia lingvo?
Granda surprizo!

Nyojar (Kwerekana umwidondoro) 29 Munyonyo 2010 09:34:51

"Ĉu vi volus vivi en lando Esperanta?"

Se estus lando Esperanta, la lingvo ne plu estus neŭtrala kaj internacia. Mi ŝatas Esperanton tial ke estas tuta neŭtrala, kaj ĉiam dovas resti neŭtrala. Mi kredas ke la ideo de la kreatisto de Esperanto estis ke oni bezonis tutan neŭtralan lingvon, kaj tial li elpensis Esperanton.

nikko (Kwerekana umwidondoro) 29 Munyonyo 2010 10:00:34

Se ekestus esperantolando, ekestus nacia kulturo, ekestus ĉiutaga uzo de lingvo kaj multege da denaskuloj. Lingvo komencus mallogikiĝi kaj malfaciliĝi. Aperus multegaj idiotismoj kaj kutimismoj pro izola uzo de lingvo, kaj finfine Esperanto fariĝus enua, neregula, triviala kaj komplika lingvaĉo superplenigita per aprioraj kutim-postuloj. Tial mi estas kontraŭ Esperantolando.

Gerusa (Kwerekana umwidondoro) 29 Munyonyo 2010 13:20:06

Mia familio konas Eon. Sed kie mi loĝas, mi ne konas esperantiston. Mi estas verda stel sola en mia malklara urbo... Fakte mi sonĝas ke popolo povas koni Eon kiel dua lingvo kaj vivi la kulturo kaj lingvo, lernanta Eon apude via patrina (aŭ naskiĝa) lingvo. Do, mi strebas por fari lingvo konata al miaj geamikoj.
Vivu la verda stel!!
Brakumo al ĉiuj. rido.gif

Subira ku ntango