Al la enhavo

Ĉu eblas ami tro multe?

de Yakunin, 2010-novembro-09

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Yakunin (Montri la profilon) 2010-novembro-09 09:45:59

Saluton, samideanoj. Laŭ televidnovaĵoj da la rusa televidkanalo "La 1-a kanalo" oni ĵus rakontis pri iu stranga afero: Rusa civitanino, loĝanta en Francujo dum 12 jarojn, antaŭ 11 jaroj naskis filon, ankaŭ rusa civitano, de iu franca viro kiu malaperis antaŭ la naskiĝo de sia filo kaj kiu neniam estis registrita kiel la patro de la knabo. Kiam la knabo estis 5-jara oni forprenis la knabon de sia patrino en orfejon laŭ la decido de la franca kortumo je la kondamno ke "la amo de la patrino malhelpas knabon iĝi sendependa homo kaj civitano"!!! Ĉu tio vere eblas en Francujo? Mi tion eĉ ne kapablas imagi!
Ankaŭ la kortumo malpermesis la knabon paroli ruse kaj permesis lin vidi sian patrinon nur sabate kaj dimanĉe. La patrino decidis translokiĝi Rusujon kune kun sia filo sed la kortumo malpermesas la translokiĝon ĝis kiam la patrino de la knabo pruvos ke ŝi havas en Ruslando sufiĉe grandan loĝejon, sufiĉe bonan laboron kaj ke la knabo estos lernanta nur en franclingva lernejo!
Kamaradoj, ĉu tio vere povas esti tiele en Francujo aŭ tio estis iu "malbona ŝerco"?

mihxil (Montri la profilon) 2010-novembro-09 10:48:55

Yakunin:Kiam la knabo estis 5-jara oni forprenis la knabon de sia patrino en orfejon laŭ la decido de la franca kortumo je la kondamno ke "la amo de la patrino malhelpas knabon iĝi sendependa homo kaj civitano"!!! Ĉu tio vere eblas en Francujo? Mi tion eĉ ne kapablas imagi!
Ŝajnas al mi ke multo dependas de tio kiel manifestis sin tiu 'troa amo', ĉu tia decido estas justa aŭ ne.

Se ekz. la patrino malpermesis al la knabo kontakti kun samaĝuloj, pro amo, ĉar estus 'danĝere', tiam mi pensas ke ne estis tiom malbone ke la knabo estis savita el ŝia amo.

Ĉu vi ne ie trovis pliajn informojn pri la precizaj cirkonstancoj? Per nur tio ĉi ne vere eblas opinii.

Yakunin (Montri la profilon) 2010-novembro-09 11:39:31

Vi pravas, la informo estas malplena. Mi provas trovi iujn aldonaĵojn en la rusaj informretejoj kaj spektos televidnovaĵojn vespere. Tiu TV programo tute ne klarigis kio estas "troa amo" de vidpunkto de la francaj leĝoj.

Yakunin (Montri la profilon) 2010-novembro-09 11:48:19

miĥil:
Se ekz. la patrino malpermesis al la knabo kontakti kun samaĝuloj, pro amo, ĉar estus 'danĝere', tiam mi pensas ke ne estis tiom malbone ke la knabo estis savita el ŝia amo.
Interese, ĉu mi amas mian filon troe se ĝis lia 7-jaraĝo mi malpermesis lin promeni sole sen mia akompano! ridulo.gif

dobri (Montri la profilon) 2010-novembro-09 15:20:33

La afero estas vere stranga! En mia lando certe ne povus okazi, ke la ŝtato forprenus gefilojn de la patrino por doni ĝin al la orfejo senkaŭze. Tio okazas nur, kiam la patrino tro drinkas aŭ malzorgas la gefilojn. Se ŝi bone edukas ilin, tiam ŝi eĉ ne permesus forpreni la gefilojn.
Laŭ mia opinio la televidelsendo ne montris ĉiujn faktojn, ĉar alimaniere la afero tuj estus priskribita en multaj gazetoj kaj Francio havus hontindan skandalon.

Yakunin (Montri la profilon) 2010-novembro-09 16:27:12

dobri:La afero estas vere stranga! En mia lando certe ne povus okazi, ke la ŝtato forprenus gefilojn de la patrino por doni ĝin al la orfejo senkaŭze. Tio okazas nur, kiam la patrino tro drinkas aŭ malzorgas la gefilojn. Se ŝi bone edukas ilin, tiam ŝi eĉ ne permesus forpreni la gefilojn.
Laŭ mia opinio la televidelsendo ne montris ĉiujn faktojn, ĉar alimaniere la afero tuj estus priskribita en multaj gazetoj kaj Francio havus hontindan skandalon.
Jen estas la ligilo http://www.1tv.ru/news/world/164561

Vi scipovas rusan do vi komprenos. Aliajn detalojn mi mem ne scias.

Continuum (Montri la profilon) 2010-novembro-09 17:38:14

Nune en Francio, mi ankoraŭ ne aŭdas pri tiu afero! Sed mi opinias, ke "troa amo" ne estas la bona akuzo kontraŭ la patrino. Estas iu eraro en via gazeto! Ni ne estas monstroj en Francio. rido.gif

Yakunin (Montri la profilon) 2010-novembro-09 17:46:28

Continuum:Nune en Francio, mi ankoraŭ ne aŭdas pri tiu afero! Sed mi opinias, ke "troa amo" ne estas la bona akuzo kontraŭ la patrino. Estas iu eraro en via gazeto! Ni ne estas monstroj en Francio. rido.gif
Tio ne estas gazeto sed televido. ridulo.gif Ĉu vere en francujo estas leĝo kiu povas apartigi patrinon de ŝia filo pro troa amo?
Laŭ la ligilo supre vi trovos tekston de tiu televidprogramo, uzante komputiltradukilon vi nepre tradukos la tekston por ke vi eksciu la detalojn.

Continuum (Montri la profilon) 2010-novembro-09 18:36:58

Yakunin:Ĉu vere en francujo estas leĝo kiu povas apartigi patrinon de ŝia filo pro troa amo?
Tute ne!
Eble la patrino iĝis iomete "freneza" kaj estas pro tio, ke la infano estis forprenita de sia patrino. Mi ne vere scias! kelkfoje, la "amego" povas frenezigi homojn! ĉu ne?

Yakunin (Montri la profilon) 2010-novembro-09 18:41:47

Continuum:, la "amego" povas frenezigi homojn! ĉu ne?
Frenezigi ĉi kuntekste eble estas malĝusta vorto. Ĉu vi legis la tekston? Ankaŭ mi proponas ke vi spektu la videon laŭ la ligilo-la franclingva parolo estas aŭdebla do vi povos ion ekaŭdi kaj rakonti al mi!

Reen al la supro