Contribuții/Mesaje: 13
Limbă: Esperanto
Yakunin (Arată profil) 9 noiembrie 2010, 09:45:59
Ankaŭ la kortumo malpermesis la knabon paroli ruse kaj permesis lin vidi sian patrinon nur sabate kaj dimanĉe. La patrino decidis translokiĝi Rusujon kune kun sia filo sed la kortumo malpermesas la translokiĝon ĝis kiam la patrino de la knabo pruvos ke ŝi havas en Ruslando sufiĉe grandan loĝejon, sufiĉe bonan laboron kaj ke la knabo estos lernanta nur en franclingva lernejo!
Kamaradoj, ĉu tio vere povas esti tiele en Francujo aŭ tio estis iu "malbona ŝerco"?
mihxil (Arată profil) 9 noiembrie 2010, 10:48:55
Yakunin:Kiam la knabo estis 5-jara oni forprenis la knabon de sia patrino en orfejon laŭ la decido de la franca kortumo je la kondamno ke "la amo de la patrino malhelpas knabon iĝi sendependa homo kaj civitano"!!! Ĉu tio vere eblas en Francujo? Mi tion eĉ ne kapablas imagi!Ŝajnas al mi ke multo dependas de tio kiel manifestis sin tiu 'troa amo', ĉu tia decido estas justa aŭ ne.
Se ekz. la patrino malpermesis al la knabo kontakti kun samaĝuloj, pro amo, ĉar estus 'danĝere', tiam mi pensas ke ne estis tiom malbone ke la knabo estis savita el ŝia amo.
Ĉu vi ne ie trovis pliajn informojn pri la precizaj cirkonstancoj? Per nur tio ĉi ne vere eblas opinii.
Yakunin (Arată profil) 9 noiembrie 2010, 11:39:31
Yakunin (Arată profil) 9 noiembrie 2010, 11:48:19
miĥil:Interese, ĉu mi amas mian filon troe se ĝis lia 7-jaraĝo mi malpermesis lin promeni sole sen mia akompano!
Se ekz. la patrino malpermesis al la knabo kontakti kun samaĝuloj, pro amo, ĉar estus 'danĝere', tiam mi pensas ke ne estis tiom malbone ke la knabo estis savita el ŝia amo.
dobri (Arată profil) 9 noiembrie 2010, 15:20:33
Laŭ mia opinio la televidelsendo ne montris ĉiujn faktojn, ĉar alimaniere la afero tuj estus priskribita en multaj gazetoj kaj Francio havus hontindan skandalon.
Yakunin (Arată profil) 9 noiembrie 2010, 16:27:12
dobri:La afero estas vere stranga! En mia lando certe ne povus okazi, ke la ŝtato forprenus gefilojn de la patrino por doni ĝin al la orfejo senkaŭze. Tio okazas nur, kiam la patrino tro drinkas aŭ malzorgas la gefilojn. Se ŝi bone edukas ilin, tiam ŝi eĉ ne permesus forpreni la gefilojn.Jen estas la ligilo http://www.1tv.ru/news/world/164561
Laŭ mia opinio la televidelsendo ne montris ĉiujn faktojn, ĉar alimaniere la afero tuj estus priskribita en multaj gazetoj kaj Francio havus hontindan skandalon.
Vi scipovas rusan do vi komprenos. Aliajn detalojn mi mem ne scias.
Continuum (Arată profil) 9 noiembrie 2010, 17:38:14
Yakunin (Arată profil) 9 noiembrie 2010, 17:46:28
Continuum:Nune en Francio, mi ankoraŭ ne aŭdas pri tiu afero! Sed mi opinias, ke "troa amo" ne estas la bona akuzo kontraŭ la patrino. Estas iu eraro en via gazeto! Ni ne estas monstroj en Francio.Tio ne estas gazeto sed televido. Ĉu vere en francujo estas leĝo kiu povas apartigi patrinon de ŝia filo pro troa amo?
Laŭ la ligilo supre vi trovos tekston de tiu televidprogramo, uzante komputiltradukilon vi nepre tradukos la tekston por ke vi eksciu la detalojn.
Continuum (Arată profil) 9 noiembrie 2010, 18:36:58
Yakunin:Ĉu vere en francujo estas leĝo kiu povas apartigi patrinon de ŝia filo pro troa amo?Tute ne!
Eble la patrino iĝis iomete "freneza" kaj estas pro tio, ke la infano estis forprenita de sia patrino. Mi ne vere scias! kelkfoje, la "amego" povas frenezigi homojn! ĉu ne?
Yakunin (Arată profil) 9 noiembrie 2010, 18:41:47
Continuum:, la "amego" povas frenezigi homojn! ĉu ne?Frenezigi ĉi kuntekste eble estas malĝusta vorto. Ĉu vi legis la tekston? Ankaŭ mi proponas ke vi spektu la videon laŭ la ligilo-la franclingva parolo estas aŭdebla do vi povos ion ekaŭdi kaj rakonti al mi!