K vsebini

listo de la senpagaj komputikaj programaroj esperante skribitaj

od crescence, 09. november 2010

Sporočila: 18

Jezik: Esperanto

crescence (Prikaži profil) 09. november 2010 18:20:53

Ĉu vi konas senpagajn komputikajn programarojn Esperante skribitajn?
Dankon pro ankaŭ indiki iliajn celecojn kaj la ligilojn por ilin elŝuti.

Efim (Prikaži profil) 12. november 2010 14:35:15

Esperante:ĉi tie ni havas la vortludon - "esperi" kaj "Esperanto". Ekspliku.

crescence (Prikaži profil) 12. november 2010 14:49:24

Efim:Esperante:ĉi tie ni havas la vortludon - "esperi" kaj "Esperanto". Ekspliku.
esperante = en la lingvo Esperanto

Ĉu mia vorto ne estas korekta ?

sergejm (Prikaži profil) 12. november 2010 18:16:26

Esperante = en la lingvo Esperanto
esperante = adverba patricipo de verbo esperi

Kelkajn programojn vi povas trovi ĉe esperanto.mv.ru - Ek! Unired
Multaj lunuksaj distributivojn havas Esperantan interfacon, sed ofte ne plene tradukitaj, netradukitajn partojn vi vidos anglalingve.

crescence (Prikaži profil) 12. november 2010 18:55:08

Dankon al vi pro via leciono. Mi korektis la unuan mesaĝon.

crescence (Prikaži profil) 13. november 2010 07:14:06

galvis:http://claudepiron.free.fr/livres/dankonamiko.htm
Kion mi faros per tiu ligilo ?

sergejm (Prikaži profil) 13. november 2010 07:30:07

Kelkaj ludoj en Esperanto:
http://ludanto.org/

galvis (Prikaži profil) 13. november 2010 14:07:36

crescence:
galvis:http://claudepiron.free.fr/livres/dankonamiko.htm
Kion mi faros per tiu ligilo ?
Eble mi ne bone komprenis la celon de via mesaĝo ; kvankam, tiu ĉi libro ne estas senpaga, la adreso povus esti taŭga por serĉi aliajn retadresojn al vi kaj al aliaj homoj kiuj dezirus legi tiun ĉi interesan libron.

darkweasel (Prikaži profil) 13. november 2010 17:42:23

galvis:
crescence:
galvis:http://claudepiron.free.fr/livres/dankonamiko.htm
Kion mi faros per tiu ligilo ?
Eble mi ne bone komprenis la celon de via mesaĝo ; kvankam, tiu ĉi libro ne estas senpaga, la adreso povus esti taŭga por serĉi aliajn retadresojn al vi kaj al aliaj homoj kiuj dezirus legi tiun ĉi interesan libron.
... kaj kiel rilatas tiu ĉi fadeno al tiu ĉi libro?

Nazaj na začetek