Al la enhavo

kiel vi parolas la R?

de diogotux, 2007-majo-05

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

diogotux (Montri la profilon) 2007-majo-05 00:17:08

saluton al ĉiuj,

mi pensas, ke la korekta prononco de la litero 'R' estas tra vibranto de la lango kontraŭ la ĉielo de la buŝo, kiel 'nosotRos' en la hispana lingvo (kaj kiel parolas la 'Bruna Ŝtono'). Mi lernis pri tio ĉi tie en lernu! mem.
Sed iuj kantistoj alparolas ĝin preskaŭ kiel 'Ĥ', same kiel en la franca vorto (ouvRir) (kaj same kiel Ralph Glomp).

En via opinio, tiu elparolo estas korekta, ne korekta, aŭ nur akceptebla?

Oseledec (Montri la profilon) 2007-majo-05 13:10:13

Ŝajne, ke pli ĝuste prononcas la sonon ukrainoj, rusoj, poloj, hispanoj, portugaloj.
La plej malĝusta estas la angla kaj la herbea prononcado.

awake (Montri la profilon) 2007-majo-05 14:11:39

La severe ĝusta metodo por elparoli la esperantan Ro-sonon estas per unu frapeta trilo, kiel en la hispana vorto pero (ne la longa ro-sono kiel perro).

Tamen, Eo estis kreita por internacia komuniko. Do, la sonoj de esperanto estas tre flekseblaj. Malfacileco de elparolado ne estu haltaĵo. La franca kaj la angla ro sonoj, kaj eĉ la hispana rr sono estas akcepteblaj.

Tamen, oni devas elparoli ian klaran ro-sonon. En iu el la anglaj dialektoj, la ro sono faligas. Ekzemple, en Bostono, la angla vorto "car" ( "kar" = aǔto esperante) ofte elparolas kiel "ka" (sen la Ro-sono). ĉi tiu afero ne akcepteblas en Esperanto.

diogotŭ:saluton al ĉiuj,

mi pensas, ke la korekta prononco de la litero 'R' estas tra vibranto de la lango kontraŭ la ĉielo de la buŝo, kiel 'nosotRos' en la hispana lingvo (kaj kiel parolas la 'Bruna Ŝtono'). Mi lernis pri tio ĉi tie en lernu! mem.
Sed iuj kantistoj alparolas ĝin preskaŭ kiel 'Ĥ', same kiel en la franca vorto (ouvRir) (kaj same kiel Ralph Glomp).

En via opinio, tiu elparolo estas korekta, ne korekta, aŭ nur akceptebla?

Oseledec (Montri la profilon) 2007-majo-05 14:19:56

Ĉiuj sonoj devas esti klaraj, bone aŭdeblaj.
Per la skribado oni ne povas klarigi la prononcadon.
Tio multe similas al provo klarigi al nevidanto, kia estas elefanto.
Necesas aŭdi la sonon por ellerni la prononcadon.
Amike.

Ciro (Montri la profilon) 2007-majo-06 11:47:27

Samideanoj,

La "R", esperante, mem en la komenco, mezo aŭ en la fino de la vorto, estas dentalo, ne gorĝe.

La vibro de la lango estas en sia pinto, ekstremo; aŭ ĉu, la pinto de la lango tuŝas la superajn tranĉodentojn.

diogotux (Montri la profilon) 2007-majo-06 13:44:13

do, oni povas kompreni ke la akĉento estas akceptebla, tamen mi pensas ke akĉento ĝenerale malfacilas la kompreneblecon de la elparolo kaj dividas la esperantistoj.

la Ĥ sono en esperanto estas iom malofta, kaj iuj diras (mi legis pri tio ĉi tie en lernu! ankaŭ) ke tiu sono malaperos el Esperanto. Ĉu tiu erara (au neordinara) uzo de la R sono diskutita antaŭe jam ne estas kontribuanta por tiu malapero?

Mi ne scias kial la Ĥ sono estas tiel malofta en esperanto, sed mi pensas ke ne estas pro malfacileco de elparolado, ĉar la Ĥ sono ŝajnas tute ordinara al mi.

dankon pro via helpo, amikoj!

Urho (Montri la profilon) 2007-majo-06 14:40:49

Terurĉjo:..., sed preskaŭ ĉiuj rusoj prononcas H kiel Ĥ.
Evidente, ĉar esperantlingva Ĥ prononcu kiel ruslingva X ["H"] aŭ germanlingva CH.

Ciro (Montri la profilon) 2007-majo-06 14:41:24

diogotŭ: la Ĥ sono en esperanto estas iom malofta ...
Frato,

La "Ĥ" estas eĉ iomete danĝera, pro la ekspektoraĵo. rideto.gif

awake (Montri la profilon) 2007-majo-06 15:37:23

Iu homoj ne kapablas facile paroli la ĝustan Esperantan ro-sonon. Por ili, akcepteblas uzi aliajn specojn de la ro-sono de ilia denaska lingvo.

Mi devis praktiki por multaj monatoj por ĝuste eparoli la Esperantan ro-sonon. Ne nur pri elparoli la unu sonon, sed oni devas lerni kiel oni povas elparoli la ro-sonon kun aliaj kunmetaĵoj de sonoj. Se la sono jam ekzistas en onia denaska lingvo, ĝi facilas elparoli . Sed, se oni ne konas la sonon, malfacilas lerni la ĝustan elparolon.

Ankaŭ, la uzo de la Ĥo-sono povas malkreski, sed la sono mem devas ne malaperi. Ekzistas unu regon, kiu estas super ĉiuj el la aliaj. La fundamento de Esperanto devas ne ŝanĝi. Do, la Ĥo sono ĉiam ekzistos.

Tamen, plej el la anoj de esperantujo preferas anstataŭigi la Ĥo-sono per la Ko-sonon.

Do, ĥirurgo (parto el la fundamento) kaj kirurgo ambaŭ signifas "kuracisto, kiu specialiĝas pri farado de operacioj"

por iuj vortoj, la anstataŭo ne eblas. La vorto Eko jam ekzistas esperante. Do, oni ne povas anstataŭigi Eĥo-n per Eko-n.

diogotŭ:do, oni povas kompreni ke la akĉento estas akceptebla, tamen mi pensas ke akĉento ĝenerale malfacilas la kompreneblecon de la elparolo kaj dividas la esperantistoj.

la Ĥ sono en esperanto estas iom malofta, kaj iuj diras (mi legis pri tio ĉi tie en lernu! ankaŭ) ke tiu sono malaperos el Esperanto. Ĉu tiu erara (au neordinara) uzo de la R sono diskutita antaŭe jam ne estas kontribuanta por tiu malapero?

Mi ne scias kial la Ĥ sono estas tiel malofta en esperanto, sed mi pensas ke ne estas pro malfacileco de elparolado, ĉar la Ĥ sono ŝajnas tute ordinara al mi.

dankon pro via helpo, amikoj!

Reen al la supro