До змісту

kiel vi parolas la R?

від diogotux, 5 травня 2007 р.

Повідомлення: 16

Мова: Esperanto

diogotux (Переглянути профіль) 5 травня 2007 р. 00:17:08

saluton al ĉiuj,

mi pensas, ke la korekta prononco de la litero 'R' estas tra vibranto de la lango kontraŭ la ĉielo de la buŝo, kiel 'nosotRos' en la hispana lingvo (kaj kiel parolas la 'Bruna Ŝtono'). Mi lernis pri tio ĉi tie en lernu! mem.
Sed iuj kantistoj alparolas ĝin preskaŭ kiel 'Ĥ', same kiel en la franca vorto (ouvRir) (kaj same kiel Ralph Glomp).

En via opinio, tiu elparolo estas korekta, ne korekta, aŭ nur akceptebla?

Oseledec (Переглянути профіль) 5 травня 2007 р. 13:10:13

Ŝajne, ke pli ĝuste prononcas la sonon ukrainoj, rusoj, poloj, hispanoj, portugaloj.
La plej malĝusta estas la angla kaj la herbea prononcado.

awake (Переглянути профіль) 5 травня 2007 р. 14:11:39

La severe ĝusta metodo por elparoli la esperantan Ro-sonon estas per unu frapeta trilo, kiel en la hispana vorto pero (ne la longa ro-sono kiel perro).

Tamen, Eo estis kreita por internacia komuniko. Do, la sonoj de esperanto estas tre flekseblaj. Malfacileco de elparolado ne estu haltaĵo. La franca kaj la angla ro sonoj, kaj eĉ la hispana rr sono estas akcepteblaj.

Tamen, oni devas elparoli ian klaran ro-sonon. En iu el la anglaj dialektoj, la ro sono faligas. Ekzemple, en Bostono, la angla vorto "car" ( "kar" = aǔto esperante) ofte elparolas kiel "ka" (sen la Ro-sono). ĉi tiu afero ne akcepteblas en Esperanto.

diogotŭ:saluton al ĉiuj,

mi pensas, ke la korekta prononco de la litero 'R' estas tra vibranto de la lango kontraŭ la ĉielo de la buŝo, kiel 'nosotRos' en la hispana lingvo (kaj kiel parolas la 'Bruna Ŝtono'). Mi lernis pri tio ĉi tie en lernu! mem.
Sed iuj kantistoj alparolas ĝin preskaŭ kiel 'Ĥ', same kiel en la franca vorto (ouvRir) (kaj same kiel Ralph Glomp).

En via opinio, tiu elparolo estas korekta, ne korekta, aŭ nur akceptebla?

Oseledec (Переглянути профіль) 5 травня 2007 р. 14:19:56

Ĉiuj sonoj devas esti klaraj, bone aŭdeblaj.
Per la skribado oni ne povas klarigi la prononcadon.
Tio multe similas al provo klarigi al nevidanto, kia estas elefanto.
Necesas aŭdi la sonon por ellerni la prononcadon.
Amike.

黄鸡蛋 (Переглянути профіль) 5 травня 2007 р. 15:28:47

Oseledec:Ĉiuj sonoj devas esti klaraj, bone aŭdeblaj.
Per la skribado oni ne povas klarigi la prononcadon.
Tio multe similas al provo klarigi al nevidanto, kia estas elefanto.
Necesas aŭdi la sonon por ellerni la prononcadon.
Amike.
Jes, necesas aŭskulti la sonon por ellerni la prononcadon, kaj eblas aŭdi la elparolon de la Angloj por lerni la angla, de la Francoj por lerni la franca, de la Ĉinoj por lerni la ĉina, sed ne ekzistas Esperantujano. Kies sonon, do, devas oni aŭskulti?

Terurĉjo (Переглянути профіль) 6 травня 2007 р. 07:32:30

黄鸡蛋:eblas aŭdi la elparolon de la Angloj por lerni la angla, de la Francoj por lerni la franca, de la Ĉinoj por lerni la ĉina, sed ne ekzistas Esperantujano. Kies sonon, do, devas oni aŭskulti?
Estimata 黄鸡蛋! Vi certe pravas, esperantujanoj ne ekzistas. Tiuokaze necesas peti konsilon de eminentaj esperantistoj, verkistoj, filologoj.
Mi trovis kelkajn konsilojn de tiaj personoj.
Ekzemple, la elstara rusa esperantisto Eŭgeno Bokarjov skribis: «Angloj en iuj fonetikaj pozicioj prononcas »r« tre malforte, preskaŭ nule, neaŭdeble por reprezentantoj de iuj aliaj lingvoj. Tio povas kaŭzi miskomprenon: verki – veki, surda – suda, karto – kato, korto – koto, prezo – pezo».
Eminenta angla verkisto John Wells skribis: "Mi malrekomendas, ekzemple, la kutimon de kelkaj angloj prononci /r/ tiel, ke alilingvanoj povas miskompreni ĝin: oni konfuzas, ekzemple, oro kaj ovo."

Ni, rusoj, ankaŭ estas ne sen kulpo. Bokarjov skribis: «Rusoj en senakcenta pozicio povas miksi »o« kaj »a«. Anstataŭ oranĝo ili povas diri aranĝo, anstataŭ okcidento – akcidento, anstataŭ ofero – afero, anstataŭ poŝtisto – paŝtisto, anstataŭ nocio – nacio. Precipe grava estas la eraro, kiam tiuj fonemoj miksiĝas en gramatikaj finaĵoj: anstataŭ bono – bona, anstataŭ mi diros – mi diras. En la sama senakcenta pozicio ruso povas miksi »e« kaj »i«: anstataŭ letero li povas diri litero. La rusa lingvo ne diferencigas ankaŭ la fonemojn /g/ kaj /h/. Tial rusoj iafoje povas erari, miksante tiujn fonemojn: gardi – hardi, gasti – hasti...»

Konkrete pri la sono "r" John Wells, kiu mem estas anglo, rekomendas: "La sono "r", prononcata per vibro de la langopinto, estas pli ŝatata ol diversaj aliaj specoj."

Sed mi plu opinias, ke sen aŭdi bonan prononcadon, oni ne sukcesos ellerni, kiel ĝuste prononci.
Vi, estimata 黄鸡蛋, povus rakonti al mi pri la tonoj de la ĉina eĉ dum jaro, sed mi neniaokaze povos ĝuste paroli, ĉu ne?

黄鸡蛋 (Переглянути профіль) 6 травня 2007 р. 07:56:35

Terurĉjo:Sed mi plu opinias, ke sen aŭdi bonan prononcadon, oni ne sukcesos ellerni, kiel ĝuste prononci.
Vi, estimata 黄鸡蛋, povus rakonti al mi pri la tonoj de la ĉina eĉ dum jaro, sed mi neniaokaze povos ĝuste paroli, ĉu ne?
Jes, tamen nur aŭskulti estas ne sufiĉe. Se mi nur lasus vin aŭdi, sen rakonti al vi pri la tonoj, vi ankaŭ ne povus ĝuste paroli, ĉu?

Terurĉjo (Переглянути профіль) 6 травня 2007 р. 08:27:59

Jes, tial mi eĉ ne penas lerni la ĉinan.
Krome, mi sendis la mesaĝon pri la pinjina sistemo kun citaĵo el Vikipedia en alia fadeno, ŝajne "Pri nomoj..." Bonvolu tralegi.

Dimanĉo, mateno! Kion ni faras en tia agrabla mateno ĉe niaj komputiloj?

Ciro (Переглянути профіль) 6 травня 2007 р. 11:47:27

Samideanoj,

La "R", esperante, mem en la komenco, mezo aŭ en la fino de la vorto, estas dentalo, ne gorĝe.

La vibro de la lango estas en sia pinto, ekstremo; aŭ ĉu, la pinto de la lango tuŝas la superajn tranĉodentojn.

Terurĉjo (Переглянути профіль) 6 травня 2007 р. 11:56:33

Ciro, mi nun promenis tra arbaro kun mia hundo, kaj pensis, kiel klare kaj ĝuste ekspliki la prononcon de la sono "r".
Mi mem ĝuste prononcas la rusan sonon.
Sed mi mire eltrovis, ke mi mem vibrigas ne pinton de mia lango, sed dekstran flankon ĉe la pinto.
Probable, tion kaŭzis mia dekstramaneco.

Mi denove mem ne povas kompreni skribitan de mi.

Назад до початку