Al la enhavo

fantazia ludo en eo

de hoplo, 2007-majo-05

Mesaĝoj: 63

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-30 10:39:46

Julija Vishnjakova:Al mi ŝajnas, ke ni devas elekti 5 vortojn, ĉu ne?
Kia observeco! rideto.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-majo-30 16:49:14

pastorant:Mia stulta hundo ludas la mus-kata ludo per kuranta ĉirkau la domo kun pupo en sia buŝo, dum mia spitaĝa filino blablabaas per telefono.

Mi divenas, ke mi elektas la vortojn?

kanto
ruinigi
krabo
ŝteli
La krabo ŝtelis muziknotojn de fama kanto kaj iris rapide en la domon kiu tre ruiniĝis.

forgisto
kaprioli
blonda
jupo
zumi

white knight (Montri la profilon) 2007-junio-01 09:28:24

Julija Vishnjakova:Al mi ŝajnas, ke ni devas elekti 5 vortojn, ĉu ne?
Jes, vi pravas. Sed Pastorant estas ekscitita ke li regis io de Mielo. rido.gif

white knight (Montri la profilon) 2007-junio-01 09:34:27

white knight:
Julija Vishnjakova:Al mi ŝajnas, ke ni devas elekti 5 vortojn, ĉu ne?
Jes, vi pravas. Sed Pastorant estas ekscitita ke li regis io de Mielo. rido.gif
Pardonu! Mi volis scribi "legis", ne "regis".

lingvohelpanto_nl (Montri la profilon) 2007-junio-01 10:10:28

Mielo:forgisto (mi supozas ke devas esti forĝisto)
kaprioli
blonda
jupo
zumi
Dum la blonda forĝisto pene provis korekti la randon de la jupo, abelo zumis kaj kapriolis ĉirkaŭ li.

rekomendo
antaŭvidi
bovo
leonido
Franca

Julija Vishnjakova (Montri la profilon) 2007-junio-02 09:17:01

Ha, linvohelpantoj ankaŭ partoprenas! rideto.gif
Laŭ rekomendo de leonido, bovo iris al aŭguristino, kiu antaŭvidis, ke baldaŭ oni kuiros bongustan francan manĝaĵon de ĝi. malgajo.gif

telepatio
loĝi
matematika
ĉielo
traduki

Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-02 12:23:21

white knight:
white knight:
Julija Vishnjakova:Al mi ŝajnas, ke ni devas elekti 5 vortojn, ĉu ne?
Jes, vi pravas. Sed Pastorant estas ekscitita ke li regis io de Mielo. rido.gif
Pardonu! Mi volis scribi "legis", ne "regis".
Kara Kavaliro, mi ne komprenas pri kio vi parolas. shoko.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-02 12:42:57

Julija Vishnjakova:Ha, linvohelpantoj ankaŭ partoprenas! rideto.gif
Laŭ rekomendo de leonido, bovo iris al aŭguristino, kiu antaŭvidis, ke baldaŭ oni kuiros bongustan francan manĝaĵon de ĝi. malgajo.gif

telepatio
loĝi
matematika
ĉielo
traduki
Kiaj vivodoraj frazoj. rido.gif

La sciencisto - kiu loĝas en mondo de matematiko kaj telepatio - vidis la ĉielon kaj tradukis la veterinformon, ĝi iĝis matematika.

(Tiu estas sencenca tute. rido.gif )

intelektulo
spiti al
grenbrando
heziti
facila

Julija Vishnjakova (Montri la profilon) 2007-junio-03 07:46:00

Ĉu tio estas la plej interesa temo por s-ino Mielo? okulumo.gif

Intelektulo longe hezitis drinki grenbrandon - ne estis facila spiti al voĉo en lia kapo, kiu diris, ke tio malbonas al hepato. rido.gif

senkosta
okulo
Aŭstralio
plekti
aliĝi

galvis (Montri la profilon) 2007-junio-04 05:00:14

--Senkosta--okulo--Aŭstralio--plekti--aliĝi.

Senkosta kurso en Aŭstralio pri malsanoj de la okuloj klopodis plekti ŝnurojn de solidareco inter la okulistoj kiuj sendis la aliĝilojn.

-monato--letero--ekzameno--pardonu--fakte-

Reen al la supro