Tin nhắn: 8
Nội dung: Esperanto
Matthieu (Xem thông tin cá nhân) 16:09:33 Ngày 11 tháng 11 năm 2010
[LISTO]
Lacet: movo en horizontala ebeno, laŭ vertikala akso.
Tangage: kliniĝo supren aŭ malsupren.
Roulis: kliniĝo dekstren aŭ maldekstren, laŭ akso samdirekta kiel la ŝipo.[/list]Eble estos pli klare kun bildo. La anglaj terminoj estas yaw, pitch kaj roll.
Antaŭdankon.
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 17:57:58 Ngày 11 tháng 11 năm 2010
Mutusen:Saluton. Mi demandas min, kiel traduki ĉi tiujn tri francajn vortojn. Ili priskribas la rotacimovojn de ŝipo aŭ aviadilo.Nu, mi ankaŭ ne ĉiutage parolas pri tiaj aferoj, sed antaŭ multaj jaroj mi provis tradukaĉi novelon, en kiu similaj terminoj aperis.
[LISTO]
Lacet: movo en horizontala ebeno, laŭ vertikala akso.
Tangage: kliniĝo supren aŭ malsupren.
Roulis: kliniĝo dekstren aŭ maldekstren, laŭ akso samdirekta kiel la ŝipo.[/list]
La frazo kiun mi celas en 'La profitulo'
Se mi tiam ne fuŝis, tiam eble ne estas tiom maltaŭgaj tradukoj. Almenaŭ 'tangi' interestas.
horsto (Xem thông tin cá nhân) 21:15:21 Ngày 11 tháng 11 năm 2010
Frankouche (Xem thông tin cá nhân) 22:46:41 Ngày 11 tháng 11 năm 2010
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Aŭ, eble vi arigas anojn de flugemuloj por Il2 ?
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Nu, mi vidas en La vortaro:
- Tangado
- Ruliĝado
Por "lacet", hmmm, li legas : "Sinuo, zigzagiro", mi proponas "malrektirado"
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 12:12:15 Ngày 12 tháng 11 năm 2010
Miland (Xem thông tin cá nhân) 16:42:01 Ngày 13 tháng 11 năm 2010
joro: angula moviĝo de aviadilo ĉirkaŭ ĝia vertikala axo. (Responda verbo kompreneble estas jori). Jori estas en la vortaro de Wells por "yaw".
Aliaj mesaĝoj jam difinis tangi kaj ruliĝi, ambaŭ en la PIV do mi ne ripetu ilin.
Sed jen alternativa sugesto: oni difinu angulajn moviĝojn rilate al la axoj, jene: vertikala, flanka, kaj direkta. Do moviĝo ĉirkaŭ la vertikala axo ( aŭ "vertikal-aksa moviĝo" ) estu joro, ktp.
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 10:16:17 Ngày 15 tháng 11 năm 2010
Mi supozas ke tangi kaj ruli estas pli oscilaj movoj.
Miland (Xem thông tin cá nhân) 11:31:48 Ngày 15 tháng 11 năm 2010
sudanglo:Sed la rotacia signifo ne estas la sola difino en PIV sub Jori.. la termino povas aplikiĝi al devojiĝo flanken..Ŝajnas al mi, ke se oni moviĝas sur 2-dimensia surfaco, kiel loke ebena aŭtovojo aŭ maro, devojiĝo el la nunmomenta direkto estas rotacio ĉirkaŭ la vertikala akso.
En PIV 2005 la ideo de devojiĝo flanken troviĝas nur en la difinoj rilataj al ŝipoj kaj aŭtoj. Oni scias ke je grandaj rapidecoj, ŝanĝi direkton necesas ankaŭ ruliĝi, pro aerodinamiko.