去目錄頁

fantazia ludo en eo

hoplo, 2007年5月5日

讯息: 63

语言: Esperanto

hoplo (显示个人资料) 2007年5月5日上午7:01:37

Saluton!

Mi vidis en la hispana forumo fadenon en kiu oni devas formi frazon kun antaŭe difinita vorto.

Mi imagas ke estas pli amuza devi uzi kvin diferajn vortojn en unu aŭ du frazoj.

ekzemplo:

dormi, morgaŭ, pluvo, ektimigi, birdo

ebla solvo

por la pluvo mi ne povas dormi, nun mi aspektos tiel terure, ke mi ektimigos la birdoj de la kamparo.

aŭ:

se birdoj ektimigas al la dormantaj leonoj, morgaŭ certe pluvos.

aŭ...

ĉiam la persono kiu donas solvon, ankaŭ devas doni la novajn vortojn.

Ĉu vi ŝatas ludi ĝin?

Mi komencas kun propono de kvin vortoj:

Usono, knabino, esperanto, spinaco, diservo.

amuzu multe!

黄鸡蛋 (显示个人资料) 2007年5月5日上午8:41:25

Eble mi povus provi:
Iu knabino en Usono pasolas Esperanton. Ŝi ŝatas manĝi spinacon kaj iri al diservo.
... Ŝajne tre malbone mi faris. Ĉu iu povus doni pli bonan solvon?

Oseledec (显示个人资料) 2007年5月5日下午1:28:49

Dum diservo pri Usono ia knabino, entute ne konanta Esperanton, voris spinacon.

Efektive, la amuza ludo!

Mi proponas jenajn: najbaro, edzino, prezo, aŭto, universitato. Ĉu iu provos?

manu_fr (显示个人资料) 2007年5月5日下午3:48:48

Oseledec:Dum diservo pri Usono ia knabino, entute ne konanta Esperanton, voris spinacon.

Efektive, la amuza ludo!

Mi proponas jenajn: najbaro, edzino, prezo, aŭto, universitato. Ĉu iu provos?
"Irante tro rapide al la universitato, pro kutima malfrueco, mia edzino preskaŭ destruis la aŭton de la najbaro sur la vojo... Kian
prezon ankoraŭ tiu ĉi afero kostos al mi ?"

(vere tre amuza la ludo !)

sal.gif

manu_fr (显示个人资料) 2007年5月5日下午6:30:27

Oseledec:Dum diservo pri Usono ia knabino, entute ne konanta Esperanton, voris spinacon.

Efektive, la amuza ludo!

Mi proponas jenajn: najbaro, edzino, prezo, aŭto, universitato. Ĉu iu provos?
ĉu mi devas doni novajn vortojn ?? rido.gif

Terurĉjo (显示个人资料) 2007年5月5日下午7:20:24

Kial ne?

manu_fr (显示个人资料) 2007年5月5日下午7:48:00

manu_fr:
Oseledec:Dum diservo pri Usono ia knabino, entute ne konanta Esperanton, voris spinacon.

Efektive, la amuza ludo!

Mi proponas jenajn: najbaro, edzino, prezo, aŭto, universitato. Ĉu iu provos?
ĉu mi devas doni novajn vortojn ?? rido.gif
Okej, atentu !

mezepoko
krokodilo
tablo
eksterterulo
fumi

ĉu bone ?
okulumo.gif

hoplo (显示个人资料) 2007年5月5日下午9:26:47

Bone!

Un eksterterulo venis al la tero kaj volis manĝi iun, sed kiam la kelnero metis teleron kun krokodilviando sur la tablo, li kriis: Ĉu vi vivas ankoraŭ en la mezepoko? Ni ne manĝas kun forko, ni fumas la viandon....

aŭ:
En la mezepoko fremdulo vidis unuafoje fumantan krokodilon kaj demandis: ĉu ĝi estas eksterterulo? Ne, diris lia amiko, ĝi devus esti tablon, ĉar ĝi havas kvar gambojn...

novaj vortoj (jes, ĉiam la persono, kiu donas solvon, devas proponi novajn vortojn)

akvo, ĉemizo enamori anaso, luno

andreasvc (显示个人资料) 2007年5月5日下午10:40:18

hoplo: akvo, ĉemizo enamori anaso, luno
Kiam la anaso rigardis al la luno, ĝi memoris enamori je ĉemizo, kaj ekkuregis al la akvo . . .

Tre superreala! Miaj vortoj:

nostalgio, diablo, masko, tempesto, cigaredo.

bonŝancu!

Mielo (显示个人资料) 2007年5月7日下午2:49:58

andreasvc:
hoplo: akvo, ĉemizo enamori anaso, luno
Kiam la anaso rigardis al la luno, ĝi memoris enamori je ĉemizo, kaj ekkuregis al la akvo . . .

Tre superreala! Miaj vortoj:

nostalgio, diablo, masko, tempesto, cigaredo.

bonŝancu!
La tempesto deŝiris sian maskon. Diablen ! Dume li sentis fortan nostalgion pro cigaredo.

babili, genia, haltejo, magnetofon, aŭore

回到上端