Al la enhavo

transitivaj vortoj

de witeowl, 2010-novembro-19

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

witeowl (Montri la profilon) 2010-novembro-19 05:25:23

Mi pensis, ke transitivaj verboj povas havi objektojn, sed ili ne devas havi objektojn.

Nu, mi estis dirita, ke "senti" devas havi objekton, do oni diras, "Mi sentas min malbona." Kial ĉi tiu vorto bezonas objekton?

Mi povas diri, "Mi manĝas pomo," aŭ "Mi manĝas," ĉu ne? Kiam mi ne povas diri, "Mi sentas malbona"? Kaj kiel oni konas kiam transitiva verbo bezonas objecton?

Bonvolu helpi min. demando.gif

RiotNrrd (Montri la profilon) 2010-novembro-19 05:47:39

Mi opinias ke "mi sentas malbona" ĝustas. Eĉ se la "min" ne tieas, la frazo estas komprenita kvazaŭ ĝi estas.

KIAaze (Montri la profilon) 2010-novembro-19 09:11:19

RiotNrrd:Eĉ se la "min" ne tieas, la frazo estas komprenita kvazaŭ ĝi estas.
Ĉu vi volis diri "Eĉ se la "min" ne estas"?

Mi estas komencanto, do mi ne komprenis "tieas". Ĝi ne estas en la vortaro.

sudanglo (Montri la profilon) 2010-novembro-19 10:47:56

Witeowl, en Esperanto, persono ne povas esti la objekto de 'diri'.

'I told him' devas esti en Esperanto 'Mi diris al li', tamen vi povas diri 'Mi diris tion' (I said that).

Por 'I told him that' - ne diru 'mi diris lin tion' sed diru 'mi diris tion al li'

Kaj por 'I was told that ...', diru oni diris al mi ke ...'. Do 'Mi estis dirita' NE eblas en Esperanto.

Vi ne povas diri 'mi manĝis malbona' tamen vi ja povas diri 'mi manĝis malbone'.

Se vi dirus 'mi manĝis malbonan', tio starigus la demandon kio estis malbona, kion vi manĝis.

Samkiel vi povas manĝi diversajn aferojn, oni povas diversajn aferojn senti. La belulino en la fabelo sentis la pizon tra la matracoj.

Do 'mi sentas malbona' NE ĝustas. Vi diru aŭ 'mi sentas min (mal)bona aŭ 'mi sentas min (mal)bone'

Miland (Montri la profilon) 2010-novembro-19 12:20:23

witeowl:"Mi sentas min malbona." Kial ĉi tiu vorto bezonas objekton?
Bona demando. La verbo senti ne estas preciza ekvivalento de la angla "to feel", ĉar senti signifas, ricevi impreson de io en nia konscio, eĉ se tio ne estas klare difinita.

Oni povas diri "Mi sentas, ke estas tiel", sed tio vere signifas "Mi sentas tion, ke estas tiel" (aŭ eble eĉ pli taŭge, "Mi opinias, ke estas tiel)."

RiotNrrd (Montri la profilon) 2010-novembro-19 16:06:57

KIAaze:Mi estas komencanto, do mi ne komprenis "tieas".
Ĝi estas la verbformo de "tie". Angle: "to be there". Eble ĝi estas iomete nekutima, sed vi ankoraŭ vidos tiun uzon fojfoje.

witeowl (Montri la profilon) 2010-novembro-20 00:13:02

sudanglo:Witeowl, en Esperanto, persono ne povas esti la objekto de 'diri'.
Proksimume okmil TTT-eĵoj ŝajnas malkonsenti kun tiu regulo. okulumo.gif Tamen, post multe da pensado, mi pensas ke mi komprenas. La objekto de "diri" devas esti deklaron kaj ne konas esti personon. Bone. Dankon pro baldaŭ lecionoj!

witeowl (Montri la profilon) 2010-novembro-20 00:21:43

Miland:La verbo senti ne estas preciza ekvivalento de la angla "to feel", ĉar senti signifas, ricevi impreson de io en nia konscio, eĉ se tio ne estas klare nedifinita.
Ĉi tiu exspliko estas plej klara al mi. Multajn dankojn. rideto.gif

sudanglo (Montri la profilon) 2010-novembro-20 11:16:52

Okmil TTT-ejoj!!

Witeowl, se vi volas kontroli ĉu Esperanto fraza estas uzata, plej bone vi uzu la serĉ-rimedojn ĉe Tekstaro aŭ CorpusEye, kies korpusoj estas pli fidindaj.

La trafoj kiujn vi ricevas kiam vi serĉas per Guglo povas esti mis-gvidaj.

Teorie, ĉar estas regulo ke anstataŭ prepozicio oni povas uzi akuzativon, do teorie 'al mi' povus fariĝi 'min'. Sed preskaŭ ĉiam la Esperantistoj uzas 'diris al mi' kaj ne 'diris min'.

En Esperanto oni distingas klare inter rekta objekto kaj ne-rekta objekto.

En la angla oni povas diri 'John gave me something' sed en Esperanto 'Johano donis ion al mi'.

Miland (Montri la profilon) 2010-novembro-20 12:03:04

witeowl:
Miland:..senti signifas, ricevi impreson de io en nia konscio, eĉ se tio ne estas klare nedifinita.
.. Multajn dankojn. rideto.gif
Nedankinde - tamen mi bedaŭras mian propran eraron; mi volis diri difinita kiel la lasta vorto. Mi korektis mian antaŭan mesaĝon!

Reen al la supro