Al contingut

Ĉu vi estas indulgema al malsamopiniuloj?

de zan, 19 de novembre de 2010

Missatges: 16

Llengua: Esperanto

zan (Mostra el perfil) 19 de novembre de 2010 10.07.49

Esperantistoj estas diversaj homoj, kiuj havas diversajn opiniojn, kredojn, kutimojn,ktp. Do vi eble povas vidi en ĉi tiu forumo por vi strangan opinion, kiun iu alia skribis. Se tiam, kiel vi sentas?

KIAaze (Mostra el perfil) 19 de novembre de 2010 10.31.55

Ĝi estas malfacila por min elekti nur unu elekto.

Por mi, ĝi estas mikso de:
-Jes, mi estas ĉiam indulgema al ĉiu ajn.
-Mi penas esti indulgema, sed fojfoje stranga opinio malagrabligas min.
-Mi ignoras strangan skribaĵon. Do, mi estas ĉiam trankvila.
-Mi bonvenigas eĉ strangan opinion.

Ĝenerale, mi estas ĉiam indulgema al ĉiu ajn.
Eĉ se stranga opinio malagrabligas min, mi ne iĝi kolera. Mi penas konvinki la alia homo de mia opinio.
Se mi ne havas envio de konvinki ili, mi ignoras ili.

Kaj se mi ĉatas la stranga opinio, mi bonvenigas eĉ ĝi! ridulo.gif

Altebrilas (Mostra el perfil) 19 de novembre de 2010 20.53.10

Strangaj opinioj ne ĝenas min, kondiĉe, ke la opinianto konsentas uzi racion, kaj klarigi ĝin.

Tio, kio ĝenas min estas kiam ulo diras ke io estas prava nur pro tio ke li asertas tion.

Hispanio (Mostra el perfil) 19 de novembre de 2010 21.29.19

Altebrilas:Strangaj opinioj ne ĝenas min, kondiĉe, ke la opinianto konsentas uzi racion, kaj klarigi ĝin.

Tio, kio ĝenas min estas kiam ulo diras ke io estas prava nur pro tio ke li asertas tion.
Mi diras la samon.

Eddycgn (Mostra el perfil) 20 de novembre de 2010 19.20.27

zan:Esperantistoj estas diversaj homoj, kiuj havas diversajn opiniojn, kredojn, kutimojn,ktp. Do vi eble povas vidi en ĉi tiu forumo por vi strangan opinion, kiun iu alia skribis. Se tiam, kiel vi sentas?
Kiuj estas strangaj opinioj?
Subtenantoj de militoj, mortpuno, discriminacio de virinoj, terorismo, seksema diskriminacio havas strangajn opiniojn?
Se oni konsideras tion ĉion "stranga", tial mi ne toleras ĝin en la vivo, oni povas "ignori" tiujn "strangaĵojn" en la forumoj? Certe. Sed nur kial oni ne vere konas ilin.

Citaĵo:
La toleremo kreas siajn proprajn sepultistoj, se ĝi ne protektas sin kontraŭ la netoleremo

witeowl (Mostra el perfil) 20 de novembre de 2010 19.57.11

Mi toleras ĉion krom netoleremo. Kiam ideoj, opinioj, aŭ personoj ne permesas aliajn ideojn, opiniojn aŭ agojn, tiam estas al mi malfacile indulgi. Tamen, oni facile ignoras tiajn mesaĝojn.

zan (Mostra el perfil) 21 de novembre de 2010 8.56.11

Eddycgn:Kiuj estas strangaj opinioj?
Subtenantoj de militoj, mortpuno, discriminacio de virinoj, terorismo, seksema diskriminacio havas strangajn opiniojn?
Oni alkutimiĝas al sia cirkonstanco. Oni ofte pensas, ke li havas la komunan saĝon, ĉar liaj najbaroj same opinias kiel li. Tial oni eble sentas, ke aliaj opinioj estas strangaj(mirigaj; neniam viditaj). Ne nur temas pri militoj aŭ homaj rajtoj, sed ankaŭ temas pri politiko, ekonomio aŭ religio. Aŭ alie temas pri Esperanto. Ĉe ĉi tiu demando konsideru vaste. Temas pri ĉia opinio, kiu aspektas al vi strange.

Fakte, malmultas ĉi tie subtenantoj de militoj, discriminacio de virinoj, terorismo.

mortpuno..En japanio restas ĝi. Do mi volas diskuti pri ĝi.
seksema diskriminacio..Eblas, ke iuj subtenas ĝin.(ĉar en la mondo ĝi sufiĉe restas.)

darkweasel (Mostra el perfil) 21 de novembre de 2010 17.50.38

Mi simple ne kapablas ĝenerale respondi al tiu ĉi enketo. Mia indulgemo tre dependas de la cirkonstancoj.

Altebrilas (Mostra el perfil) 21 de novembre de 2010 19.30.09

Sen la libereco sin diri racisto, [vidu malsupre] ne ekzistas sinceran homaranismon.

(!!! unuagrademuloj atentu!!!) Mi ne diras, ke HOMO racista estas sincera homaranismo, sed ke en SOCIO kie racistoj ne rajtas sin esprimi, oni neniam certas, ke tiu kiu taksas sin homaranisma estas sincera: ĉu li estas vere tia, aŭ ĉu li aspektas tia nur pro tio ke li ne povas fari aliiel?

Oni ne forigas malsanon nur frakasante la termometron.

palaman (Mostra el perfil) 22 de novembre de 2010 9.24.15

Altebrilas:Oni ne forigas malsanon nur frakasante la termometron.
Jes, kara Altebrilas! Nu denove samopinias.

Mi estas plene tolerema eĉ al rasistoj kaj plej aĉaj krimuloj.

Cetere, mi ne dubus eĉ murdi homon, kiu tiumomente vere danĝeras por aliaj homoj, se mi ne vidus alian rimedon lin haltigi.
Sed mi farus tion sen ia ajn malamo, kiel kirurgo tranĉas homan karnon sen kolero. Tio estas ja necesa kapablo de ĉiu normala viro, kiu povas esti batalatno. Eĉ pli, mi penus murdi lin kiel eble rapide kaj sendolore - tio ankaŭ estas necesa arto en nia malfeliĉa mondo, kie ĝis nun reĝas morto.
Sed mi preferEGus konversacii kun tiu danĝera homo, por kompreni lin kun ĉia mia toleremo kaj amikemo.
Preferinde, oni ne koleru kontraŭ homoj, almenaŭ kontraŭ tiuj, kiujn ili ne intercas mortigi. Kolero estas senutila emocio, kiu blindigas nin.

Tornar a dalt