Mesaĝoj: 16
Lingvo: Esperanto
zan (Montri la profilon) 2010-novembro-19 10:07:49
KIAaze (Montri la profilon) 2010-novembro-19 10:31:55
Por mi, ĝi estas mikso de:
-Jes, mi estas ĉiam indulgema al ĉiu ajn.
-Mi penas esti indulgema, sed fojfoje stranga opinio malagrabligas min.
-Mi ignoras strangan skribaĵon. Do, mi estas ĉiam trankvila.
-Mi bonvenigas eĉ strangan opinion.
Ĝenerale, mi estas ĉiam indulgema al ĉiu ajn.
Eĉ se stranga opinio malagrabligas min, mi ne iĝi kolera. Mi penas konvinki la alia homo de mia opinio.
Se mi ne havas envio de konvinki ili, mi ignoras ili.
Kaj se mi ĉatas la stranga opinio, mi bonvenigas eĉ ĝi!
Altebrilas (Montri la profilon) 2010-novembro-19 20:53:10
Tio, kio ĝenas min estas kiam ulo diras ke io estas prava nur pro tio ke li asertas tion.
Hispanio (Montri la profilon) 2010-novembro-19 21:29:19
Altebrilas:Strangaj opinioj ne ĝenas min, kondiĉe, ke la opinianto konsentas uzi racion, kaj klarigi ĝin.Mi diras la samon.
Tio, kio ĝenas min estas kiam ulo diras ke io estas prava nur pro tio ke li asertas tion.
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-novembro-20 19:20:27
zan:Esperantistoj estas diversaj homoj, kiuj havas diversajn opiniojn, kredojn, kutimojn,ktp. Do vi eble povas vidi en ĉi tiu forumo por vi strangan opinion, kiun iu alia skribis. Se tiam, kiel vi sentas?Kiuj estas strangaj opinioj?
Subtenantoj de militoj, mortpuno, discriminacio de virinoj, terorismo, seksema diskriminacio havas strangajn opiniojn?
Se oni konsideras tion ĉion "stranga", tial mi ne toleras ĝin en la vivo, oni povas "ignori" tiujn "strangaĵojn" en la forumoj? Certe. Sed nur kial oni ne vere konas ilin.
Citaĵo:
La toleremo kreas siajn proprajn sepultistoj, se ĝi ne protektas sin kontraŭ la netoleremo
witeowl (Montri la profilon) 2010-novembro-20 19:57:11
zan (Montri la profilon) 2010-novembro-21 08:56:11
Eddycgn:Kiuj estas strangaj opinioj?Oni alkutimiĝas al sia cirkonstanco. Oni ofte pensas, ke li havas la komunan saĝon, ĉar liaj najbaroj same opinias kiel li. Tial oni eble sentas, ke aliaj opinioj estas strangaj(mirigaj; neniam viditaj). Ne nur temas pri militoj aŭ homaj rajtoj, sed ankaŭ temas pri politiko, ekonomio aŭ religio. Aŭ alie temas pri Esperanto. Ĉe ĉi tiu demando konsideru vaste. Temas pri ĉia opinio, kiu aspektas al vi strange.
Subtenantoj de militoj, mortpuno, discriminacio de virinoj, terorismo, seksema diskriminacio havas strangajn opiniojn?
Fakte, malmultas ĉi tie subtenantoj de militoj, discriminacio de virinoj, terorismo.
mortpuno..En japanio restas ĝi. Do mi volas diskuti pri ĝi.
seksema diskriminacio..Eblas, ke iuj subtenas ĝin.(ĉar en la mondo ĝi sufiĉe restas.)
darkweasel (Montri la profilon) 2010-novembro-21 17:50:38
Altebrilas (Montri la profilon) 2010-novembro-21 19:30:09
(!!! unuagrademuloj atentu!!!) Mi ne diras, ke HOMO racista estas sincera homaranismo, sed ke en SOCIO kie racistoj ne rajtas sin esprimi, oni neniam certas, ke tiu kiu taksas sin homaranisma estas sincera: ĉu li estas vere tia, aŭ ĉu li aspektas tia nur pro tio ke li ne povas fari aliiel?
Oni ne forigas malsanon nur frakasante la termometron.
palaman (Montri la profilon) 2010-novembro-22 09:24:15
Altebrilas:Oni ne forigas malsanon nur frakasante la termometron.Jes, kara Altebrilas! Nu denove samopinias.
Mi estas plene tolerema eĉ al rasistoj kaj plej aĉaj krimuloj.
Cetere, mi ne dubus eĉ murdi homon, kiu tiumomente vere danĝeras por aliaj homoj, se mi ne vidus alian rimedon lin haltigi.
Sed mi farus tion sen ia ajn malamo, kiel kirurgo tranĉas homan karnon sen kolero. Tio estas ja necesa kapablo de ĉiu normala viro, kiu povas esti batalatno. Eĉ pli, mi penus murdi lin kiel eble rapide kaj sendolore - tio ankaŭ estas necesa arto en nia malfeliĉa mondo, kie ĝis nun reĝas morto.
Sed mi preferEGus konversacii kun tiu danĝera homo, por kompreni lin kun ĉia mia toleremo kaj amikemo.
Preferinde, oni ne koleru kontraŭ homoj, almenaŭ kontraŭ tiuj, kiujn ili ne intercas mortigi. Kolero estas senutila emocio, kiu blindigas nin.