Al la enhavo

Fizika enigamo. Varmointerŝanĝilo

de Sxak, 2010-novembro-20

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-novembro-24 00:23:06

dimicĥp:Per metodo de fizikisto (dividinte en n porciojn) eblas atingi T*(1-(2n-1)!!/(2n)!!) gradojn (tion mi pruvis iam for). Do vi povas atingi temperaturon iel ajn proksiman al T.
Kiel oni kalkulas tiun formulon?

fizikisto (Montri la profilon) 2010-novembro-24 08:46:16

Altebrilas:
dimicĥp:Per metodo de fizikisto (dividinte en n porciojn) eblas atingi T*(1-(2n-1)!!/(2n)!!) gradojn (tion mi pruvis iam for). Do vi povas atingi temperaturon iel ajn proksiman al T.
Kiel oni kalkulas tiun formulon?
Estas facile kalkuli, sed malfacile pruvi.
Por kalkuli, oni devas scii, ke
(2n)!! = 2*4*6*...*(2n)
kaj
(2n+1)!! = 1*3*5*...*(2n+1)
Por scii kiel pruvi, vi demandu dimichxp, mi ne provis ĝin. Almenaŭ por n=4 lia formulo havas la saman resulton kiel mia cerbumado.

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-decembro-04 22:59:19

Demando pri fiziko

Mi faras tiun demandon ĉi tie, ĉar ŝajne vi estas spertaj fizikistoj.

Kiam oni malfermas fenestron, kio okazas plej rapide
- ŝanĝo de temperaturo je la duono de la nivelo de ekstera temperaturo
- ŝanĝo de malsekeco je la duono de la nivelo de ekstera malsekeco
- malapero de la duono de la fumo de tabako kiu estas en la ĉambro
- - malapero de la duono de la molekuloj kiuj kaŭzas odoron (ekz. odoro de kuirado, ktp)

Kiel oni povas komputi tion, kaj ĉu tio dependas de parametroj?

Antaŭdankon se iu povus respondi al mi.

KIAaze (Montri la profilon) 2010-decembro-05 09:26:51

Mi pensas ke la ŝanĝo de temperaturo okazos plej rapide (sed mi ne estas certa), ĉar tio ne bezonas movadon de molekuloj partkularaj de unu parto al la alia parto.

La malsekeco venas de akvaj molekuloj, la tabako de tabakaj partikuloj, la odoro de odoraj partikuloj.
Sed la temperaturo venas de la rapideco de la tutaj partikuloj.

Krome, la rapideco povas esti transmisiata(ĝusta?) de unu partikulo al la alio (ekzemple por kolizio elasta).
La naturo de partikulo ne povas esti transmisiata.

Mi pensas ke oni povas komputi tion kun statistica fiziko (la artikolo ne ankoraŭ ekzistas en Esperanto malgajo.gif ) kaj termodinamiko.
Kompreneble, tio dependas de parametroj kiel temperaturoj, naturo kaj nombro de la molekuloj, volumeno de la ĉambro, areo de la fenestro, ktp.

redakto: Sed se vi ne havas multaj partikuloj de tabako/odoro/akvo en la ĉambro aŭ la malsameco de temperaturoj aŭ nombro de tabaka/odora/akva partikuloj estas granda, estas malsamece...

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-decembro-09 16:39:13

Mi vizitis tiujn ligilojn, sed mi pensis, ke la formuloj estis pli simplaj, kiel:
A=A0*e^-Lambda*t

kaj, se A=A0/2, t=Log(2)/Lambda

Kaj mi supozis, ke Lambda estis rekte aŭ inverse proporcia al funkcio de la parametroj, kiuj estas la samaj por akvo, temperaturo aŭ partikloj; do ke tiaj funcioj malaperas kiam oni komputas t(akvo)/t(varmeco), aŭ t(partikloj)/t(varmeco)

Sed ankaj la aero povas eniri kaj eliri pli malpli rapide (estas ne nur varmo interŝanĝo, sed ankaŭ aerinterŝanĝo) laŭ la temperaturo, kaj tio povas ŝanĝi la rezultojn.

Reen al la supro