הודעות: 15
שפה: Esperanto
Altebrilas (הצגת פרופיל) 24 בנובמבר 2010, 00:23:06
dimicĥp:Per metodo de fizikisto (dividinte en n porciojn) eblas atingi T*(1-(2n-1)!!/(2n)!!) gradojn (tion mi pruvis iam for). Do vi povas atingi temperaturon iel ajn proksiman al T.Kiel oni kalkulas tiun formulon?
fizikisto (הצגת פרופיל) 24 בנובמבר 2010, 08:46:16
Altebrilas:Estas facile kalkuli, sed malfacile pruvi.dimicĥp:Per metodo de fizikisto (dividinte en n porciojn) eblas atingi T*(1-(2n-1)!!/(2n)!!) gradojn (tion mi pruvis iam for). Do vi povas atingi temperaturon iel ajn proksiman al T.Kiel oni kalkulas tiun formulon?
Por kalkuli, oni devas scii, ke
(2n)!! = 2*4*6*...*(2n)
kaj
(2n+1)!! = 1*3*5*...*(2n+1)
Por scii kiel pruvi, vi demandu dimichxp, mi ne provis ĝin. Almenaŭ por n=4 lia formulo havas la saman resulton kiel mia cerbumado.
Altebrilas (הצגת פרופיל) 4 בדצמבר 2010, 22:59:19
Mi faras tiun demandon ĉi tie, ĉar ŝajne vi estas spertaj fizikistoj.
Kiam oni malfermas fenestron, kio okazas plej rapide
- ŝanĝo de temperaturo je la duono de la nivelo de ekstera temperaturo
- ŝanĝo de malsekeco je la duono de la nivelo de ekstera malsekeco
- malapero de la duono de la fumo de tabako kiu estas en la ĉambro
- - malapero de la duono de la molekuloj kiuj kaŭzas odoron (ekz. odoro de kuirado, ktp)
Kiel oni povas komputi tion, kaj ĉu tio dependas de parametroj?
Antaŭdankon se iu povus respondi al mi.
KIAaze (הצגת פרופיל) 5 בדצמבר 2010, 09:26:51
La malsekeco venas de akvaj molekuloj, la tabako de tabakaj partikuloj, la odoro de odoraj partikuloj.
Sed la temperaturo venas de la rapideco de la tutaj partikuloj.
Krome, la rapideco povas esti transmisiata(ĝusta?) de unu partikulo al la alio (ekzemple por kolizio elasta).
La naturo de partikulo ne povas esti transmisiata.
Mi pensas ke oni povas komputi tion kun statistica fiziko (la artikolo ne ankoraŭ ekzistas en Esperanto ) kaj termodinamiko.
Kompreneble, tio dependas de parametroj kiel temperaturoj, naturo kaj nombro de la molekuloj, volumeno de la ĉambro, areo de la fenestro, ktp.
redakto: Sed se vi ne havas multaj partikuloj de tabako/odoro/akvo en la ĉambro aŭ la malsameco de temperaturoj aŭ nombro de tabaka/odora/akva partikuloj estas granda, estas malsamece...
Altebrilas (הצגת פרופיל) 9 בדצמבר 2010, 16:39:13
A=A0*e^-Lambda*t
kaj, se A=A0/2, t=Log(2)/Lambda
Kaj mi supozis, ke Lambda estis rekte aŭ inverse proporcia al funkcio de la parametroj, kiuj estas la samaj por akvo, temperaturo aŭ partikloj; do ke tiaj funcioj malaperas kiam oni komputas t(akvo)/t(varmeco), aŭ t(partikloj)/t(varmeco)
Sed ankaj la aero povas eniri kaj eliri pli malpli rapide (estas ne nur varmo interŝanĝo, sed ankaŭ aerinterŝanĝo) laŭ la temperaturo, kaj tio povas ŝanĝi la rezultojn.