לתוכן העניינים

La rakonto de la lingvoekzamenon, nivelo A

של KIAaze, 21 בנובמבר 2010

הודעות: 10

שפה: Esperanto

KIAaze (הצגת פרופיל) 21 בנובמבר 2010, 11:42:34

Saluton,

Mi penas fari la lingvoekzamenon, nivelo A, sed mi ne komprenas unu vorto en la rakonton:
"La trajno venis post kvin minutoj kaj li entrainiĝis(???).
En la ĉefurbo, li entrainiĝis(???) kaj promenis al la butika centro."

Ĝi ne estas problemon por respondi al la demandojn, sed mi volas kompreni tuta la rakonton. ridulo.gif

Kio estas "entrainiĝis"?

Matthieu (הצגת פרופיל) 21 בנובמבר 2010, 11:55:06

Entrajniĝi = en⋅trajn⋅iĝ⋅i = eniri en trajnon.

qwertz (הצגת פרופיל) 21 בנובמבר 2010, 12:00:19

Mutusen:Entrajniĝi = en⋅trajn⋅iĝ⋅i = eniri en trajnon.
Ĉu kiel tio?: "Oni estis en la trajno. La trajno kuris kaj oni iris en la kura trajno. Ĉu estas situacio, kiel oni iris en/interne trajno kaj serĉi pri malokupa sido kaj trajno jam kuras?"

KIAaze (הצגת פרופיל) 21 בנובמבר 2010, 12:21:10

Dankon. ridulo.gif

maratonisto (הצגת פרופיל) 21 בנובמבר 2010, 12:56:31

Viaj eraroj, por helpi prepariĝi al la ekzameno:
KIAaze:Saluton,

Mi penas fari la lingvoekzamenon, nivelo A, sed mi ne komprenas unu vorton en la rakonton:
...
Ĝi ne estas problemon por respondi al la demandojn, sed mi volas kompreni tutan la rakonton. ridulo.gif

Kio estas "entrainiĝis"?
Mi deziras al Vi sukcesan ekzamenon.

darkweasel (הצגת פרופיל) 21 בנובמבר 2010, 13:03:21

maratonisto:Viaj eraroj, por helpi prepariĝi al la ekzameno:
KIAaze:Saluton,

Mi penas fari la lingvoekzamenon, nivelo A, sed mi ne komprenas unu vorton en la rakonton:
...
Ĝi ne estas problemon por respondi al la demandojn, sed mi volas kompreni tutan la rakonton. ridulo.gif

Kio estas "entrainiĝis"?
Vi forgesis unu eraron: la tutan rakonton, ne *tutan la rakonton.

jan aleksan (הצגת פרופיל) 25 בנובמבר 2010, 20:20:12

KIAaze:"La trajno venis post kvin minutoj kaj li entrainiĝis(???).
En la ĉefurbo, li entrainiĝis(???) kaj promenis al la butika centro."
Verŝajne la 2a estas "eltrainiĝis" (iri el la trajno)

antoniomoya (הצגת פרופיל) 25 בנובמבר 2010, 22:27:17

jan aleksan:
KIAaze:"La trajno venis post kvin minutoj kaj li entrainiĝis(???).
En la ĉefurbo, li entrainiĝis(???) kaj promenis al la butika centro."
Verŝajne la 2a estas "eltrainiĝis" (iri el la trajno)
Pardonu, sed ĉiuokaze oni devas skribi "entrajniĝis" kaj "eltrajniĝis", kun "j". rideto.gif

Amike.

jan aleksan (הצגת פרופיל) 26 בנובמבר 2010, 10:13:51

antoniomoya:
Pardonu, sed ĉiuokaze oni devas skribi "entrajniĝis" kaj "eltrajniĝis", kun "j". rideto.gif

Amike.
Aĥĥ hontu mi ...

KIAaze (הצגת פרופיל) 26 בנובמבר 2010, 12:27:05

jan aleksan:
KIAaze:"La trajno venis post kvin minutoj kaj li entrainiĝis(???).
En la ĉefurbo, li entrainiĝis(???) kaj promenis al la butika centro."
Verŝajne la 2a estas "eltrajniĝis" (iri el la trajno)
Jes, tio faras pli sencon. Dankon.

לראש הדף