Al la enhavo

Nombriĝu kiel Esperantisto!

de darkweasel, 2010-novembro-23

Mesaĝoj: 74

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2010-novembro-23 18:13:44

Mi petas ĉiun Esperantiston listigi sin en la nombrado de Esperantistoj! Per ĝi, ni povos eble finfine ricevi taŭgan statistikon pri la nombro de Esperantistoj, kaj ju pli da homoj sin listigas tie, des pli bona estos la rezulto. Disdonu ĝin ankaŭ al viaj amikoj kaj konatoj!

maratonisto (Montri la profilon) 2010-novembro-23 20:25:11

darkweasel:Mi petas ĉiun Esperantiston listigi sin en la nombrado de Esperantistoj! Per ĝi, ni povos eble finfine ricevi taŭgan statistikon pri la nombro de Esperantistoj, kaj ju pli da homoj sin listigas tie, des pli bona estos la rezulto. Disdonu ĝin ankaŭ al viaj amikoj kaj konatoj!
Mi aldoniĝis, sed ne aperis en la listo. Ĉu ne tuj aperas la subskribantoj?

alonsososo (Montri la profilon) 2010-novembro-23 22:16:49

Bona ideo. Mi jam demandis min, kial ne jam antaŭe homoj faris tian liston. Eble nombroj povos kuraĝigi lernejanojn.

henma (Montri la profilon) 2010-novembro-24 12:43:36

darkweasel:Mi petas ĉiun Esperantiston listigi sin en la nombrado de Esperantistoj! Per ĝi, ni povos eble finfine ricevi taŭgan statistikon pri la nombro de Esperantistoj, kaj ju pli da homoj sin listigas tie, des pli bona estos la rezulto. Disdonu ĝin ankaŭ al viaj amikoj kaj konatoj!
Ni estas jam pli ol du cent, almenaŭ okulumo.gif

Mi esperas ke tiu bona ideo sukcesu!

Amike,

Daniel.

glig (Montri la profilon) 2010-novembro-24 15:57:19

Mi nombriĝis! lango.gif

Leporino (Montri la profilon) 2010-novembro-24 20:28:43

He he! Mi estas #51 lango.gif

RiotNrrd (Montri la profilon) 2010-novembro-25 01:45:23

Mi estas #315.

Chainy (Montri la profilon) 2010-novembro-25 07:30:19

Mi aldonis min al tiu listo, sed estas bedaŭrinde, ke la paĝo ne akceptas ĉapelitajn literojn - mia mesaĝo tie estas pro tio apenaŭ legebla! Tio ne aspektas tre bone, kaj donas malbonan impreson de Esperanto. Devas esti averto pri tio antaŭ ol oni aldonas mesaĝon - ĉiuj uzu h- aŭ x- sistemon.

Koracio (Montri la profilon) 2010-novembro-25 15:31:51

Mi ne povas subskribi, ĉar mi ne havas Facebookon, kaj ne volas havi.

dobri (Montri la profilon) 2010-novembro-25 15:41:25

Koracio:Mi ne povas subskribi, ĉar mi ne havas Facebookon, kaj ne volas havi.
Tio ne necesas! Mi ankaŭ ne emas havi Fejsbukon, tamen mi sukcesis subskribi. Mi estas 291.

Reen al la supro