前往目錄

Nombriĝu kiel Esperantisto!

貼文者: darkweasel, 2010年11月23日

訊息: 74

語言: Esperanto

darkweasel (顯示個人資料) 2010年11月23日下午6:13:44

Mi petas ĉiun Esperantiston listigi sin en la nombrado de Esperantistoj! Per ĝi, ni povos eble finfine ricevi taŭgan statistikon pri la nombro de Esperantistoj, kaj ju pli da homoj sin listigas tie, des pli bona estos la rezulto. Disdonu ĝin ankaŭ al viaj amikoj kaj konatoj!

maratonisto (顯示個人資料) 2010年11月23日下午8:25:11

darkweasel:Mi petas ĉiun Esperantiston listigi sin en la nombrado de Esperantistoj! Per ĝi, ni povos eble finfine ricevi taŭgan statistikon pri la nombro de Esperantistoj, kaj ju pli da homoj sin listigas tie, des pli bona estos la rezulto. Disdonu ĝin ankaŭ al viaj amikoj kaj konatoj!
Mi aldoniĝis, sed ne aperis en la listo. Ĉu ne tuj aperas la subskribantoj?

alonsososo (顯示個人資料) 2010年11月23日下午10:16:49

Bona ideo. Mi jam demandis min, kial ne jam antaŭe homoj faris tian liston. Eble nombroj povos kuraĝigi lernejanojn.

henma (顯示個人資料) 2010年11月24日下午12:43:36

darkweasel:Mi petas ĉiun Esperantiston listigi sin en la nombrado de Esperantistoj! Per ĝi, ni povos eble finfine ricevi taŭgan statistikon pri la nombro de Esperantistoj, kaj ju pli da homoj sin listigas tie, des pli bona estos la rezulto. Disdonu ĝin ankaŭ al viaj amikoj kaj konatoj!
Ni estas jam pli ol du cent, almenaŭ okulumo.gif

Mi esperas ke tiu bona ideo sukcesu!

Amike,

Daniel.

glig (顯示個人資料) 2010年11月24日下午3:57:19

Mi nombriĝis! lango.gif

Leporino (顯示個人資料) 2010年11月24日下午8:28:43

He he! Mi estas #51 lango.gif

RiotNrrd (顯示個人資料) 2010年11月25日上午1:45:23

Mi estas #315.

Chainy (顯示個人資料) 2010年11月25日上午7:30:19

Mi aldonis min al tiu listo, sed estas bedaŭrinde, ke la paĝo ne akceptas ĉapelitajn literojn - mia mesaĝo tie estas pro tio apenaŭ legebla! Tio ne aspektas tre bone, kaj donas malbonan impreson de Esperanto. Devas esti averto pri tio antaŭ ol oni aldonas mesaĝon - ĉiuj uzu h- aŭ x- sistemon.

Koracio (顯示個人資料) 2010年11月25日下午3:31:51

Mi ne povas subskribi, ĉar mi ne havas Facebookon, kaj ne volas havi.

dobri (顯示個人資料) 2010年11月25日下午3:41:25

Koracio:Mi ne povas subskribi, ĉar mi ne havas Facebookon, kaj ne volas havi.
Tio ne necesas! Mi ankaŭ ne emas havi Fejsbukon, tamen mi sukcesis subskribi. Mi estas 291.

回到上端