Đi đến phần nội dung

Ĉu vi uzas la programon Ekiga?

viết bởi Hispanio, Ngày 23 tháng 11 năm 2010

Tin nhắn: 15

Nội dung: Esperanto

Hispanio (Xem thông tin cá nhân) 19:48:37 Ngày 23 tháng 11 năm 2010

Saluton.

Mi ĝis nun vidis diversajn fadenojn pri Skajpo kaj por peti kontaktojn por Skajpo.

Skajpo estas bona ilo por telefoni per komputilo ktp., sed krom tio ke ĝi ne estas libera programo, ni, uzantoj de Linukso, devas uzi tre malnovan version de tiu programo.

Kaj jen Ekiga. Ekiga estas libera programo, kaj uzas la saman version por Linukso, Mako kaj Vindozo.

Nu, post tiu "prezento", mi volus scii kiom da homoj el vi uzas ĉi tiun programon, aŭ kiomaj volas uzi ĝin, ktp, por interbabili.

Mia ekiga-a konto estas ignatius881@ekiga.net

horsto (Xem thông tin cá nhân) 20:47:33 Ngày 23 tháng 11 năm 2010

Bonega ideo uzi liberan programon. Ankaŭ la nomo tre plaĉas, ĝi povus esti Esperanta nomo.
Bedaŭrinde mia komputilo ne havas kameraon. malgajo.gif

Koracio (Xem thông tin cá nhân) 15:39:22 Ngày 25 tháng 11 năm 2010

Lingvoj Esperanto kaj Anglo estas kiel Linukso kaj Windowso.

AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 21:13:59 Ngày 25 tháng 11 năm 2010

Ĉu iu sukcesis uzi Ekigan en Ubuntu (Karmic). Mi ne sukcesis. Krome mia kamerao ne funkcias Linukse. Ĉu iu povas proponi bonan, ne tro multekostan kameraon?

horsto (Xem thông tin cá nhân) 17:00:08 Ngày 26 tháng 11 năm 2010

AlfRoland:Ĉu iu sukcesis uzi Ekigan en Ubuntu (Karmic). Mi ne sukcesis. Krome mia kamerao ne funkcias Linukse. Ĉu iu povas proponi bonan, ne tro multekostan kameraon?
Antaŭ ol aĉeti novan kameraon vi povus aktualigi vian sistemon. Nun Maveric estas la aktuala versio kaj eble via kamerao nun funkcias.

AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 22:07:34 Ngày 26 tháng 11 năm 2010

horsto:
AlfRoland:Ĉu iu sukcesis uzi Ekigan en Ubuntu (Karmic). Mi ne sukcesis. Krome mia kamerao ne funkcias Linukse. Ĉu iu povas proponi bonan, ne tro multekostan kameraon?
Antaŭ ol aĉeti novan kameraon vi povus aktualigi vian sistemon. Nun Maveric estas la aktuala versio kaj eble via kamerao nun funkcias.
Dankon pro via konsilo, mi provos sekvi ĝin. Tamen mi unue devas certigi ke kelkaj ŝanĝoj mi faris en mia sistemo saviĝos. Interalie mi redifinis la klavaron por povi flue skribi Esperante. Kiel mi faru por instali novan operaciumon paralele kun la malnova. Kiam la nova funkcias mi volus forigi la malnovan.

Genjix (Xem thông tin cá nhân) 23:02:55 Ngày 30 tháng 11 năm 2010

Dankon por la sugesto de uzi Ekiga! Antaŭ ol mi serĉis por programon kiu similas Skajpon. Bone. Ĉiam uzu liberajn ilojn, kiam ni povas okulumo.gif

Hispanio (Xem thông tin cá nhân) 17:13:19 Ngày 10 tháng 5 năm 2011

Microsoft akiris/aĉetis Skajpon por 8.600 miliardoj da dolaroj.

Do, mi kredas ke mi ne plu uzu Skajpon.

AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 19:52:00 Ngày 10 tháng 5 năm 2011

Hispanio:Microsoft akiris/aĉetis Skajpon por 8.600 miliardoj da dolaroj.

Do, mi kredas ke mi ne plu uzu Skajpon.
Mi samopinias, sed ekzistas du problemoj. Kiom da uzantoj havas Ekiga kaj plej grave - kiel instali ĝin. Mi ĝis nun ne sukcesis. Mi uzas Ubuntu 10.04!

Hispanio (Xem thông tin cá nhân) 20:09:56 Ngày 10 tháng 5 năm 2011

AlfRoland:
Hispanio:Microsoft akiris/aĉetis Skajpon por 8.600 miliardoj da dolaroj.

Do, mi kredas ke mi ne plu uzu Skajpon.
Mi samopinias, sed ekzistas du problemoj. Kiom da uzantoj havas Ekiga kaj plej grave - kiel instali ĝin. Mi ĝis nun ne sukcesis. Mi uzas Ubuntu 10.04!
Pri la uzantoj mi ne certas, ne ekzistas maniero vidi la totalan nombron.

Pri la instalo, ĝi estas tre facila. Vi devas uzi Synaptic kaj elekti Ekiga. Mi kredas ke kune kun ĝi ankaŭ estas elektataj la dependencoj. Tion mi faris kiam mi uzis Linu'x Mint.

Quay lại