Al la enhavo

Pri religiaj kulturoj en aliaj landoj.

de lacxielen, 2010-novembro-24

Mesaĝoj: 57

Lingvo: Esperanto

patrik (Montri la profilon) 2010-novembro-26 16:47:08

zan:
Kurawiri:Vi parolas pri la tradiciaj dioj koreaj (dioj de la arbaro, de la maro, de la montoj, ktp...), eble ni plibone parolu pri "spiritoj". Tion, kion la antikvaj popoloj adoris kiel "diojn" fakte estis "spiritoj". Tion diras Sankta Paŭlo. Bedaŭrinde, ofte tiuj spiritoj estas malbonaj.
Mi preferas la vorton "dioj" ol "spiritoj". Ĉar por mi dioj estas dioj, kaj 'ununura Dio' estas unu el dioj. Ankaŭ en japanio troviĝas dioj de la arbaro, de la maro, de la montoj. Laŭ mia imago ili ne havas homajn figurojn. Aliaj dioj en japanio havas homan aŭ duonhoman figuron kun karaktero. Aŭ iuj estas tute bestoj. Ĉiuj estas dioj. Ili ne estas malbonaj. Sed ili ne ĉiam estas utilaj por homoj. Mi opinias, ke tia rilato inter homoj kaj dioj estas interesa.
Unudiismaj religioj (kiel Judismo, Islamo kaj Kristanismo) kaj animismaj/plurdiismaj religioj (kiel Ŝintoismo) enhavas malsamajn (kaj eĉ kontraŭantajn, kiel legeblas en la libroj de la hebreaj profetoj) pensmanierojn kaj ideojn. Por mi, Kuwairi kaj palaman, estas nur unu Dio, kaj ĉiu alia ne ekzistas. Vi opinias male, kaj certe estos diskuto inter ni.

@ĉiuj: Kompari religiojn estas tre tikla afero. Personaj tendencoj kaj antaŭjuĝoj tute malhelpas profundan studadon kaj kompreniĝon inter diversaj kulturoj kaj popoloj. Almenaŭ, estas uloj, kiuj celas kompreni malgraŭ siaj antaŭjuĝoj.

Religio estas ligita al iu popolo, ties kulturo, kaj ties historio. Do, kiam oni studas kaj strebegas kompreni unu religion, oni endas ankaŭ profunde studi kaj kompreni la popolon, kiu kredas la religion, la kulturon, je kio la religio estas kore ligita kaj enradikiĝinta, kaj la historion, kio montras la evoluon kaj la rezultojn de ties ideoj. rideto.gif

@Kurawiri: Ankaŭ mi volas plukonversacii kun vi pri tiaj ĉi aferoj. okulumo.gif

bukvodel (Montri la profilon) 2010-novembro-26 20:06:19

Nun estas tre interese en Rusio kun religio.

Rusa Ortodoksa Eklezio igis "amata" de rusa potenco (mister Putin) kaj komencis uzurpi propraĵojn. Pro tio oni jam fermis kelkajn lernejojn, hospitalojn (eĉ hospitalojn por infanoj). Kaj ili faras ĉi tion, sen disponigi novajn konstruaĵojn.

Nun ili uzurpas nur la proprietaĵon kiu estis uzita por religiaj celoj, ekzample kirkojn kiujn oni komencis uzi por neriligiaj celoj post la revolucio de 1917. Oni diras ke Rusa Ortodoksa Eklezio uzas ilin por religiaj celoj, sed ĉi tio ne pravas, ekzample ROE obtenis konstruaĵon de iu hospitalon kaj komencis luigi ĝin al komerciaj firmoj.

Kaj la rusa parlamento baldaŭ voĉdonis por nova lego, laŭ kiu Rusa Ortodoksa Eklezio povos uzurpi iun ajn propraĵon, eĉ kiun kiu nenian estis uzita por iu religia celo.

Oni skribas multe pri ĉi tio ĉe retpaĵaro scepsis.ru sed nur en Rusa lingvo.

Kurawiri (Montri la profilon) 2010-novembro-27 19:52:46

Kara Zan,

Dankojn pro via mesaĝo! Ĉu la dioj japanaj tradiciaj estas "eternaj"? Aŭ ĉu ili eblas morti? Tio, kion sorprezis min en la mangao "Mia najbaro Totoro" estas, ke la dio de la arbaro eblas formorti. Mi tre interesiĝas pri ŝintoismo kaj religioj en Japanio ĝenerale. Ĉu la nuntempaj japananoj plu kredas je tiuj dioj? Parolante pri la budhismo, ĉu la Budhao eblas esti konsiderata kiel dion? Aŭ ĉu li estis nur homo homsavanta?

Kurawiri (Montri la profilon) 2010-novembro-27 20:00:00

patrik:
zan:
Kurawiri:Vi parolas pri la tradiciaj dioj koreaj (dioj de la arbaro, de la maro, de la montoj, ktp...), eble ni plibone parolu pri "spiritoj". Tion, kion la antikvaj popoloj adoris kiel "diojn" fakte estis "spiritoj". Tion diras Sankta Paŭlo. Bedaŭrinde, ofte tiuj spiritoj estas malbonaj.
Mi preferas la vorton "dioj" ol "spiritoj". Ĉar por mi dioj estas dioj, kaj 'ununura Dio' estas unu el dioj. Ankaŭ en japanio troviĝas dioj de la arbaro, de la maro, de la montoj. Laŭ mia imago ili ne havas homajn figurojn. Aliaj dioj en japanio havas homan aŭ duonhoman figuron kun karaktero. Aŭ iuj estas tute bestoj. Ĉiuj estas dioj. Ili ne estas malbonaj. Sed ili ne ĉiam estas utilaj por homoj. Mi opinias, ke tia rilato inter homoj kaj dioj estas interesa.
Unudiismaj religioj (kiel Judismo, Islamo kaj Kristanismo) kaj animismaj/plurdiismaj religioj (kiel Ŝintoismo) enhavas malsamajn (kaj eĉ kontraŭantajn, kiel legeblas en la libroj de la hebreaj profetoj) pensmanierojn kaj ideojn. Por mi, Kuwairi kaj palaman, estas nur unu Dio, kaj ĉiu alia ne ekzistas. Vi opinias male, kaj certe estos diskuto inter ni.

@ĉiuj: Kompari religiojn estas tre tikla afero. Personaj tendencoj kaj antaŭjuĝoj tute malhelpas profundan studadon kaj kompreniĝon inter diversaj kulturoj kaj popoloj. Almenaŭ, estas uloj, kiuj celas kompreni malgraŭ siaj antaŭjuĝoj.

Religio estas ligita al iu popolo, ties kulturo, kaj ties historio. Do, kiam oni studas kaj strebegas kompreni unu religion, oni endas ankaŭ profunde studi kaj kompreni la popolon, kiu kredas la religion, la kulturon, je kio la religio estas kore ligita kaj enradikiĝinta, kaj la historion, kio montras la evoluon kaj la rezultojn de ties ideoj. rideto.gif

@Kurawiri: Ankaŭ mi volas plukonversacii kun vi pri tiaj ĉi aferoj. okulumo.gif
Kara Patrik,
Bonvolu plikonversacii pri religioj kaj spiritualecoj kun mi ! vi bone scias, ke ankaŭ mi kiel vi tre interesiĝas pri tiaj temoj. Jen mia retadreso: vincent.grousset@gmail.com

Mi nur ŝatus aldoni iun etaĵon: vi diras, ke por ni kristanoj nur ekzistas ununura Dio. Veras, tamen mi ankaŭ akceptas, ke eblas ekzisti aliaj aĵoj kiel spiritoj. Tamen tio ne signifas, ke mi adoros ilin, mi nur agnoskas ties ekziston kiel realaĵoj. Plidire la Eklezio agnoskas la ekzistecon de la spiritoj, tio ne kontraŭas la katolikan fidon. Kiam la hispanoj konkeris la amerikajn civilizojn post 1492, ili ne diris ke la indiĝenaj dioj ne ekzistis, ili diris ke ili estis "demonoj" aŭ malbonaj spiritoj (mi ne juĝos ĉu tiuj indiĝenaj spiritoj estis bonaj aŭ malbonaj, oni rekonas arbon per siaj frutoj).

palaman (Montri la profilon) 2010-novembro-27 20:04:51

bukvodel:Rusa Ortodoksa Eklezio igis "amata" de rusa potenco (mister Putin)
Mi persone rigardas la faktojn kun malagrabla antaŭsento.
Por eklezio restos libera en Rusio, ni ekleziuloj devus resti laŭeble malproksime de potenculoj. Ni jam havis negativan spertegon pri la afero. Mi miras, kial tio restas nekomprenebla por kelkaj homoj...

patrik (Montri la profilon) 2010-novembro-28 08:47:29

Kurawiri:Kara Patrik,
Bonvolu plikonversacii pri religioj kaj spiritualecoj kun mi ! vi bone scias, ke ankaŭ mi kiel vi tre interesiĝas pri tiaj temoj. Jen mia retadreso: vincent.grousset@gmail.com
Dankegon! rideto.gif Pli bonegas, se ni uzu mesaĝilon kiel Skajpon. Ankaŭ bonas krei diskutgrupon pri religioj en Google Groups. Sed estos laŭ via prefero.

Kurawiri:Mi nur ŝatus aldoni iun etaĵon: vi diras, ke por ni kristanoj nur ekzistas ununura Dio. Veras, tamen mi ankaŭ akceptas, ke eblas ekzisti aliaj aĵoj kiel spiritoj. Tamen tio ne signifas, ke mi adoros ilin, mi nur agnoskas ties ekziston kiel realaĵoj. Plidire la Eklezio agnoskas la ekzistecon de la spiritoj, tio ne kontraŭas la katolikan fidon. Kiam la hispanoj konkeris la amerikajn civilizojn post 1492, ili ne diris ke la indiĝenaj dioj ne ekzistis, ili diris ke ili estis "demonoj" aŭ malbonaj spiritoj (mi ne juĝos ĉu tiuj indiĝenaj spiritoj estis bonaj aŭ malbonaj, oni rekonas arbon per siaj frutoj).
Ah, mi klarigu, ke mi ne malagnoskas la ekziston de "spiritoj" (kaj eĉ scivolas pri ilia deveno). Miaafiŝe mi subkomprenigis, ke por kristanoj, "ĉiu alia *(dio)* ne ekzistas." okulumo.gif

lacxielen (Montri la profilon) 2010-novembro-28 15:13:28

palaman:
laĉielen:Ultra-nacialistoj kontruas alian eksterlandajn religiojn(ĉefe Kristismo).
Kial ili plej kontraŭas ĝuste Kristismon?
Kiel ili taksas ateismon?
Unue, Multaj koreanoj malŝatas(aŭ malamas) Korean protestantismon, ĉar ĝi misiis atake sen zorgo.

Due, Kontraŭ-Usonismo ekzistas inter multaj junuloj, kaj ili rigardis la protestantismon kiel simbolo de Usono.

Plimulto de Koreaj pastoroj instruas Usonon kiel la ekzemplo de Kristana ŝtato dum lasta 50 jaroj. kai ili diris "Usono iĝis la plej forta ŝtato pro Kristisma kredo. se ni(koreanoj) faros nian patrlandon Kristisma ŝtato, Suda Koreio iĝos fortan ŝtaton kiel Usono pro helpo de Dio".

Ili, ultraj koreaj nacionalistoj ne interesas ateismon, kaj ili ne malŝatas koreajn ateistojn pro ke la du grupoj havas komunan malamikon, Kristismon.

Mi tre malŝatas nacionalismon.

zan (Montri la profilon) 2010-novembro-29 07:04:30

Saluton Kurawiri. Mi ne estas fakulo pri religioj. Tamen mi volas respondi vin.
Kurawiri:Ĉu la dioj japanaj tradiciaj estas "eternaj"? Aŭ ĉu ili eblas morti? Tio, kion sorprezis min en la mangao "Mia najbaro Totoro" estas, ke la dio de la arbaro eblas formorti.
Krom en "Mia najbaro Totoro" ankaŭ en aliaj filmoj de Mijazaki Hajao aperadas japanaj dioj. Ekzemple "Mononoke Hime(Princino Mononoke)", "Sen to Chihiro no Kamikakushi"(La vojaĝo de Ĉihiro) ..
Vi vidos en "Mononoke Hime", kiel japanaj dioj mortis. Kiam homoj ekmalkredis je dioj, tiam dioj mortis. Tamen mi ne scias, ĉu la ĉefa dio en la filmo vere mortis. Eble ĝi revivos aŭ ankoraŭ kaŝe vivas. Ĉar la dio estis la naturo mem. Se estas la naturo kaj homoj kiuj kredas diojn, dioj neniam mortos.

Kurawiri:Ĉu la nuntempaj japananoj plu kredas je tiuj dioj?
Mi taksas min meza japano, kiu ne tre interesiĝas pri religioj. Mi ne kredas la ekziston de dioj. Sed mi pensas, ke dioj vivas en homaj koroj. Kaj tia pensmaniero estas tre valora por la kulturo. Do mi ne volas neigi japanajn diojn. Kompreneble troviĝas diversaj japanoj, el kiuj iuj petole detruas sanktaĵon.

Kurawiri:Parolante pri la budhismo, ĉu la Budhao eblas esti konsiderata kiel dion? Aŭ ĉu li estis nur homo homsavanta?
Mi ne estas budhisto. Do prenu min kiel ekzemplon el 'ne tre religiemaj homoj'. Laŭ mi la kreinto de Budhismo estis homo. Tamen oni pensas almenaŭ en japanio, ke Budhao estas simila estaĵo kiel dio. Ĉar li estis "enlumiĝinta" kaj superis homojn. Ankaŭ troviĝas aliaj budhismaj dioj.(ekz.Majtrejo) Ili volas savi homojn.

Kurawiri (Montri la profilon) 2010-novembro-29 11:37:50

Kara Patrik,

Bedaŭrinde mi ne uzas skajpon, sed ni eblas babili per MSN!

Kurawiri (Montri la profilon) 2010-novembro-29 11:40:24

Kara Zan,
Dankon pro via respondo ridulo.gif

zan:Saluton Kurawiri. Mi ne estas fakulo pri religioj. Tamen mi volas respondi vin.
Kurawiri:Ĉu la dioj japanaj tradiciaj estas "eternaj"? Aŭ ĉu ili eblas morti? Tio, kion sorprezis min en la mangao "Mia najbaro Totoro" estas, ke la dio de la arbaro eblas formorti.
Krom en "Mia najbaro Totoro" ankaŭ en aliaj filmoj de Mijazaki Hajao aperadas japanaj dioj. Ekzemple "Mononoke Hime(Princino Mononoke)", "Sen to Chihiro no Kamikakushi"(La vojaĝo de Ĉihiro) ..
Vi vidos en "Mononoke Hime", kiel japanaj dioj mortis. Kiam homoj ekmalkredis je dioj, tiam dioj mortis. Tamen mi ne scias, ĉu la ĉefa dio en la filmo vere mortis. Eble ĝi revivos aŭ ankoraŭ kaŝe vivas. Ĉar la dio estis la naturo mem. Se estas la naturo kaj homoj kiuj kredas diojn, dioj neniam mortos.

Kurawiri:Ĉu la nuntempaj japananoj plu kredas je tiuj dioj?
Mi taksas min meza japano, kiu ne tre interesiĝas pri religioj. Mi ne kredas la ekziston de dioj. Sed mi pensas, ke dioj vivas en homaj koroj. Kaj tia pensmaniero estas tre valora por la kulturo. Do mi ne volas neigi japanajn diojn. Kompreneble troviĝas diversaj japanoj, el kiuj iuj petole detruas sanktaĵon.

Kurawiri:Parolante pri la budhismo, ĉu la Budhao eblas esti konsiderata kiel dion? Aŭ ĉu li estis nur homo homsavanta?
Mi ne estas budhisto. Do prenu min kiel ekzemplon el 'ne tre religiemaj homoj'. Laŭ mi la kreinto de Budhismo estis homo. Tamen oni pensas almenaŭ en japanio, ke Budhao estas simila estaĵo kiel dio. Ĉar li estis "enlumiĝinta" kaj superis homojn. Ankaŭ troviĝas aliaj budhismaj dioj.(ekz.Majtrejo) Ili volas savi homojn.

Reen al la supro