Al la enhavo

Pri religiaj kulturoj en aliaj landoj.

de lacxielen, 2010-novembro-24

Mesaĝoj: 57

Lingvo: Esperanto

AlfRoland (Montri la profilon) 2011-junio-26 20:21:21

Miland:Ŝajne Michijo ĵus forlasis la forumon. Mi bedaŭras ke li ne emis akcepti iu ajn konsilon. Eble li devos lerni kelkajn aĵojn malfacile*. Adiaŭ al li!

*Trafas miaopinie la anglalingva idiotismo "the hard way". Ĉu estas similaj esprimoj en aliaj lingvoj, kiu signifas "learn the hard way"? Bv. sciigi nin!
Ĉu eble: "Kun granda peno" aŭ "penege"!?

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-junio-26 22:59:51

En kiu kunteksto oni diras "the hard way" en la angla? Ĉu pri iu kiu rifuzas konsilojn?

Li rifuzas konsilojn; li do devos lerni per la malmilda vojo de sia propra sperto.

Ĉu tio estas la signifo?

Miland (Montri la profilon) 2011-junio-27 00:05:57

Altebrilas:Li rifuzas konsilojn; li do devos lerni per la malmilda vojo de sia propra sperto.
Ĉu tio estas la signifo?
Jes.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-junio-27 07:18:40

Miland:
Altebrilas:Li rifuzas konsilojn; li do devos lerni per la malmilda vojo de sia propra sperto.
Ĉu tio estas la signifo?
Jes, li devos lerni per la malfacilaĵoj de la vivo!
Mia opinio estis nur lingva, ĉar mi skribis la frazon kursive. Mi ne esprimis ian taksadon pri iu kontribuanto. okulumo.gif

Miland (Montri la profilon) 2011-junio-27 09:32:48

Altebrilas:Mi ne esprimis ian taksadon pri iu kontribuanto. okulumo.gif
Efektive eblas interpreti mian respondon "lingve", tamen mi redaktis ĝin!

erinja (Montri la profilon) 2011-junio-27 15:30:30

Saluton al ĉiuj legantoj de ĉi tiu fadeno!

Ŝajnas ke tiu uzanto Michijo nuligis sian propran konton (aŭ alie alia lernu-teamano faris tion, sed mi certe ne). Tamen mi nuligis liajn mesaĝojn, ĉar ili estis kontraŭ la reguloj de la paĝaro.

Mi petas al vi ĉiuj - kiam estas lernu-uzanto kiu diras ofendajn aferojn, bonvolu uzi la ligilon "raporti rubmesaĝon", kiu troviĝas ĉe ĉiu mesaĝo en la forumoj. Ofendaj mesaĝoj kaj atakoj kontraŭ personoj, landoj, religioj, kaj aliaj grupoj estas kontraŭ la regularo de la paĝaro. Ni en la lernu-teamo dependas je vi, niaj uzantoj, por atentigi nin kiam uzanto malobeas la regulojn, tiel ke ni povu averti aŭ puni la uzanton.

henma (Montri la profilon) 2011-junio-27 15:35:55

erinja:Saluton al ĉiuj legantoj de ĉi tiu fadeno!

Ŝajnas ke tiu uzanto Michijo nuligis sian propran konton (aŭ alie alia lernu-teamano faris tion, sed mi certe ne). Tamen mi nuligis liajn mesaĝojn, ĉar ili estis kontraŭ la reguloj de la paĝaro.

Mi petas al vi ĉiuj - kiam estas lernu uzanto kiu diras ofendajn aferojn, bonvolu uzi la ligilon "raporti rubmesaĝon", kiu troviĝas ĉe ĉiu mesaĝo en la forumoj. Ofendaj mesaĝoj kaj atakoj kontraŭ personoj, landoj, religioj, kaj aliaj grupoj estas kontraŭ la regularo de la paĝaro. Ni en la lernu-teamo dependas je vi, niaj uzantoj, por atentigi nin kiam uzanto malobeas la regulojn, tiel ke ni povu averti aŭ puni la uzanton.
Dankon, Erinja... liaj mesaĝoj estis tre ofendaj.

Mi uzos tiun ligilon se mi vidos tiajn mesaĝojn denove.

Ĝis,

Daniel.

Reen al la supro