Więcej

Pri la alfabeto

od JUANMA40, 26 listopada 2010

Wpisy: 14

Język: Esperanto

JUANMA40 (Pokaż profil) 28 listopada 2010, 11:20:15

"retsistemo", la unua T apertenas al la unua silabo kaj la sekvanta S apertanas at la dua. En "facila", la C tute apartenas al la dua silabo.[/quote]ĈI TIE VORTO ESTAS DUOBLA, DE RETO-SISTEMO, NE ESTAS SAMA KE FACILA.
LA PRONONCO DE C EN ENPERANTO ESTAS KIEL -TS, KAJ ONI POVUS SKRIBI KIEL -TS, KAJ UZI C SOLE POR LA SONO -Ĉ-, EN ĈIELO: CIELO, ĈAR: CAR, SENCO: SENTSO, SCIENCO: STSIENCO, PRONONCO: PRONONTSO, KTP.

yugary (Pokaż profil) 29 listopada 2010, 06:31:01

JUANMA40:ĈI TIE VORTO ESTAS DUOBLA, DE RETO-SISTEMO, NE ESTAS SAMA KE FACILA.
LA PRONONCO DE C EN ENPERANTO ESTAS KIEL -TS, KAJ ONI POVUS SKRIBI KIEL -TS, KAJ UZI C SOLE POR LA SONO -Ĉ-, EN ĈIELO: CIELO, ĈAR: CAR, SENCO: SENTSO, SCIENCO: STSIENCO, PRONONCO: PRONONTSO, KTP.
Vi pravas: la sinsekvo -TS- en "retsistemo" ja ne estas sama kiel -C- en "facila", ĉar oni ne elparolas (aŭ almenaŭ ne devus elparoli) "facila" kiel "fat-si-la". Pri ekfrotaj konsonantoj _La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko_ diras:

La ekfrotaj sonoj C, Ĉ kaj Ĝ tre similas al sinsekvoj de samlokaj eksplodaj kaj frotaj sonoj: TS, TŜ kaj DĴ. Tiuj sinsekvoj ekzistas nur en kunmetitaj vortoj: tut-simple, dat-ŝanĝo, kased-ĵurnalo. Estas tamen diferenco inter tiaj sinsekvoj kaj veraj ekfrotaj konsonantoj. En TS, TŜ kaj DĴ oni povas elparoli la eksplodan sonon kun plena rompo de la baro. En C, Ĉ kaj Ĝ la baro neniam estas plene rompata. Estus eraro elparoli ekz. C kiel plenan T + plenan S. Alia diferenco estas, ke C, Ĉ kaj Ĝ kondutas kiel memstaraj unuoj en la lingvo. Ili aperas ofte kaj en plej diversaj pozicioj: ĉu, laĉo, eĉ, centro, eco, scias k.t.p. Kontraste la malofta sinsekvo DZ (ekz. edzo), kiu estas kvazaŭ voĉa C, estas en Esperanto sinsekvo de du konsonantoj, kaj oni ĉiam povas elparoli D kaj Z aparte (en rapida elparolo oni tamen plej ofte elparolas ilin kunece, ekfrote).

Gerusa (Pokaż profil) 29 listopada 2010, 12:56:15

JUANMA40:
kiu vi pensis? mi pensas estus plu fatsila por ciuj kaj plu praktika, esperanto devas ŝanĝi tiam estus pro facili per ciuj
Estas bona ideo de JUANMA, vere povus faciligi la lernado de novan geinterret-navigulojn (mi inventis vorton nun). Sed ŝanĝus la principojn de Eo, kaj ĝenus lernadon de malnovaj geesperantistoj .

miĥil: Sed se mi diru ion, mi eble dirus: iksismo. Aŭ ekz.

a b ts tc d e f g dj h x i y j k l m n o p r s c t u w v z.
Granda ĝeno estus lerni alfabeton denove... mian kapon dolorus shoko.gif . Tiel mi pensas.
Obs: pardonu mian gramatikon kaj brakumo al ĉiuj.

mihxil (Pokaż profil) 29 listopada 2010, 16:57:09

Gerusa:
miĥil: Sed se mi diru ion, mi eble dirus: iksismo. Aŭ ekz.

a b ts tc d e f g dj h x i y j k l m n o p r s c t u w v z.
Granda ĝeno estus lerni alfabeton denove... mian kapon dolorus shoko.gif . Tiel mi pensas.
Obs: pardonu mian gramatikon kaj brakumo al ĉiuj.
Neniel estis propono. Nur tute hipoteza penso kiun mi nur pro peto elpensis. Cetere memkompreneble ĉe tia ĉi, cetere tute malinda ŝanĝo, oni ja ankaŭ ŝanĝu la sinsekvon al
a b c d e f g h i j k l m n o p r s t u v w x y z
Kiu sendube aspektas sufiĉe familiara. Notu ke la fonemoj c ĉ kaj ĝ simple malaperus kaj ricevus similan statuson kiel la nuna 'dz'.

Aldone, mi proponus (kion mi tute ne faras), ŝanĝojn de kelkaj vortoj. Ekz. 'djoyi' ŝajnas al mi idiota. Memkompreneble tiam oni skribu kaj diru simple 'joyi' (ĵoji), kio ankaŭ pli bone montras la etimon (kvankam ne plu precize ties prononcon).

Wróć do góry