Al la enhavo

Nova reta vortaro!

de Wilfred, 2010-novembro-28

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Wilfred (Montri la profilon) 2010-decembro-19 20:52:16

Dank' al ĉiuj, mi ĵus lanĉis la duan version kun 'mi sentas min bonŝanca'. Pli da pensoj, ideoj, kritikoj ktp ankoraŭ estos bonvenigataj.

fizikisto (Montri la profilon) 2010-decembro-19 22:22:07

Wilfred:Dankon
Mi trovas iom malfacila la legadon de la teksto sen sufiĉa kontrasto.
La teksto estas 100% blanka kaj la fono estas pli ol 80% nigra. Ĉi tiu estas pli ol ReVo. Pardonu, mi ne povas vidi kiel plibonigi ĝin.
Nu, ankaŭ mi preskaŭ ne povas legi la tekstojn. Vidu la ekranbildon.
Cetere, bonega laboro! Gratulon!

Wilfred (Montri la profilon) 2010-decembro-23 10:53:23

Vidu la ekranbildon.
Ho ve! Tio ja ne estas dezirata. Kiun retumilon (Firefox/Opera/Chrome/...) kaj kiun operaciumon (Windows/Mac/...) vi uzas?

fizikisto (Montri la profilon) 2010-decembro-23 13:38:23

Wilfred:Kiun retumilon (Firefox/Opera/Chrome/...) kaj kiun operaciumon (Windows/Mac/...) vi uzas?
Windows XP kaj Internet Explorer 8.

Wilfred (Montri la profilon) 2010-decembro-23 19:46:52

Internet Explorer 8
Koran dankon, tio estu ŝanĝita nun.

fizikisto (Montri la profilon) 2010-decembro-23 20:14:50

Tre bone, nun funkcias.

Mi deziras al vi ĝojan Kristnaskon!

sev (Montri la profilon) 2010-decembro-27 23:32:16

Dankon ridulo.gif

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-decembro-31 18:00:49

Wilfred:Saluton denove Lernu-anoj!

Mi ĵus lanĉis mian retan vortaron, kaj mi deziras montri ĝin al vi.

Jen: http://www.simplavortaro.org/

Verŝajne ankoraŭ estas cimoj, sed ĝi plejparte funkcias.

Ĉu plaĉas?
tre bona, ĝi plaĉas al mi. La du alklakoj ne gravas, ĝi permesas pli precizan serĉadon...

Estas tre bone ke ĝi havas multajn traduklingvojn!

Reen al la supro