ไปยังสารบัญ

Nova reta vortaro!

จาก Wilfred, 28 พฤศจิกายน 2010

ข้อความ 18

ภาษา: Esperanto

Wilfred (แสดงโปรไฟล์) 19 ธันวาคม 2010, 20:52:16

Dank' al ĉiuj, mi ĵus lanĉis la duan version kun 'mi sentas min bonŝanca'. Pli da pensoj, ideoj, kritikoj ktp ankoraŭ estos bonvenigataj.

fizikisto (แสดงโปรไฟล์) 19 ธันวาคม 2010, 22:22:07

Wilfred:Dankon
Mi trovas iom malfacila la legadon de la teksto sen sufiĉa kontrasto.
La teksto estas 100% blanka kaj la fono estas pli ol 80% nigra. Ĉi tiu estas pli ol ReVo. Pardonu, mi ne povas vidi kiel plibonigi ĝin.
Nu, ankaŭ mi preskaŭ ne povas legi la tekstojn. Vidu la ekranbildon.
Cetere, bonega laboro! Gratulon!

Wilfred (แสดงโปรไฟล์) 23 ธันวาคม 2010, 10:53:23

Vidu la ekranbildon.
Ho ve! Tio ja ne estas dezirata. Kiun retumilon (Firefox/Opera/Chrome/...) kaj kiun operaciumon (Windows/Mac/...) vi uzas?

fizikisto (แสดงโปรไฟล์) 23 ธันวาคม 2010, 13:38:23

Wilfred:Kiun retumilon (Firefox/Opera/Chrome/...) kaj kiun operaciumon (Windows/Mac/...) vi uzas?
Windows XP kaj Internet Explorer 8.

Wilfred (แสดงโปรไฟล์) 23 ธันวาคม 2010, 19:46:52

Internet Explorer 8
Koran dankon, tio estu ŝanĝita nun.

fizikisto (แสดงโปรไฟล์) 23 ธันวาคม 2010, 20:14:50

Tre bone, nun funkcias.

Mi deziras al vi ĝojan Kristnaskon!

sev (แสดงโปรไฟล์) 27 ธันวาคม 2010, 23:32:16

Dankon ridulo.gif

Eddycgn (แสดงโปรไฟล์) 31 ธันวาคม 2010, 18:00:49

Wilfred:Saluton denove Lernu-anoj!

Mi ĵus lanĉis mian retan vortaron, kaj mi deziras montri ĝin al vi.

Jen: http://www.simplavortaro.org/

Verŝajne ankoraŭ estas cimoj, sed ĝi plejparte funkcias.

Ĉu plaĉas?
tre bona, ĝi plaĉas al mi. La du alklakoj ne gravas, ĝi permesas pli precizan serĉadon...

Estas tre bone ke ĝi havas multajn traduklingvojn!

กลับไปด้านบน