去目錄頁

Emerito

hermeso, 2010年11月29日

讯息: 10

语言: Esperanto

hermeso (显示个人资料) 2010年11月29日下午7:45:42

En Francio, estis granda debato pri la emeriteco post 62 jaroj anstataŭ 60 jaroj. En la stratoj estis multaj uloj, kiuj manifestis, ankaŭ blokadoj de rafinejoj de petroloj.

Kaj en via lando, kiam vi estas en la emeriteco?

Altebrilas (显示个人资料) 2010年11月29日下午9:45:41

La celo ne estas laborigi la laboristojn pli longtempe, ĉar ne estas laboro por ili, sed pagi malpliajn pensiojn al tiuj, kiuj ne sukcesos labori ĝis tiu aĝo. lango.gif

adamuso (显示个人资料) 2011年3月21日下午10:55:06

hermeso:En Francio, estis granda debato pri la emeriteco post 62 jaroj anstataŭ 60 jaroj. En la stratoj estis multaj uloj, kiuj manifestis, ankaŭ blokadoj de rafinejoj de petroloj.

Kaj en via lando, kiam vi estas en la emeriteco?
Emerituloj el ĉiuj landoj kunliĝu !

AlfRoland (显示个人资料) 2011年3月22日上午10:15:35

hermeso:En Francio, estis granda debato pri la emeriteco post 62 jaroj anstataŭ 60 jaroj. En la stratoj estis multaj uloj, kiuj manifestis, ankaŭ blokadoj de rafinejoj de petroloj.

Kaj en via lando, kiam vi estas en la emeriteco?
En Svedio "normala" emeritiĝa aĝo estas 65. Tamen eblas emeritiĝi pli frue kun pli malalta pensio aŭ inverse.

T0dd (显示个人资料) 2011年3月22日下午2:29:52

En Usono, ni ne havas fiksitan pension. La sumon oni ricevas dependas de kvanton oni kontribuis dum la laborantaj jaroj, kaj de la aĝo kiam oni elektas ricevi ĝin. Nuntempe, la plej frua aĝo je kiu oni povas ricevi tiun monon estas 62, kaj la plej malfrua aĝo estas 70. Ju pli malfrua la aĝo de ekricevo, des pli granda la sumo. Oni rajtas ricevi la monon sen ĉesi labori.

Tamen, sed iu ajn dubo, la reguloj pri aĝo baldaŭ ŝanĝiĝos. Ne estas sufiĉe mono en la sistemo daŭrigi ĝin sen tiaj ŝanĝoj. Probable oni pligrandigas la plej fruan aĝon per du jaroj. Sed nunmomente la politikistoj ne kuraĝas trakti la aferon.

Eddycgn (显示个人资料) 2011年3月22日下午8:43:20

T0dd:En Usono, ni ne havas fiksitan pension. La sumon oni ricevas dependas de kvanton oni kontribuis dum la laborantaj jaroj, kaj de la aĝo kiam oni elektas ricevi ĝin....
Demando:
se oni ne laboris, por iu ajn kaŭzo, ĉu oni ricevas nenion pension en Usono?

Miland (显示个人资料) 2011年3月22日下午10:41:54

En Britio oficiale la aĝo de emeritiĝo estas 65, tamen la registaro intencas fakultativigi ĝin ekde la venonta aŭtuno. Miaopinie, se homoj povas kaj volas labori, kial ne?

Altebrilas (显示个人资料) 2011年3月27日下午10:38:30

La vivo daŭras pli longtempe en okcidento, sed ĉu la laborkapabloj daŭras tiom longtempe kiom la vivo?

Post 55 jaroj, homoj malfacile trovas entreprenoj por dungi ilin. Iuj kapabloj daŭre funkcias, sed ne ĉiuj: forto, lerteco, memoro, atento, rapideco, vido, aŭskultado iom post iom plimalboniĝas.

La vera demando estas ĝis kiam homo kapablas efike labori?

mathieubriere (显示个人资料) 2011年3月30日下午8:52:10

Altebrilas:La vivo daŭras pli longtempe en okcidento, sed ĉu la laborkapabloj daŭras tiom longtempe kiom la vivo?

Post 55 jaroj, homoj malfacile trovas entreprenoj por dungi ilin. Iuj kapabloj daŭre funkcias, sed ne ĉiuj: forto, lerteco, memoro, atento, rapideco, vido, aŭskultado iom post iom plimalboniĝas.

La vera demando estas ĝis kiam homo kapablas efike labori?
Via demando estas interesa kaj mi aldonas: ĝis kiam homo kapablas efike labori kiam firmaoj ĉiam petas pli al la laboristoj?

Oni produktas tiom da aĵoj! Laŭ mi, grava demando estas ankaû: Kial labori pli malfrue kiam estas tiom da senlaboruloj?

Altebrilas (显示个人资料) 2011年3月31日下午12:29:31

mathieubriere:Kial labori pli malfrue kiam estas tiom da senlaboruloj?
La demando iĝas komprenebla se oni korektas la frazon:
Kial devigi homojn labori pli malfrue kiam estas tiom da senlaboruloj?

Tutsimple por havi pretekston por malaltigi pensiojn

回到上端