Al la enhavo

Lastaj temoj en NIFO-DOSIEROJ, la blogo pri nifoj kal ekstertera vivo en Esperanto

de NIFODOSIEROJ, 2010-decembro-04

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

NIFODOSIEROJ (Montri la profilon) 2010-decembro-06 09:03:35

miĥil:
NIFODOSIEROJ:
miĥil:
NIFODOSIEROJ: Ha, scienco kaj nifoj ne estas nekunigeblaj.
La daŭra sugestado tamen, ke ĉiuj ne jam tute klarigitaj fenomenoj (aŭ kies pli probablaj klarigoj simple estas ignorataj) estas manifestiĝoj de eksterteranoj ne estas scienco. Normale oni nomas tion io alia. Eble mi ne proponu alian nomon, ĉar tio povus esti insulta.
Insultaj estas viaj rezonadoj.
Mi ne jam insultis. Mi ja konstatis ke via blogo estas plena de sugestoj, nekontrolitaj faktoj kaj svagaj filmetoj kiuj pruvas nenion pri eksterteranoj.
Mi konstatis, ke vi komprenis nenion el mia blogo kaj ke la sola sugestita de la plej stulta skeptikismo estas vi.

mihxil (Montri la profilon) 2010-decembro-06 09:35:52

NIFODOSIEROJ:Mi konstatis, ke vi komprenis nenion el mia blogo kaj ke la sola sugestita de la plej stulta skeptikismo estas vi.
'komprenis nenion', 'plej stulta'. Bonvolu helpi min kompreni kiu precize instultadas kiun.

NIFODOSIEROJ (Montri la profilon) 2010-decembro-06 11:42:17

miĥil:
NIFODOSIEROJ:Mi konstatis, ke vi komprenis nenion el mia blogo kaj ke la sola sugestita de la plej stulta skeptikismo estas vi.
'komprenis nenion', 'plej stulta'. Bonvolu helpi min kompreni kiu precize instultadas kiun.
Ne estas la unua fojo kiam mi anoncas mian blogon kaj vi persekutas min per viaj neraciaj (kiujn vi taksas raciaj, kaj mi nur trompaj) ideoj; vi eĉ sendis mesaĝojn al la blogo por kritiki miajn afiŝojn. Se vi ne ŝatas nifologion neniu devigas al vi legi mian blogon. Vi certe povos trovi ttt-ejojn kaj homojn pli proksimaj al viaj interesoj. Bonŝancon kaj bonvolu forgesi min kaj mian blogon.

mihxil (Montri la profilon) 2010-decembro-06 14:03:29

NIFODOSIEROJ:Ne estas la unua fojo kiam mi anoncas mian blogon kaj vi persekutas min per viaj neraciaj (kiujn vi taksas raciaj, kaj mi nur trompaj) ideoj; vi eĉ sendis mesaĝojn al la blogo por kritiki miajn afiŝojn. Se vi ne ŝatas nifologion neniu devigas al vi legi mian blogon. Vi certe povos trovi ttt-ejojn kaj homojn pli proksimaj al viaj interesoj. Bonŝancon kaj bonvolu forgesi min kaj mian blogon.
Se vi ne akceptas kritikon, tiam bonvolu almenaŭ ne diri ke iel rilatas al scienco.

Diru ke estas hobio pri amuzaj iluzioj pri kies rilato al realeco vi cetere fajfas.

mihxil (Montri la profilon) 2010-decembro-06 16:41:27

glig:"Prenu vian lernolibron de biologio..kaj viŝilon", anoncante tiel la gravecon de tiu malkovro, ĉar ĝi ŝanĝas la ĝisnunan scion en biologio ke fosforo estas nepra elemento por vivebleco. Tiuj bakterioj pruvas ion malsimilan, ĉar ili uzas ankaŭ arsenon, unun tre venenan elementon
Laŭ mi uzo de arseno anstataŭ fosforo estas pli kredebla ol simpa forlaso de fosforo (kio estas preskaŭ neimagebla por tera vivo) . Do ne estas 'malsimila', estas jen precize tio kion ili celas. Laŭ mia kompreno arseno kutime estas precipe tiom venena pro sia similo al fosforo.

Cetere pri la tuta malkovro ekzistas skeptiko. La prezento montris anstataŭigon de ĉiu fosforo en DNA, sed pli verŝajne temas nur pri malgranda elcentaĵo. Kaj eble pli grandaj elcentaĵoj en neDNA-aj molekuloj. Jam tute ne estas certe ke tiuj bakterioj vere povas ekzisti tute sen fosforo.

Kaj aldone ŝajnas al mi ke la signifo por ekstertera vivo ne estas tiom granda kiom ili sugestas. Ĉar arseno estas multe malpli oftokaza ol fosforo. Kial vivo uzus arsenon, kiam fosforo tiom pli abundas kaj pli taŭgas? Nu, ĉu eble ĉe malaltaj temperaturoj la pli malstabilaj atomligoj kun arseno povus avantaĝi?

Sed ja ĉio ĉi ne forprenas la fakton ke, se vera, estus interesa novaĵo.

Genjix (Montri la profilon) 2010-decembro-09 12:03:55

NIFODOSIEROJ:Ne estas la unua fojo kiam mi anoncas mian blogon kaj vi persekutas min per viaj neraciaj (kiujn vi taksas raciaj, kaj mi nur trompaj) ideoj; vi eĉ sendis mesaĝojn al la blogo por kritiki miajn afiŝojn. Se vi ne ŝatas nifologion neniu devigas al vi legi mian blogon. Vi certe povos trovi ttt-ejojn kaj homojn pli proksimaj al viaj interesoj. Bonŝancon kaj bonvolu forgesi min kaj mian blogon.
haha kreu plie, bebo.

glig (Montri la profilon) 2010-decembro-09 13:30:08

Hej nifulo ridulo.gif, mi volas nur subteni vin en skribado de viaj blogo. Mi kun ĝuo legadas ilin. Nur antaŭen!

okulumo.gif

mihxil (Montri la profilon) 2010-decembro-09 13:48:02

Genjix: haha kreu plie, bebo.
Por bone vidi pri kia lamentulo temas, mi rekomendus la fadenon tiun ĉi.

NIFODOSIEROJ (Montri la profilon) 2010-decembro-09 17:17:13

glig:Hej nifulo ridulo.gif, mi volas nur subteni vin en skribado de viaj blogo. Mi kun ĝuo legadas ilin. Nur antaŭen!

okulumo.gif
Dankon. Mi klopodas fari blogon pri nifologio kaj ekstertera vivo serioza kaj altkvalita ĉiusence, kun la celo ebligi lerni kaj informi sin pri tiaj temoj en Esperanto. Se ĝi estus skribita en lingvo kiel la angla aŭ la hispana, kaj se oni permesas al mi la nemodestecon, mi certas, ke ĝi estus unu el la plej bonaj kaj vizitataj retlokoj pri la temo. Tiel do, vi ĝuu ĝin dank'al la privilegio scii Esperanton. okulumo.gif

Reen al la supro