Til innholdet

Lastaj temoj en NIFO-DOSIEROJ, la blogo pri nifoj kal ekstertera vivo en Esperanto

fra NIFODOSIEROJ,2010 12 4

Meldinger: 19

Språk: Esperanto

NIFODOSIEROJ (Å vise profilen) 2010 12 4 10:46:59

Saluton, geamikoj de Lernu! Mi skribas por informi al vi pri la lastaj temoj pritraktitaj en NIFO-DOSIEROJ, la blogo pri nifoj kaj ekstertera vivo en Esperanto:

- Wikileaks publikigos ankaŭ informojn pri nifoj

- Malkovrita bakterio ŝanĝas la manieron serĉi vivon en la kosmo

- Fotografita proksime de la Suno nifo po dek fojoj pli granda ol la Tero

- Ĉu esperanta nifologio eblas?

Vizitu NIFO-DOSIEROJ kaj partoprenu:

http://fenomenonifo.wordpress.com/

sal.gif

Genjix (Å vise profilen) 2010 12 4 11:08:59

Vi sciu ke Julian Assange studis sciencon. Tial se vi parolas pri la eblo de nifoj, mi malmulte kredas lin. Kaj ja li pretendas pri nifoj. Sed ni atendos kaj vidos pri kio tio estas. Li povas troigi por la ĉefmedio.

NIFODOSIEROJ (Å vise profilen) 2010 12 4 11:24:10

Mi ne scias kion malkaŝos Julian Assange kaj Wikileaks pri nifoj (mi supozas, ke ne multe), sed jam de tempo mi min demandis ĉu iam Wikileaks malkaŝos informojn pri la temo, kaj jen tio ŝajne okazos baldaŭ. Nun atendu.

Ha, scienco kaj nifoj ne estas nekunigeblaj.

glig (Å vise profilen) 2010 12 4 13:36:06

NIFODOSIEROJ:- Wikileaks publikigos ankaŭ informojn pri nifoj
- Malkovrita bakterio ŝanĝas la manieron serĉi vivon en la kosmo
Mi esperas ke ekestos ion el la afero pri Wikileaks; almenaŭ ke ni eksciu pri nifoj, ĉu vere ili ekzistas? lango.gif

Antaŭ nelonge, 2.12., estis unu konferenco ĵuste pri tiu malkovrita bakterio "GFAJ-1" ĉe NASA. La artikolo komencas pere ĉi-vortoj: "Prenu vian lernolibron de biologio..kaj viŝilon", anoncante tiel la gravecon de tiu malkovro, ĉar ĝi ŝanĝas la ĝisnunan scion en biologio ke fosforo estas nepra elemento por vivebleco. Tiuj bakterioj pruvas ion malsimilan, ĉar ili uzas ankaŭ arsenon, unun tre venenan elementon.

Du bonaj ligoj:

http://astrobiology.nasa.gov/articles/thriving-o...

http://www.astrobio.net/exclusive/3698/thriving-...

sal.gif

Rohan (Å vise profilen) 2010 12 4 13:40:19

NIFODOSIEROJ:...scienco kaj nifoj ne estas nekunigeblaj.
Mi konsentas.

NIFODOSIEROJ (Å vise profilen) 2010 12 5 07:40:19

Rohan:
NIFODOSIEROJ:...scienco kaj nifoj ne estas nekunigeblaj.
Mi konsentas.
Mi restas atenta al la sciencaj novaĵoj kaj ĉiam pritraktas la nifologian temon el vidpunkto tiom scienca, kiom eble. Sed estas multaj homoj kiuj ne komprenas la seriozecon de la afero kaj pensas, ke ne eblas pritrakti tiujn temojn serioze, racie kaj sen preterlasi sciencon. Fojfoje tiuj homoj eĉ ne komprenas la signifon de scienco.

Mi kuraĝigas al vi ĉiuj lasi komentojn en mia blogo. Ĝi ricevas multajn vizitojn sed malmultaj lasas komentojn, kaj mi ankaŭ ŝatas legi komentojn de tempo al tempo.

mihxil (Å vise profilen) 2010 12 6 03:20:08

NIFODOSIEROJ: Ha, scienco kaj nifoj ne estas nekunigeblaj.
La daŭra sugestado tamen, ke ĉiuj ne jam tute klarigitaj fenomenoj (aŭ kies pli probablaj klarigoj simple estas ignorataj) estas manifestiĝoj de eksterteranoj ne estas scienco. Normale oni nomas tion io alia. Eble mi ne proponu alian nomon, ĉar tio povus esti insulta.

Genjix (Å vise profilen) 2010 12 6 03:35:46

>Tial se vi parolas pri la eblo de nifoj, mi malmulte kredas lin. Kaj ja li pretendas pri nifoj.

Mi mistajpas.

Fakte mi volis diri ke mi kredus lin, se vi dirus tion. Tamen mi malmulte kredas lin ĉar nifoj dubiĝis. Studinte sciencon kaŭzas ke li kredebliĝetis.

NIFODOSIEROJ (Å vise profilen) 2010 12 6 06:19:56

miĥil:
NIFODOSIEROJ: Ha, scienco kaj nifoj ne estas nekunigeblaj.
La daŭra sugestado tamen, ke ĉiuj ne jam tute klarigitaj fenomenoj (aŭ kies pli probablaj klarigoj simple estas ignorataj) estas manifestiĝoj de eksterteranoj ne estas scienco. Normale oni nomas tion io alia. Eble mi ne proponu alian nomon, ĉar tio povus esti insulta.
Insultaj estas viaj rezonadoj.

mihxil (Å vise profilen) 2010 12 6 07:48:36

NIFODOSIEROJ:
miĥil:
NIFODOSIEROJ: Ha, scienco kaj nifoj ne estas nekunigeblaj.
La daŭra sugestado tamen, ke ĉiuj ne jam tute klarigitaj fenomenoj (aŭ kies pli probablaj klarigoj simple estas ignorataj) estas manifestiĝoj de eksterteranoj ne estas scienco. Normale oni nomas tion io alia. Eble mi ne proponu alian nomon, ĉar tio povus esti insulta.
Insultaj estas viaj rezonadoj.
Mi ne jam insultis. Mi ja konstatis ke via blogo estas plena de sugestoj, nekontrolitaj faktoj kaj svagaj filmetoj kiuj pruvas nenion pri eksterteranoj.

Tibake til toppen