Lastaj temoj en NIFO-DOSIEROJ, la blogo pri nifoj kal ekstertera vivo en Esperanto
viết bởi NIFODOSIEROJ, Ngày 04 tháng 12 năm 2010
Tin nhắn: 19
Nội dung: Esperanto
NIFODOSIEROJ (Xem thông tin cá nhân) 10:46:59 Ngày 04 tháng 12 năm 2010
- Wikileaks publikigos ankaŭ informojn pri nifoj
- Malkovrita bakterio ŝanĝas la manieron serĉi vivon en la kosmo
- Fotografita proksime de la Suno nifo po dek fojoj pli granda ol la Tero
- Ĉu esperanta nifologio eblas?
Vizitu NIFO-DOSIEROJ kaj partoprenu:
http://fenomenonifo.wordpress.com/
Genjix (Xem thông tin cá nhân) 11:08:59 Ngày 04 tháng 12 năm 2010
NIFODOSIEROJ (Xem thông tin cá nhân) 11:24:10 Ngày 04 tháng 12 năm 2010
Ha, scienco kaj nifoj ne estas nekunigeblaj.
glig (Xem thông tin cá nhân) 13:36:06 Ngày 04 tháng 12 năm 2010
NIFODOSIEROJ:- Wikileaks publikigos ankaŭ informojn pri nifojMi esperas ke ekestos ion el la afero pri Wikileaks; almenaŭ ke ni eksciu pri nifoj, ĉu vere ili ekzistas?
- Malkovrita bakterio ŝanĝas la manieron serĉi vivon en la kosmo
Antaŭ nelonge, 2.12., estis unu konferenco ĵuste pri tiu malkovrita bakterio "GFAJ-1" ĉe NASA. La artikolo komencas pere ĉi-vortoj: "Prenu vian lernolibron de biologio..kaj viŝilon", anoncante tiel la gravecon de tiu malkovro, ĉar ĝi ŝanĝas la ĝisnunan scion en biologio ke fosforo estas nepra elemento por vivebleco. Tiuj bakterioj pruvas ion malsimilan, ĉar ili uzas ankaŭ arsenon, unun tre venenan elementon.
Du bonaj ligoj:
http://astrobiology.nasa.gov/articles/thriving-o...
http://www.astrobio.net/exclusive/3698/thriving-...
Rohan (Xem thông tin cá nhân) 13:40:19 Ngày 04 tháng 12 năm 2010
NIFODOSIEROJ:...scienco kaj nifoj ne estas nekunigeblaj.Mi konsentas.
NIFODOSIEROJ (Xem thông tin cá nhân) 07:40:19 Ngày 05 tháng 12 năm 2010
Rohan:Mi restas atenta al la sciencaj novaĵoj kaj ĉiam pritraktas la nifologian temon el vidpunkto tiom scienca, kiom eble. Sed estas multaj homoj kiuj ne komprenas la seriozecon de la afero kaj pensas, ke ne eblas pritrakti tiujn temojn serioze, racie kaj sen preterlasi sciencon. Fojfoje tiuj homoj eĉ ne komprenas la signifon de scienco.NIFODOSIEROJ:...scienco kaj nifoj ne estas nekunigeblaj.Mi konsentas.
Mi kuraĝigas al vi ĉiuj lasi komentojn en mia blogo. Ĝi ricevas multajn vizitojn sed malmultaj lasas komentojn, kaj mi ankaŭ ŝatas legi komentojn de tempo al tempo.
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 03:20:08 Ngày 06 tháng 12 năm 2010
NIFODOSIEROJ: Ha, scienco kaj nifoj ne estas nekunigeblaj.La daŭra sugestado tamen, ke ĉiuj ne jam tute klarigitaj fenomenoj (aŭ kies pli probablaj klarigoj simple estas ignorataj) estas manifestiĝoj de eksterteranoj ne estas scienco. Normale oni nomas tion io alia. Eble mi ne proponu alian nomon, ĉar tio povus esti insulta.
Genjix (Xem thông tin cá nhân) 03:35:46 Ngày 06 tháng 12 năm 2010
Mi mistajpas.
Fakte mi volis diri ke mi kredus lin, se vi dirus tion. Tamen mi malmulte kredas lin ĉar nifoj dubiĝis. Studinte sciencon kaŭzas ke li kredebliĝetis.
NIFODOSIEROJ (Xem thông tin cá nhân) 06:19:56 Ngày 06 tháng 12 năm 2010
miĥil:Insultaj estas viaj rezonadoj.NIFODOSIEROJ: Ha, scienco kaj nifoj ne estas nekunigeblaj.La daŭra sugestado tamen, ke ĉiuj ne jam tute klarigitaj fenomenoj (aŭ kies pli probablaj klarigoj simple estas ignorataj) estas manifestiĝoj de eksterteranoj ne estas scienco. Normale oni nomas tion io alia. Eble mi ne proponu alian nomon, ĉar tio povus esti insulta.
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 07:48:36 Ngày 06 tháng 12 năm 2010
NIFODOSIEROJ:Mi ne jam insultis. Mi ja konstatis ke via blogo estas plena de sugestoj, nekontrolitaj faktoj kaj svagaj filmetoj kiuj pruvas nenion pri eksterteranoj.miĥil:Insultaj estas viaj rezonadoj.NIFODOSIEROJ: Ha, scienco kaj nifoj ne estas nekunigeblaj.La daŭra sugestado tamen, ke ĉiuj ne jam tute klarigitaj fenomenoj (aŭ kies pli probablaj klarigoj simple estas ignorataj) estas manifestiĝoj de eksterteranoj ne estas scienco. Normale oni nomas tion io alia. Eble mi ne proponu alian nomon, ĉar tio povus esti insulta.