Al la enhavo

"Koni fremdajn lingvojn estas necese"

de sinjoro, 2010-decembro-05

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

mpeg (Montri la profilon) 2010-decembro-16 15:38:13

Pro tio, mi estas vere surprizita ke vi ne povas kompreni la regulojn de la angla, kiel usonano...
Talentaj homoj en lingvoj eblas kompreni regulojn facile.

Sed ne ĉiuj homoj estas talentaj en lingvoj.

warcana (Montri la profilon) 2010-decembro-16 18:12:13

Mi ŝanĝas iomete la demando:
ĉu vere la "angla" estas tiel malsimila al la "usona"?

sudanglo (Montri la profilon) 2010-decembro-17 01:04:42

Pli malpi la reguloj (tiel diri) de la angla estas la samaj ĉu en Usona, Kanada, Aŭstralia, Sudafrika aŭ NovZelanda realiĝo.

La malfacilo en interkompreno estiĝas de la malsamaj vortoj por konkretaj aferoj ĉiutagaj, aŭ la samaj vortoj kun malsamaj signifoj. Ekzemple, 'pavement' en Anglujo, 'sidewalk' en Usono kaj 'pants' kiu estas en Anglujo subvesto, en Usono, pantalono.

Unu afero kiun mi rimarkis estas ke kelkaj Usonanoj diras 'If I would have X-ed' kiam angloj diras 'If I had X-ed' por se mi estus ...

ceigered (Montri la profilon) 2010-decembro-18 06:26:07

sudanglo:Ekzemple, 'pavement' en Anglujo, 'sidewalk' en Usono kaj 'pants' kiu estas en Anglujo subvesto, en Usono, pantalono.
Kun "pavement" kaj "sidewalk", mi pensas ke tie ĉi en Aŭstralio estas ankaŭ "footpath" (piedirejo). Ĝenerale ni ne uzas "sidewalk"...
En Aŭstralio ni uzas vortoj el Anglujo, el Usono kaj niaj propraj vortoj, do ni havas la plej bonan de la du mondoj okulumo.gif

mpeg:Mi ne kredas en ĉi tio.

Tiaj fabeloj mondo aŭskultis pli 50 jaro...
Eh, mi kredas ke tiu fabelo estas tre ebla ridulo.gif (Nun, kun multegaj komputiloj, multaj aĵoj estas eblaj... Eble tro da aĵoj estas eblaj...)

Jam ekzistas iuj (ne tro bonaj) tradukiloj kiel la ekzemplo de Sudanglo (ĝusta homo?) por aparatoj kiel Sony PSP kaj iPhone (ankaŭ, Google amas frenezaj celoj kiel tio). Nur bazaj, sed estas espero. Tamen, ne estas tro malbone se ne ekzistos tia dia tradukilo, ĉar mi amas lerni lingvojn okulumo.gif

Rogir (Montri la profilon) 2010-decembro-18 11:30:33

Se la anglalingvanoj ne lernas lingvojn, kial ni devus peni?

Chainy (Montri la profilon) 2010-decembro-18 12:34:44

Rogir:Se la anglalingvanoj ne lernas lingvojn, kial ni devus peni?
Nu, ĉar la angla nun rolas kiel la internacia lingvo. Anglalingvanoj jam multajn jarojn malbone lernas fremdajn lingvojn, ĉar ne estas tre necese. Oni ja perdas motivon, kiam io malfacile farebla ne vere necesas! Estus la sama por vi, se la nederlanda estus la internacia lingvo.

Multaj homoj tra Eŭropo kaj la mondo lernas kaj uzas la anglan, ofte inter si mem sen ĉeesto de anglalingvanoj. Do, la angla estas utila lingvo por ili. Kia diferenco, ĉu anglalingvanoj lernas fremdajn lingvojn, aŭ ne?!

Ekzemple, miaj studentoj en Luksemburgio uzas la anglan ĉiu-tage por komunikiĝi kun homoj en diversaj landoj de la mondo, kaj plej ofte ili ne interparoladas kun denaske anglaparolantoj.

Reen al la supro