İçerik Görüntüleme

Etimoj

başlangıç Roberto12, 5 Aralık 2010

Mesajlar: 6

Dil: Esperanto

Roberto12 (Profili görüntüle) 5 Aralık 2010 13:59:28

Ĉu iuj ajn scias la etimojn de la sufiksoj iĝi kaj igi ? Kaj de la ero ju ? (Mi kredas ke des venas de la germana "desto".)

horsto (Profili görüntüle) 5 Aralık 2010 17:55:13

En la germana estas:
Je ... desto ... = Ju ... des ... (en Esperanto)
Kompreneble je jam estas prepozicio.

darkweasel (Profili görüntüle) 5 Aralık 2010 18:26:50

Ie mi legis, ke ju kaj des venas de aŭ similas al la respondaj svedlingvaj vortoj.

La sufikso -ig supozeble venas de la germana: en tiu lingvo rein signifas "pura", reinigen signifas "purigi" (-en estas ĝenerala infinitiva finaĵo). Estas ankaŭ aliaj vortoj tiaj en la germana, sed ne tre multaj (oni ne povas aldoni -igen libere).

Koncerne -iĝ, mi iam legis, ke tiu sufikso havas ian slavan devenon.

Altebrilas (Profili görüntüle) 5 Aralık 2010 19:29:18

Altebrilas (Profili görüntüle) 5 Aralık 2010 19:35:30

Ankaŭ
http://www.scribd.com/doc/23362312/Etymological-Di...

sed mankas etimologio de afiksoj

Roberto12 (Profili görüntüle) 6 Aralık 2010 12:24:34

Dankon al Horsto kaj DW por la respondoj, kaj al Altebrilas por la ligiloj.

Başa geri dön