Al la enhavo

Video en Esperanto pri la Atestantoj de Jehovo

de kingkat, 2010-decembro-06

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

kingkat (Montri la profilon) 2010-decembro-06 14:41:10

Saluton al ĉiuj. Mi kreis videon en Esperanto pri la maltrafaj profetaĵoj de la Atestantoj de Jehovo kaj mi volas meti ĝin ĉi tie por ke vi spektu ĝin. Jen la ligilo:

http://www.youtube.com/watch?v=peZp9-otLiE

Ĝi ankaŭ povas esti spektata en la kataluna:

http://www.youtube.com/watch?v=keTH4ThVi-c

bagatelo (Montri la profilon) 2010-decembro-06 15:14:11

Is this it? First link didn't work for me.

http://www.youtube.com/watch?v=7r4-hDgo0V4

kingkat (Montri la profilon) 2010-decembro-06 15:23:45

Mi jam aranĝis la ligilon.

formiĉjo (Montri la profilon) 2010-decembro-07 06:37:39

kingkat:Mi jam aranĝis la ligilon.
Kvankam la Atestantoj de Jehovo estas falsaj profetoj, oni devas memori, ke la sekvantoj estas perditaj. Oni devas preĝi por ili, kaj per amo kaj mildeco, montru al ili la vero. Ni preĝu, ke la Sinjoro malfermos ilian okulojn. Ili aŭdu: Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaŭ falos en fosaĵon.
(Parenteze, ilia estrejo ĵus elloĝiĝis el Broklino kaj enloĝiĝis en mian urbeton! Ho Ve! ploro.gif

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-decembro-07 07:04:15

Nek ni, nek ili, nek alia religia grupo havas la tutan Veron. Ĉiu religia homa grupo havas nur parton (aŭ parteton) de la Vero.

Ni farus pli bone rekonante la bonajn aĵojn de ĉiu religio, kaj nevidante la nebonajn. Ĉar ĈIU el ili havas nebonajn, ĉu ne?

Amike.

mihxil (Montri la profilon) 2010-decembro-07 08:26:55

antoniomoya:Nek ni, nek ili, nek alia religia grupo havas la tutan Veron. Ĉiu religia homa grupo havas nur parton (aŭ parteton) de la Vero.
Tio estas bazita je kio? Krom eble je ŝanco. Mi supozas ke se oni iluzias multajn aferojn ke eble ŝance foje unu agordas kun realo..

antoniomoya:Ni farus pli bone rekonante la bonajn aĵojn de ĉiu religio, kaj nevidante la nebonajn. Ĉar ĈIU el ili havas nebonajn, ĉu ne?
Ĉu estas bone intence parte blindi? Kompreneble oni vidu ankaŭ la nebonajn flankojn de ĉio ajn. Mi ne komprenas kiel intenca ignorado iel helpas.

kingkat (Montri la profilon) 2010-decembro-07 13:50:16

formiĉjo:
kingkat:Mi jam aranĝis la ligilon.
Kvankam la Atestantoj de Jehovo estas falsaj profetoj, oni devas memori, ke la sekvantoj estas perditaj. Oni devas preĝi por ili, kaj per amo kaj mildeco, montru al ili la vero. Ni preĝu, ke la Sinjoro malfermos ilian okulojn. Ili aŭdu: Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaŭ falos en fosaĵon.
(Parenteze, ilia estrejo ĵus elloĝiĝis el Broklino kaj enloĝiĝis en mian urbeton! Ho Ve! ploro.gif
Mi ne kredas je Dio, laŭ mi tiom trompitaj kaj blindaj estas la Atestantoj de Jehovo, kiom la katolikoj aŭ la protestantoj. Kurioze multaj Atestantoj, post forlasi la sekton aliĝas al aliaj religiaj kristanaj grupoj, kiel se ili ne povus vivi sen kredi je Dio.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-decembro-07 14:48:04

antoniomoya:Nek ni, nek ili, nek alia religia grupo havas la tutan Veron. Ĉiu religia homa grupo havas nur parton (aŭ parteton) de la Vero.
Amike.
Se mi diras ke tio afero estas blanka kaj vi diras ke ĝi estas nigra, tial ni ambaŭ havas parteton de la vero.
Ĉu tio estas tio kiu vi volas ekspliki?

Se religio A diras ke dio estas AAA kaj alia religio B diras ke dio estas BBB kaj religio C diras ke dio estas CCC, ĉu tio signifas ke religioj A, B, C havas ĉiuj parteton de la vero?

kingkat (Montri la profilon) 2010-decembro-07 15:15:17

Mi kredas, ke se estas bona afero kiun ni, esperantistoj, povas kaj devus lerni de la sekto de la Atestantoj de Jehovo, tio estas sia bonega merkatika kampanio: ili estis fonditaj kaj komencis disvastiĝi pli malpli en la sama tempo kiam Esperanto estis publikigita, kaj nuntempe estas en la mondo ĉirkaŭ 7.000.000 da adeptoj, krom tiuj, kiuj forlasis la sekton kaj tiuj, kiuj apartenis al ĝi en la pasinteco aŭ nur havas sporadan rilaton kun ĝi. Sendube estis pli sukcesaj la Atestantoj de Jehovo ol Esperanto. Pro tio mi pensas, ke antaŭ ĉio Esperanto necesas bonaj propagandaj kampanioj.

Parenteze, ekzistas du libroj de la Atestantoj de Jehovo publikigitaj en Esperanto; unu el ili (Milionoj, kiuj nun vivas, neniam mortos) aperas en mia video.

nikko (Montri la profilon) 2010-decembro-07 15:30:30

Mi kredas, ke se estas bona afero kiun ni, esperantistoj, povas kaj devus lerni de la sekto de la Atestantoj
Esperantistaro suferas certe pro troa sekteco.
Esperanto necesas bonaj propagandaj kampanioj.
Tio povas nur nervozigi homojn, ne pli.

Finfine, sekto de aŭtismanoj(kia esperantistaro nun estas) me scipovas propagandi, nek iel disvastiĝi. Ĝi estas fermita societo.

Reen al la supro