Al la enhavo

Video en Esperanto pri la Atestantoj de Jehovo

de kingkat, 2010-decembro-06

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-decembro-07 18:38:58

miĥil:Tio estas bazita je kio? Krom eble je ŝanco. Mi supozas ke se oni iluzias multajn aferojn ke eble ŝance foje unu agordas kun realo..
Ĉu vi persekutetas min, Michiel, kie ajn mi skribas pri religio? rideto.gif
Ne, serioze, mi adresis tiujn parolojn NUR al religianoj, al la kredantoj, el kiu ajn religio ili estu, provante rememorigi ilin ke ĉiu religia grupo niamonde (la propra ankaŭ) havas siajn bonaĵojn kaj nebonaĵojn.
Kaj mi jam diris en alia fadeno ke scienco kaj religio estas DU malsimilaj manieroj esplori la Realon.

miĥil:Ĉu estas bone intence parte blindi? Kompreneble oni vidu ankaŭ la nebonajn flankojn de ĉio ajn. Mi ne komprenas kiel intenca ignorado iel helpas.
Per miaj vortoj mi nur intecis ke estu paco inter la diversaj religisekvantoj, ke kritiki la aliajn servas al nenio, ĉar ĉiu religio havas samtempe fuŝojn kaj bonaĵojn, do la mia ankaŭ, kaj ĝi do ne estas necese LA PLEJ BONA.

Ĉiu religio estas bona ĉiam kiam ĝi faras siajn kredantojn pli fratecaj kaj toleremaj.

Amike.

Balbutanto (Montri la profilon) 2010-decembro-07 23:31:31

Dankon por tiu tre interesa prezentaĵo pri la multnobraj provoj fare de la Atestantoj de Jehova antaŭdiri la mondfinon. Mi jam sciis kiel la sekta fondinto eraris tiurilate kiam li kreis sian movadon, sed mi pensis, ke tiaj eraroj okazis nur du­tri fojojn. Surprizis min konstati, ke nur lastatempe, la sekta estraro finfine preferis formeti la mondfinon ĝis la grekaj kalendoj, ege pli singardema sinteno.

Ĉiu sekto aŭ movado strebas distingiĝi per trajtoj apartigantaj ĝin de la ĝenerala socio. Kelkfoje, tiuj trajtoj estas bonaj, favoraj, kiel la interna ideo de la E­movado, sed kelkfoje ne. La diferenco inter eklezio kaj sekto kuŝas, laŭ mi, en la grado da distanco entenita en tiu ideo. La fina kataklismo, de la milenaristoj tiel alte ŝatata, estas ekstrema apartiganta ideo, ece konforma al sekta mondkonceptado. La fakto, ke oni ŝajne rezignas doni precizan daton pri Armagedono povus signifi interesan ŝanĝon en la sekto, ian proksimiĝon al malpli ekstremaj, pli ordinaraj religiaj dogmaroj. Oni vidos, ĉu mi estas tro optimisma aŭ ne.

(Mi ankoraŭ ne ofte skribas esperante; ne tro severe taksas miajn erarojn.)

mihxil (Montri la profilon) 2010-decembro-08 11:27:20

antoniomoya:Ĉu vi persekutetas min, Michiel, kie ajn mi skribas pri religio? rideto.gif
Pardonu, vi simple diras pikantajn aferojn ridulo.gif

antoniomoya:Kaj mi jam diris en alia fadeno ke scienco kaj religio estas DU malsimilaj manieroj esplori la Realon.
Kiel ekzemple ankaŭ ĉi tio. Mi nun ne 'persekutetas' tion denove, sed klaras ke mi ne samopinias ke religio estas 'esploro' entute.

antoniomoya:Ĉiu religio estas bona ĉiam kiam ĝi faras siajn kredantojn pli fratecaj kaj toleremaj.
Certe tamen ne ĉiu religio faras tion. Kaj se ĝi faras, tiam mi kredas ke neniu kontestus ke tio estas gajno. Sed restas mia supozo ke ne vere estas bone ke homoj elektas ignoradon kaj preferas vivon en iluzio. Ekzemple en la iluzio ke la mondo baldaŭ aŭ malpli baldaŭ pereos. Fakte ne malofte ili eĉ esperas ke tio okazos. Tio estas terura.

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-decembro-08 12:42:35

miĥil:Kiel ekzemple ankaŭ ĉi tio. Mi nun ne 'persekutetas' tion denove, sed klaras ke mi ne samopinias ke religio estas 'esploro' entute.
Vi eble forgesas ke ni havas, en nia cerbo, du malsamajn duonsferojn. Ŝajnas al mi ke vi uzas precipe la maldekstran (kiel la plejmulto el la scienculoj). Sed sana, ekvilibra kaj pli plena vivo ankaŭ postulas uzi la dekstran.
Kial en nia nuntempa socio nur la maldekstra cerba duonsfero estas la pli ŝatata kaj uzata? Pro materi-ismo, mon-ismo, pov-ismo, fier-ismo, ktp. La valoroj estas perditaj. La religioj estas malprestiĝitaj. De kie do, unu materiista civilizacio kiel la nia, povus ĉerpi valorojn?

miĥil:Certe tamen ne ĉiu religio faras tion. Kaj se ĝi faras, tiam mi kredas ke neniu kontestus ke tio estas gajno. Sed restas mia supozo ke ne vere estas bone ke homoj elektas ignoradon kaj preferas vivon en iluzio. Ekzemple en la iluzio ke la mondo baldaŭ aŭ malpli baldaŭ pereos. Fakte ne malofte ili eĉ esperas ke tio okazos. Tio estas terura.
Mi tute konsentas kun vi. Budhao diris ke la nescio estas la kaŭzo de ĉiuj homaj malfeliĉoj.
Vi eble miskomprenas min. Mi ege ŝatas la sciencon kaj ĝiajn malkovrojn. Mi ĉiam atentas al ĉiu nova malkovro, precipe astronomia. Sed la scienco ne havas respondojn al la plej gravaj homaj demandoj, nome: kiu mi estas, de kie mi devenas, pro kio mi estas ĉi tie, kaj kien mi iras poste? Do, oni devas serĉi alie tiujn gravegajn respondojn.
Kiel diris Blaise Pascal, se iu persono ne zorgas pri tiuj aferoj tiel gravaj por li/ŝi, tio estas nenatura.

Finfine unu lasta vorto: La konataj religioj ne estas la ununura vojo malkovri la Veron. Mi forlasis ĉiujn religiojn antaŭ jam pli ol 30 jaroj.

Amike.

mihxil (Montri la profilon) 2010-decembro-09 15:37:15

antoniomoya:Vi eble forgesas ke ni havas, en nia cerbo, du malsamajn duonsferojn. Ŝajnas al mi ke vi uzas precipe la maldekstran (kiel la plejmulto el la scienculoj). Sed sana, ekvilibra kaj pli plena vivo ankaŭ postulas uzi la dekstran.
antoniomoya:Mi ege ŝatas la sciencon kaj ĝiajn malkovrojn.
Se mi ne eraras vi estis la ulo kiu malakceptis la tutan fakon de biologio per via 'simio nur naskas simion'. Biologio estas nuntempe pli malpli la plej avangarda scienco, do ne eblas diri ke vi 'ege ŝatas' sciencon dume ruben sendante la tutan biologion.

Krome mi havas la impreson ke via kompreno pri la 'cerbaj hemisferoj' ne estas tre scienca. Ŝajnas al mi ke vi simple misuzas tiun baze ja sciencan koncepton. La du cerboduonoj ne respondecas ambaŭ pri po tute malsama realo. Ili havas iom aliajn taskojn, sed laŭ mi ne estas multe senchave diri ke mi 'precipe uzas la maldekstran'. Jes, mi provas uzi racion, kiun oni asocias kun la maldekstra parto. Por superrigardo, intuicio, kreivo kaj tiaj aferoj oni pli uzas la dekstran parton (se mi ne eraras). Kial mi ne uzus tiujn? Kaj kiel tio koncernus la temon?

Reen al la supro