Mesaĝoj: 65
Lingvo: Esperanto
RiotNrrd (Montri la profilon) 2010-decembro-19 20:35:28
kingkat:Mi ne volis provoki, mi nur diris tion, kion la angla lingvo inspiras al mi.Kial vi opinias ke iu ajn zorgas pri tio, kiu malpozitive inspiras vin? Ĉu vi ankaŭ prezentas vin al malbelaj homoj kaj diras laŭte al ĉiuj, kiuj povas aŭdi: "Vi estas malbelaj! Kial vi estas tiom malbelaj? Mi ne povas rigardi vin, vi estas tiom malbelaj!"? Ĉu vi vere insultas homojn, kaj tiam diras ke "se oni ne ŝatas ĝin, ĝi ne estas mia problemo"? Ĉu vere?
Vi ŝajnas malĝentila senmanierulo. Ĉu la aliaj katalunoj estas tiom malĝentilaj kiel vi? Se jes, mi certe ne volas koni iujn ajn aliajn katalunojn, ĉar mi nun havas tre malbonan impreson de ili.
Sed. Mi penas esti ĝentila mem, do mi elektas kredi ke vi estas la sola malĝentila klaŭno de Katalunio, kaj ke la aliaj estas ankoraŭ ĝentilaj, bonaj, homoj.
Vesna (Montri la profilon) 2010-decembro-19 20:36:54
cellus:tute prave!
La malbelo certe kuŝas en la orelo de la aŭskultanto.
Vesna (Montri la profilon) 2010-decembro-19 20:46:32
sudanglo:Ĉarme
Ke mi mem parolas Espernto estas 'akcidento' de miaj studentaj jaroj, kaj mi trovas la tutan aferon interesa lingva eksperimento.
sudanglo (Montri la profilon) 2010-decembro-19 23:51:04
Mi facile kredus ke vi dirus ke kelkaj viroj estas objektive pli belaj ol aliaj, ankaŭ ke certaj muzikaĵoj estas pli belaj.
Kial do, lingvo ne povu esti pli aŭ malpli belsona?
Per kia procezo ĉiuj lingvoj evoluus al egala belsoneco?
kingkat (Montri la profilon) 2010-decembro-20 00:38:04
sudanglo:Sed povas esti, Vesna, ke tamen la angla estas objektive, iasence, pli malbelsona ol certaj aliaj lingvoj.Mi tute konsentas. Tiu ĉi estas la ideo kiun mi eksponis.
Mi facile kredus ke vi dirus ke kelkaj viroj estas objektive pli belaj ol aliaj, ankaŭ ke certaj muzikaĵoj estas pli belaj.
Kial do, lingvo ne povu esti pli aŭ malpli belsona?
Per kia procezo ĉiuj lingvoj evoluus al egala belsoneco?
horsto (Montri la profilon) 2010-decembro-20 00:55:02
RiotNrrd: Ĉu vi vere insultas homojn, kaj tiam diras ke "se oni ne ŝatas ĝin, ĝi ne estas mia problemo"? Ĉu vere?Mi ne pensas ke kingkat insultis iun homon ĉi tie, li nur diris ke li opinias la anglan lingvon aĉa. Mi ne komprenas kial iu ajn lingvo estu aĉa, sed homoj estas malsamaj, eble li havis iujn malbonajn spertojn rilate al la angla.
Li ja skribis ke li mem ne scias kial li tiel sentas. Li certe rajtas diskuti pri tio ĉi tie.
mathieubriere (Montri la profilon) 2010-decembro-20 01:05:12
Ankaŭ mi ne ŝategas la anglan; kiel ĝi sonas precipe... Tio estas gustafero laŭ mi, tute ne rilatas al rasismo aŭ io simila.
Vesna (Montri la profilon) 2010-decembro-20 05:45:11
horsto:Estas ja diferenco se iu dirias ke "lingvo xx laŭ mia opinio ne sonas tiel bele kiel aliaj lingvoj, aŭ lingvo yy", ol se iu diras ke " lingvo estas aĉa, malbela, naŭza". Estas afero de "gusto" se iu ne plaĉas al vi, vi evitu la homon, sed estas esence maldece kaj insulte diri al homo: "vi viraĉo malbela, aĉa, nauza...". Krom propra opinio ege gravas maniero de ĝia esprimo. Kaj tio jam estas afero de hejma eduko kaj toleremo de homo.RiotNrrd: Ĉu vi vere insultas homojn, kaj tiam diras ke "se oni ne ŝatas ĝin, ĝi ne estas mia problemo"? Ĉu vere?Mi ne pensas ke kingkat insultis iun homon ĉi tie, li nur diris ke li opinias la anglan lingvon aĉa. Mi ne komprenas kial iu ajn lingvo estu aĉa, sed homoj estas malsamaj, eble li havis iujn malbonajn spertojn rilate al la angla.
Li ja skribis ke li mem ne scias kial li tiel sentas. Li certe rajtas diskuti pri tio ĉi tie.
Krome, sudanglo, ĉiuj homoj iasence estas belaj, kaj beleco ne montriĝas nur de aspekto ekstera, same ĉe lingvoj.
RiotNrrd (Montri la profilon) 2010-decembro-20 07:14:00
horsto:Li certe rajtas diskuti pri tio ĉi tie.Mi ne diris ke li ne rajtis diskuti ion ajn. Certe li rajtas. Tamen, rajto ne signifas devon.
Mi ankaŭ rajtas insultiĝi kiam iu diras ke mia lingvo aĉas aŭ naŭzas. Kian eblan bonon povas tia dirado fari? Ĉu la anglaparolantoj subite ne plu parolos la anglan? Kial diras tiajn stultaĵojn, kies solcelo estas malfeliĉigi homojn pri sinaferoj kiujn ili ne povas regi?
Vesna komprenas ĝuste, kaj esprimis klare.
horsto (Montri la profilon) 2010-decembro-20 11:05:27
RiotNrrd:Fakte vi ja diris tion, ĉar ne estas permesite insulti homojn en la forumo, laŭ la reguloj.
Mi ne diris ke li ne rajtis diskuti ion ajn.