Al la enhavo

Kial la angla lingvo aspektas al mi tiom naŭza?

de kingkat, 2010-decembro-07

Mesaĝoj: 65

Lingvo: Esperanto

sudanglo (Montri la profilon) 2010-decembro-20 11:52:24

Ebl, vi pravas, Vesna. Tamen mi tre surpriziĝus se iu min taksus bela.

Vesna (Montri la profilon) 2010-decembro-21 21:47:34

vidas vandenis:Antaŭ
dudek jaroj grandega Soveta Unio parolis ruse,kompreneble ne por lingva beleco aŭ facileco.
Tamen pro tio vi estas bonŝanca kapabli legi Puŝkin en originalo. Kaj vian patrinan lingvon vi parolas samgrade bone. Utile, ĉu?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-decembro-22 16:01:49

vidas vandenis:Nia juna amiko glig pensas ke angla estas plej disvastigita en la mondo tial,ke ĝi
estas unu el plej facilaj lingvoj.
Bonega ŝerco. Beware of "meat" and "great" and "threat", they rhyme with "suite" and "straight" and "debt". Ĉu ekzistas iu ajn lingvo kun kompareblaj aĉaĵoj?

Koncerne la temon, ankaŭ mi ne opinias la anglan tre belsona, sed eĉ mia denaska lingvo, la germana, ne ŝajnas belsona al mi - latinidaj lingvoj ĝenerale pli belsonas ol ĝermanaj, laŭ mia gusto.

Matthieu (Montri la profilon) 2010-decembro-22 20:21:02

darkweasel:Beware of "meat" and "great" and "threat", they rhyme with "suite" and "straight" and "debt".
Ve, ŝajne ĝis nun mi misdiris great kaj suite. malgajo.gif

sudanglo (Montri la profilon) 2010-decembro-22 23:52:43

Oni ne troigu Dark Weasel. La vagemo de la angla literumado prezentas minimuman problemon al alilandaj lernantoj kompare kun la obstakloj prezentitaj de kazoj, genro akordiĝo kaj konjugacio kiujn devas alfronti lernantoj de Kontinentaj lingvoj.

LVX (Montri la profilon) 2010-decembro-23 00:22:33

Mi pensas tute alie, rilate al beleco la angla estas inter la plej bela, sed ja tiu dependas de kiu ĝin parolas. Ne estas surprizo ke la plej bonan kaj faman pop grupetoj kantas angle.

JonathanOliveir (Montri la profilon) 2010-decembro-23 03:14:42

Mi ne scias, kial la angla aspektas al vi tiom naŭza.
Mia gepatra lingvo estas la portugala kaj, tiel kiel vi, mi estas lingvo lernema.
Sed mi amegas la anglan. Fakte mi ŝatas kaj la anglan kaj la diferencojn inter la elparoloj de anglalingvaj parolantoj en la tuta mondo. Mi havas amikojn el Anglujo, Usono, Irlando, ktp.
Mi pensas, ke la angla estas tre bela lingvo. Kaj mi tre ĝojas ankaŭ tion, kion oni kutime konsideras malfacilaĵon kiam oni lernas aŭ parolas la anglan.

Kaj mi sentas tre grandan plezuron kiam mi lernas pli kaj pli, nur pro tio ke mi parolas la anglan, kiu funkcias kiel tre grava ilo por mi. Mi sentas, ke lerni la anglan helpis min tro multe en la vivo. Do, mi tute ne komprenas vian senton. Tamen, mi opinias, ke mi amas la anglan ĉar mi havas kialojn. Sekve, se vi trovus kialojn por ami la anglan, eble ankaŭ vi povus ami ĝin.

Mi sentas min iom trista ĉiam, kiam homoj malamas iun lingvon ajn, ĉar mi scias, ke tio estas la veran saman senton kiun multaj homoj direktas al Esperanto. Kaj ni bezonas, ke tuta la homaro akceptu kaj lernu Esperanton por havi ĝin akceptota kiel Internacia Lingvo. Mi sentas min tre feliĉa, ekzemple, kiam mi vidas, ke multaj anglaparolantoj lernas Esperanton.

Ni kutime malamas tion kion ni ne komprenas. Ĉu vi parolas la anglan? Ĉu vi bonvole lernis ĝin? Bonvolo estas tre forta povo.

Sed mi estas jam tre feliĉa, ĉar vi skribis "la angla ligvo aspektas al MI tiom nauza". Tio montras, ke vi verŝajne scias ke la kialo pro tio NE estas en la angla, sed en vi. (Kaj mi diras tion respektoplene, mi neniel intencas ofendi vin).

Mi klarigas: Se en la mondo ekzistas unu ligvo ajn kaj kelkaj homoj ĝin amas kaj kelkaj homoj ĝin malamas, la kialo pro tio (por ami aŭ malami) estas en la homoj, ne en tiu lingvo.

Amike kaj bondezire,

Bonan Nokton! sal.gif

Polaris (Montri la profilon) 2010-decembro-23 05:28:43

Mi ne kulpas Riotnrrdn pro sia kolero. Se iu ajn dirus tiaspecan insultaĵon pri iu ajn alia lingvo, la aŭskultantoj (prave) krucumus lin pro lia pretendeco kaj malĝentileco. Kial pensas ke estas akcetebla diri tial rubon pri la Anglan?

Kiel ŝajnus al vi se iu dirus "mi ne ŝatas vian stultan landon--ĝi estas tre malbela kaj naŭza". Do, ies lingvo ankaŭ estas parto de kiu li estas.

ceigered (Montri la profilon) 2010-decembro-23 05:47:35

darkweasel:latinidaj lingvoj ĝenerale pli belsonas ol ĝermanaj, laŭ mia gusto.
Bedaŭrinde mi ne povas samopinii. Mi ne ŝatas la latinidaj lingvoj pli ol la ĝermanaj. Sed, tio ja estas ekzemplo de tiu ĉi stranga situacio, ke ĉiuj homoj ne ŝatas la samajn lingvojn ridulo.gif

Mutusen:Ve, ŝajne ĝis nun mi misdiris great kaj suite
Ho? Great = grejt, kaj suite = sŭi:t, se tio estas helpa rideto.gif Origine, ea =~ e:, kaj ea kaj ee nur estis diferencaj metodoj por skribi la samon. Sed ne hodiaŭ...

Anglalingva diskuteto pri "ea"
Stranga diskuto pri la granda vokalŝovo

darkweasel (Montri la profilon) 2010-decembro-23 06:56:29

sudanglo:Oni ne troigu Dark Weasel. La vagemo de la angla literumado prezentas minimuman problemon al alilandaj lernantoj kompare kun la obstakloj prezentitaj de kazoj, genro akordiĝo kaj konjugacio kiujn devas alfronti lernantoj de Kontinentaj lingvoj.
Kazojn kaj konjugaciojn mi povas lerni parkere kaj poste uzi ilin ĝuste. Ili kutime ne estas malsamaj por ĉiu vorto.

Genroj ja estas hazardaĵo, sed kutime ne estas problemo kompreniĝi, se oni elektas malĝustan genron - male al la stranga elparolsistemo de la angla.

La anglalingva literumado tamen eĉ al mi, kiu estas alilingvano relative bone reganta la anglan (sed tion juĝu pli bone vi laŭ miaj ĝisnunaj anglalingvaj mesaĝoj en tiu ĉi forumo), prezentas problemon. Kiam mi vidas novan vorton kaj devas laŭtlegi ĝin, mi provas ĝeneraligi de aliaj vortoj kun la samaj litersinsekvoj. Antaŭnelonge tio igis min ĝeneraligi de dialogue al argue - vi povas imagi la rezulton.

Reen al la supro