Al la enhavo

Lerni Esperanton antaŭ kaj post interreto

de kingkat, 2010-decembro-07

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

kingkat (Montri la profilon) 2010-decembro-07 19:56:53

Ĉiuj ni scias, ke interreto estas granda progreso por Esperanto. Ekde ekzistas interreto la lingvo disvastiĝas kiel neniam, kontakti kun aliaj parolantoj estas pli facile ol neniam kaj lerni la lingvon estas ankaŭ pli facile ol neniam. Pri tio lasta mi volas paroli.

Mi ne povas imagi kiel mi iam povus regi Esperanton sen interreto, ĉar interreto estas la loko kie mi povas solvi iun ajn dubon (ekzemple legante Lernu), lerni diri "pugo", "kaco", "fiki", plibonigi la lingvon uzante Vikipedion, en babilejoj, legante centojn da blogojn, ttt-ejojn, ktp. Pro tio oni povas diri, ke lerni Esperanton estas nuntempe ege facila. Sed antaŭ ol interreto, kiel povus la homoj lerni ĉion, kion interreto permesas lerni nuntempe?

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2010-decembro-07 20:14:06

Ĉu eblus ke aperu io nova kaj eĉ pli bona ol Interreto?

lango.gif
Se jes! Post Interreto estos pli bone lerni Esperanton.

zan (Montri la profilon) 2010-decembro-08 00:45:54

kingkat:Sed antaŭ ol interreto, kiel povus la homoj lerni ĉion, kion interreto permesas lerni nuntempe?
Mi supozas, ke oni unue aliĝis al Esperanta rondo en sia regiono, kaj ekzercis paroladon kun rondanoj kiuj parolas en la sama gepatra lingvo, kaj fojfoje korespondas kun alilandanoj, kaj malmulte renkontis alilandan esperantiston. Eĉ tiam komencantoj tute ne akiris la ŝancon paroli kun alilanda gasto. Ĉu mi pravas?

dobri (Montri la profilon) 2010-decembro-08 15:13:56

zan:
kingkat:Sed antaŭ ol interreto, kiel povus la homoj lerni ĉion, kion interreto permesas lerni nuntempe?
Mi supozas, ke oni unue aliĝis al Esperanta rondo en sia regiono, kaj ekzercis paroladon kun rondanoj kiuj parolas en la sama gepatra lingvo, kaj fojfoje korespondas kun alilandanoj, kaj malmulte renkontis alilandan esperantiston. Eĉ tiam komencantoj tute ne akiris la ŝancon paroli kun alilanda gasto. Ĉu mi pravas?
Plimulte jes. Nur esceptoj kiel mi ne aliĝis al E-rondeto.
Mi estas memlernanto (per papera lernolibro). Post 2-3 jaroj mi provis korespondi kun eksterlandanoj. La unuan alilandan esperantiston mi alparolis nur post 18 jaroj.
Nuntempe tio estas multe pli facila, ĉar mi povas "paroli" per la reto kun kiu ajn. Kaj tiom ofte, kiom mi havas tempon.

manu_fr (Montri la profilon) 2010-decembro-08 19:16:05

kingkat:... Sed antaŭ ol interreto, kiel povus la homoj lerni ĉion, kion interreto permesas lerni nuntempe?
Saluton,
Via demando estas interesa, tamen mi miras tian demandon
Jen, ĉu vi same demandas vin, kiel homoj -antaŭ apero de poŝtelefonoj- kapablis interkomuniki ?
Ĉu vi scias, ke la konoj disvastigas tra la mondo ekde la komenco de la homaro ? Ĉu tio ŝajnas al vi tiom stranĝa afero, ke dum mezepoko la homoj jam scipovis lerni sen interreto ?
Certe, interreto estas kelkflanke progreso, sed... ĉu la prezo ne estas granda ? Mi volonte pezas vortojn : interreto estas bazo tiele granda, kun personaj informoj rekte legeblaj de ĉiuj, ke vi ne povas imagi kiel ĝi povos iam kontraŭefiki al homaro mem. Estas alia debato, sed mi ĉiam konsilas fari atenton al interreto. Kompreneble estas nur mia vidpunkto.
Pri esperanto, mi ekzemple lernis ĝin dank'al simpla lingvmetodo, tra simpla libro. Laŭ mi, estas multe pli efika ol interreto, kie la eraroj ofte abundas (ne, ne ĉe Lernu!okulumo.gif ), sen nenia kontrolo...

Amike

Manu

galvis (Montri la profilon) 2010-decembro-08 22:34:01

Mi komencis studi Esperanton antaŭ iuj jaroj. Dum tiu tempo mi posedis nur uno libron (lernilon), kaj komencis interŝanĝi poŝte kun samideanoj de multaj landoj, precipe eŭropanaj. Mi sendis multe da mesaĝoj por povi havi preskaŭ ĉiun tagon novan leteron, kiuj konsistis je diversaj demandoj kaj informoj , bildkartoj, poŝtmarkoj, moneroj, ktp. Neniu korektis iam miajn erarojn, kaj pro tio eble mi ne progresis. Kelkfoje iuj el ni la esperantistoj foriradis dum kelkaj jaroj, sed poste ni revenis al la uzo de la lingvo. La alveno de interreto estis granda impulso por la movado ĉar nun oni havas diversajn legaĵojn, Kaj kursojn kiel tiuj de Lernu. La kontakto kun gesamideanoj estas baldaŭa kaj ni povas trakti ĉiajn aferojn ( ne nur skribe sed ankaŭ parole), kaj oni sentas ke apartenas al monda komonumo. Resume, mia opinio estas ke Esperanto progresis dum la lastaj dek jaroj multe pli ol dum la unuaj cent jaroj de sia ekzistado.

kingkat (Montri la profilon) 2010-decembro-08 23:27:00

Ja, mi ankaŭ lernis Esperanton per lernolibro: "L'esperanto sans peine", de la eldonejo Assimil, kiu publikigas bonegajn metodojn por lerni multnombrajn lingvojn, kiujn mi parenteze rekomendegas. Tio estis bonega komenco, mi lernis per ĝi la bazojn de la lingvo, sed poste mi devis plibonigi ĝin per aliaj vojoj, kaj interreto estas la ilo, kiu plej helpas min. Se mi volas scii kiel diritas io ajn, mi nur devas serĉi tion en la reto kaj ofte tio aperas antaŭ miaj okuloj. Fojfoje ne, fojfoje malfacilas trovi iajn esprimojn aŭ vortojn, ĉar ankoraŭ ne estas ĉio en interreto; ekzemple ne ekzistas (aŭ mi ankoraŭ ne konas) tradukiloj kiel tiu de Google, la vortaroj ofte estas malprecizaj... kaj mi ne havas la PIV-on! Sed mi povas, ekzemple, demandi ĉi tie, en lernu!, kiel diritas tio kaj alio kaj certe mi trovos iun kiu klarigos tion al mi. La demando estus: kiom da tempo, efortoj kaj eĉ mono necesus por lerni ĉion, kion mi lernis dum malmultaj jaroj dank'al interreto, sen interreto? Sen interreto, nur per libroj, leteroj kaj iuj vizitoj al Esperanto-kluboj, post 30 jarojn mi certe ne estus lerninta eĉ ne la duonon ol mi lernis dum nur du-tri jaroj!

Pro tio mi min demandas kiel Antoni Grabowski povis traduki "La neĝa bovado" en 1888, nur unu jaro post la publikigo de la Unua Libro.

marcuscf (Montri la profilon) 2010-decembro-09 01:22:17

Se ne estus interreto, mi ne estus esperantisto.

Eble mi hazarde trovus unu-nuran libron pri Esperanto (ili ne estas facile troveblaj ekster la esperanta movado), do mi legus ĝin, sed mi praktikus tre malmulte kun aliaj esperantistoj.

Eĉ en la interreto mi kelkfoje tediĝas ĉar mi vizitas ĉiam la samajn esperantajn retejojn, kaj ofte mankas novaĵoj en multaj el ili...

sudanglo (Montri la profilon) 2010-decembro-09 11:35:41

Estas nekontesteble ke la Inter-reto kaj la lern-rimedoj kaj kontakto-ebloj kiuj haveblas per ĝi faciligis la lernadon de Esperanto.

Parenteze, Kingkat, vi diras ke vi ne havas PIV-on, sed La Reta Vortaro (ĉu vi konas tiun) multe tiris el PIV-o. Ĉu vi konas ankaŭ la serĉeblajn korpusojn ĉe CorpusEye kaj Tekstaro?

En la mallumaj tagoj antaŭ la moderna epoko, tamen ekzistis radio-elsendoj kurtondaj por lerni la prononcadon, kiel ankaŭ bendoj, ankaŭ amaso da literaturo (homoj pli legis librojn tiam por sin distri), kaj lokaj kluboj multe pli viglis.

Pensante pri mia propra sperto (mi estas oldulo) mi dirus ke mi nur komencis vere flue paroli la lingvon post ĉeesto ĉe du internaciaj kongresoj junularaj. Tamen en miaj studentaj jaroj la universitata Esperanto-klubo bone funkciis, kaj mi havis studentan amikon kun kiu mi tute ne parolis la gepatran dum du jaroj.

Mi bone memoras kiel li ekridis kiam mi, unu tagon, laŭtlegis al li el angla ĵurnalo kaj li tre miris pri mia angla akĉento, konstatinte en tiu momento, ke li neniam antaŭe aŭdis min paroli angle.

Mi pensas ke en la antaŭ-reta epoko, tipa Esperantisto havis multe pli da rektaj (vizaĝ-al-vizagaj) kontaktoj. La socia vivo estis alia, kaj homoj pli volonte forlasis la domon por kuniĝi socie, anstataŭ sidi hejme gapante al la televido (aŭ komputilan ekranon).

Kurioza moderna fenomeno estas la apero de Esperantistoj kiuj havas maloftan interparolan sperton de la lingvo kun aliaj.

kingkat (Montri la profilon) 2010-decembro-09 13:15:05

Jes, sed la Reta Vortaro ne ĉiam utilas al mi. Multaj vortoj ne estas en ĝi kaj la ekzemploj pri signifoj ne estas klaraj.

Reen al la supro