Naar de inhoud

Lerni Esperanton antaŭ kaj post interreto

door kingkat, 7 december 2010

Berichten: 15

Taal: Esperanto

Fuzzy (Profiel tonen) 10 december 2010 04:41:37

Laŭ mi, ne nur Interreto ege utilas por Esperanto, sed ankaŭ Esperanto estas kvazaŭ speciale kreita por Interreto!
Fakte, Interreto ege faciligas internacian komunikadon, oni povas interkomuniki kun alia parto de la mondo per sia poŝtelefono preskaŭ senpage, tute libere. Kaj nur unu obstaklo restas -- la lingva bariero. Sed la homaro jam mirakle havas bonegan rimedon kontraŭ ĝi -- tute taŭgan, forte evoluigitan internacian lingvon kun pli ol 100-jara historio de praktika uzado.
Foje mi pensas ke d-ro Z estis homo de futuro, trafinta pasintecen por solvi la problemon de XXI centajro ridulo.gif

Tonyodb (Profiel tonen) 10 december 2010 22:14:00

Mi iam skribis artikolon (bedaŭrinde nur en la hispana) pri la maniero kiel la Reto ŝanĝis la manieron kiel Esperanto estas lernata, uzata laj disvastigata.
Ĝi troviĝas tie ĉi.

Kaj, jes, la aferoj estis iom pli komplikaj, sed ni kapablis elturniĝi rido.gif

Tonyodb (Profiel tonen) 10 december 2010 22:14:00

Mi iam skribis artikolon (bedaŭrinde nur en la hispana) pri la maniero kiel la Reto ŝanĝis la manieron kiel Esperanto estas lernata, uzata laj disvastigata.
Ĝi troviĝas tie ĉi.

Kaj, jes, la aferoj estis iom pli komplikaj, sed ni kapablis elturniĝi rido.gif

formiĉjo (Profiel tonen) 14 december 2010 06:45:08

Mi lernis E-on antaŭ la interreto, kiam mi havis 9 aŭ 10 jarojn. (El libroj! Ĉu vi memoras tiujn??)Mi nun havas kvardek jarojn. Tio estas malfacila por diri!!) Kiam mi eniris en la universitato, mi forlasis E-on dum multe da jarojn.(1991) Mi relernis Eo-n antaŭ ses jaroj, kaj aĵoj estas pli facilaj. Baldaŭ, oni enplantos blatojn en la kapojn, tiam ni povos lerni E-on tuje! okulumo.gif rido.gif

kingkat (Profiel tonen) 14 december 2010 18:40:04

formiĉjo:Mi lernis E-on antaŭ la interreto, kiam mi havis 9 aŭ 10 jarojn. (El libroj! Ĉu vi memoras tiujn??)Mi nun havas kvardek jarojn. Tio estas malfacila por diri!!) Kiam mi eniris en la universitato, mi forlasis E-on dum multe da jarojn.(1991) Mi relernis Eo-n antaŭ ses jaroj, kaj aĵoj estas pli facilaj. Baldaŭ, oni enplantos blatojn en la kapojn, tiam ni povos lerni E-on tuje! okulumo.gif rido.gif
Mi ankaŭ lernis E-on per libroj. Sed mi ne min demandas kiel la homoj lernis E-on antaŭ interreto, sed kiel plibonigis kaj regis ĝin antaŭ interreto.

Terug naar boven