Al la enhavo

Kion vi opinias pri la metodo Assimil?

de kingkat, 2010-decembro-07

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

kingkat (Montri la profilon) 2010-decembro-07 22:17:56

Mi estas fano de la metodo Assimil. Fakte mi komencis lerni Esperanton per la lernolibro de Assimil "L'esperanto sans peine".
Per la libroj de Assimil mi studis kaj daŭre studas la plej diversajn lingvojn. Estas publikigitaj metodoj pri pli malpli 100 lingvoj. Ĝis nun mi ne trovis plej bonajn materialojn por lerni lingvojn: bone klarigitaj, amuzaj, malkaraj, popularaj...

Ĉu vi kredas, ke ekzistas pli bonaj metodoj ol tiuj de Assimil? Mi havas neniun dubon: NE.

Hispanio (Montri la profilon) 2010-decembro-07 22:30:09

Mi ankaŭ havas tiajn librojn, pri diversaj lingvoj lango.gif

Koracio (Montri la profilon) 2010-decembro-09 08:48:08

Kiuj estas tiuj metodoj?

sudanglo (Montri la profilon) 2010-decembro-09 10:44:50

Esperanto estas la lingvo, super ĉiuj, kiun oni povas profite instrui per klasikaj gramatikaj metodoj.

custinne (Montri la profilon) 2010-decembro-09 11:05:17

La metodo Assimil por lerni la Eo ŝajnis al mi tre malfacila kaj ne rekomendinda por komencantoj.

Continuum (Montri la profilon) 2010-decembro-09 11:18:44

custinne:La metodo Assimil por lerni la Eo ŝajnis al mi tre malfacile kaj ne rekomendinda por komencantoj.
Mi samopinias kun vi!

kingkat (Montri la profilon) 2010-decembro-09 13:22:27

Malfacila? Esperanto neniam estas malfacila, haha.

warcana (Montri la profilon) 2010-decembro-09 15:47:29

Antaŭ kelkaj horoj, mi skribis sufiĉe longan mesaĝon en tiu-ĉi fadeno, sed nun mi vidas ke ĝi ne videblas...

Mi ne havas sufiĉe da tempon por ĉion reskribi.
Tamen, jen la resumo:
Unue mi diris ke mi havas tiun metodon por pluraj lingvo, kaj ankau esperanto.
La metodo assimil, lau mi, bonegas por ĉiuj naciaj lingvoj, kaj mi plezure uzis kaj uzos ĝin por lerni novajn lingvojn.
Tamen por esperanto ĝi ne taŭgas, ĉar ĝia celo estas plifaciligi la gramatikaj malfacilaĵojn de la lingvon per "senkonscia lernado". Tio sufiĉe bone funkcias se vi faras kion ĝi diras (ĉefe studi duonhoro ĉiu-tage) kaj vi lernas la nacian lingvon sufiĉe rapide kompare kun ekzemple, lernejan lernadon.
Tiu metodo ankau lernigos vin la esperantan* en la sama tempo.
Sed por esperanto, tio estos ege longa, ĉar la granda aĵo de esperanto estas ĵuste ke ĝi forigas ĉiuj la malfacilaĵojn. Pro tio la metodo tute sensencas, kaj, kiel kelkaj el vi diris "malfacilas", kompare kun aliaj metodoj.
Jen konsilo por la gekomencantoj: Forprenu la Assimil metodon, sidu kun eta esperanta gramatiko (ni trovas multas senpage rete) kaj lernu ĝin unu foje por ĉiam. Poste, kiam vi lernos novajn vortojn vi rekte scios kiel uzi ilin, kaj vi sparos preciozan tempon.

*Mi tute ne certas pri tiun frazon, do, se iu povus reskribi ĝin gramatike korekte (kaj instrui al mi la taŭgan formulon), mi tre dankus al li/ŝi.

horsto (Montri la profilon) 2010-decembro-09 19:18:00

warcana:
Tiu metodo ankau lernigos vin la esperantan* en la sama tempo.
La plej simpla kaj la plej komprenebla maniero esprimi tion estas:
Tiu metodo igos vin lerni ankau la esperantan en la sama tempo.

Via frazo estas erara, ĉar unu verbo ne povas havi du objektojn.

sudanglo (Montri la profilon) 2010-decembro-09 20:07:54

Warcana, la strukturo kiun vi bezonas estas:

subjekto verb-os al pronomo objekton.

mi diros al ŝi la veron
li instruos al mi la francan
tio lernigos al vi Esperanton

Reen al la supro