ورود به محتوا

Kion vi opinias pri la metodo Assimil?

از kingkat, 7 دسامبر 2010

پست‌ها: 13

زبان: Esperanto

Hispanio (نمایش مشخصات) 9 دسامبر 2010،‏ 20:23:45

horsto:
warcana:
Tiu metodo ankau lernigos vin la esperantan* en la sama tempo.
La plej simpla kaj la plej komprenebla maniero esprimi tion estas:
Tiu metodo igos vin lerni ankau la esperantan en la sama tempo.

Via frazo estas erara, ĉar unu verbo ne povas havi du objektojn.
Aŭ ankaŭ:
Tiu metodo ankaŭ lernigos al vi la Esperantan en la sama tempo.

Ĉu ne? rideto.gif

AKTUALIGO: Pardonon, mi diris la samon kiel sudanglo senkulpa.gif

warcana (نمایش مشخصات) 9 دسامبر 2010،‏ 21:00:00

Koran dankon! En la angla, verbo povas havi du objectojn, kaj mi ĉi-tempe lernas la germanan kaj de kelkaj tagoj demandas min ĉu tio ankaŭ eblas germane... Mi ne scias, sed nun mi scias ke esperante tio ne eblas ^^

Altebrilas (نمایش مشخصات) 10 دسامبر 2010،‏ 20:15:49

Tiu metodo ankau lernigos vin la esperantan* en la sama tempo.
Mi ankaŭ kredis tion, sed oni devas elekti inter:
Tiu metodo ankau lernigos al vi la esperantan en la sama tempo.
kaj:
Tiu metodo ankau lernigos vin pri la esperanta en la sama tempo.

(vi ankaŭ povas uzi "instruos al vi...")

Pri Assimil, mi eklernis per tiu metodo. Kvankam ĝi estas preferinda por tiuj, kiuj ne estas tro logikemaj (la reguleco de la gramatiko malpli elvideblas ol en aliaj metodoj), tamen mi serĉis tra la libron la gramatikajn regulojn, kiun mi volis antaŭe kompreni.

Tial mi rapide progresis en la lernado de la gramatiko. La vortaron mi lernis poste, legante la libron sen provi memorigi la vortojn, ĉar nur la strukturo de la lingvo interesis min, kaj mi provis diveni la kunmetaĵojn. Kaj mi konstatis, ke sen klopodo, mi memoris facile la vortojn.

بازگشت به بالا