Přejít k obsahu

Aŭtoj en neĝo

od uživatele Chainy ze dne 9. prosince 2010

Příspěvky: 18

Jazyk: Esperanto

Chainy (Ukázat profil) 9. prosince 2010 0:46:57

Hodiaŭ subite ekneĝis tre forte, kaj multaj ŝoforoj devis forlasi siajn aŭtojn ĉe la flankoj de la stratoj.

En la angla mi dirus, ke iliaj aŭtoj estis 'trapped in the snow'. Kiel mi povus tion diri en Esperanto? Ĉu 'enkaptiĝi' estas taŭga vorto por tio?

Kaj se temas pri lifto? ('trapped in a lift').

galvis (Ukázat profil) 9. prosince 2010 2:50:32

Eble oni povus diri : la aŭtoj restis kaŝitaj sub la neĝo.

Chainy (Ukázat profil) 9. prosince 2010 9:12:32

galvis:Eble oni povus diri : la aŭtoj restis kaŝitaj sub la neĝo.
jes, kiam temas pri aŭtoj en neĝo, via propono estas bona. Sed eble ne tute tio, kion mi celis. Oni ne povis movi la aŭtojn el la neĝo!

Kaj kio pri la lifto? Ĝi ekmalfunkciis, kaj oni staras en ĝi inter du etaĝoj... Ne eblas eliri el ĝi. Ĉu eblas diri, ke mi estas 'enkaptita' en lifto? Aŭ estas alia pli bona vorto por tio?

Altebrilas (Ukázat profil) 9. prosince 2010 16:00:25

"enkaptiĝinta" shajnas taŭga en ambaŭ kazoj.

"enkaptigita" en la dua, se iu vole blokis la lifton inter du etaĝoj por malliberigi vin.

Chainy (Ukázat profil) 9. prosince 2010 20:55:36

Altebrilas:"enkaptiĝinta" shajnas taŭga en ambaŭ kazoj.

"enkaptigita" en la dua, se iu vole blokis la lifton inter du etaĝoj por malliberigi vin.
Jes, tio estas grava distingo inter 'enkaptiĝinta' kaj 'enkaptita'! ridulo.gif

Eble, ni uzu tiun vorton. Min simple interesis, ĉu iu havus alian proponon.

sudanglo (Ukázat profil) 12. prosince 2010 9:31:10

Tre bona demando Chainy.

Por la aŭtoj - ĉu plaĉus 'enprizonitaj de/en la neĝo'; abandonitaj/forlasitaj en la neĝo; senmovigitaj per la neĝo?

Ĉu 'um' helpus - ekz. en-neĝumitaj?

Kion vi dirus france? 'Piègées', mi supozas?

Eble en TV-ĵurnalo mi raportus - 'Hodiaŭ sur la ŝoseoj de Francujo, multaj ŝoforoj devis rezigni pri pluveturado lasante siajn autojn enkaptitaj en la neĝo'.

Pri la lifto, eble. 'Lifta paneo lasis 20 personojn dumhore sen eliro.

Sxak (Ukázat profil) 12. prosince 2010 12:34:35

Chainy (Ukázat profil) 12. prosince 2010 12:43:47

Ŝak:ĉu temas pri tio?:http://fotki.yandex.ru/users/s'xakludanto/view/37...
jes, ĝuste pri tio temas! ridulo.gif

Chainy (Ukázat profil) 12. prosince 2010 13:33:07

sudanglo:Por la aŭtoj - ĉu plaĉus 'enprizonitaj de/en la neĝo'; abandonitaj/forlasitaj en la neĝo; senmovigitaj per la neĝo?
'Enprizonita' certe estas komprenebla, sed iom metafora.

'Senmovigitaj' - tio iom konfuzis min. Laŭ ReVo 'mova' signifas 'movanta'. Sekve, 'senmovigi' = haltigi. Do, eblas tion diri, sed ĝi havas iom alian signifon ol 'stuck'.

Alia simila propono estus: 'La aŭtoj iĝis senmoveblaj en la neĝo' (= La aŭtoj senmovebliĝis en la neĝo.) - sed tio ŝajnas iom tro komplika, laŭ mi. Kaj, ĉu 'sen-' estas ĝusta ĉi tie?

sudanglo:
Eble en TV-ĵurnalo mi raportus - 'Hodiaŭ sur la ŝoseoj de Francujo, multaj ŝoforoj devis rezigni pri pluveturado lasante siajn autojn enkaptitaj en la neĝo'.
Tio ŝajnas al mi bona varianto. Mi ankoraŭ ne scias pri pli bona verbo ol 'enkaptiĝi ie' por la signifo 'to be stuck somewhere'. En via frazo, sudanglo, ŝajne oni povas uzi 'enkaptitaj' aŭ 'enkaptiĝintaj' - verŝajne estas egale en ĉi tiu kazo (ĉu mi pravas?).

sudanglo:Pri la lifto, eble. 'Lifta paneo lasis 20 personojn dumhore sen eliro.
Nu, jes tio certe estas komprenebla, sed ŝajnas iom komplika varianto, tre formala. Ankoraŭ al mi pli plaĉus diri: Lifta paneo enkaptis 29 personojn dum horo. - Kiel en la angla oni povus diri 'They were trapped in the lift', anstataŭ 'stuck in the lift'.

sudanglo:
Ĉu 'um' helpus - ekz. en-neĝumitaj?

Kion vi dirus france? 'Piègées', mi supozas?
Mi ne scias pri '-um-'. Eble...

Bedaŭrinde, mi ne povas diri, kiel oni tion dirus en la franca - mi loĝas ĉi tie nur de kelkaj semajnoj kaj mi ankoraŭ tre malbone scias la francan!

Chainy (Ukázat profil) 12. prosince 2010 14:04:21

Chainy:
Ŝak:ĉu temas pri tio?:http://fotki.yandex.ru/users/s'xakludanto/view/37...
jes, ĝuste pri tio temas! ridulo.gif
Nu bone, ne ekzakte temas pri tia grado de neĝofalo! Mi ja loĝas en Francujo! - Merkredon estis nenia neĝo matene, sed ĉirkaŭ la tria posttagmeze subite ekfalis multe da neĝo. Kaj sub la neĝo sur la stratoj ekestis tavolo de glacio - pro tio multaj ŝoforoj perdis kontrolon super siaj aŭtoj, kaj ili ne povis eligi siajn aŭtojn el la neĝo kaj glacio.

Jen foto de 'enkaptiĝintaj' kamionoj sur la ĉefa ŝoseo inter Lu'xemburgio kaj Francujo.kamionoj sur glacio Sur la malpli grandaj vojoj, la kiomo da neĝo estis pli granda. Oni ne povus diri, ke la kamionoj estis 'forlasitaj', ĉar plej ofte la ŝoforoj restis en ili dum la nokto. Tiel ofte okazis ankaŭ al la aŭto-ŝoforoj - ili ne sciis, kien iri piede, do ili restis kaj dormis en siaj aŭtoj dum multaj horoj ĝis iu alvenis por forigi la glacion/neĝon!

Zpět na začátek