Aller au contenu

Aŭtoj en neĝo

de Chainy, 9 décembre 2010

Messages : 18

Langue: Esperanto

Sxak (Voir le profil) 12 décembre 2010 14:16:45

Chainy:
Kaj sub la neĝo sur la stratoj ekestis tavolo de glacio - pro tio multaj ŝoforoj perdis kontrolon super siaj aŭtoj, kaj ili ne povis eligi siajn aŭtojn el la neĝo kaj glacio.
Eble tamen temas pri tiu vorto, kiun ankaŭ mi provis trovi antaŭ nelonge, sed trovis nenion pli bonan ol "fiksiĝi en la neĝo"? Temas pri situacio, kiam la radoj de la aŭto laboras (=turniĝas), sed glitas kaj la aŭto ne veturas?

sudanglo (Voir le profil) 12 décembre 2010 15:53:26

Chainy, mi supozas ke 'enkaptitaj en la neĝo', aŭ eĉ pli simple 'kaptitaj en la neĝo', emfazas la rezulton, dum 'enkaptiĝintaj' bildigas ian procezon kiu kondukis al la kaptita stato - se entute estas diferenco.

Esenco de la afero estas ke la aŭtoj devis resti senmovaj en la neĝo. Eble 'fiksiĝi' meritas konsideron.

Mi pensis ankau pri 'implikiĝi', sed iom hezitas, ĉar ŝajne tio proksimas al 'become entangled in'.

Kiam la diketa urseto Winnie la Pu klopodis trairi la tro striktan truon al domo de Kuniklo, li certe 'fiksiĝis en la truo' (was stuck in the hole).

Mi mem ne trovas 'enprizonitaj' tro metafora, kaj certe ne en la kazoj kiam la ŝoforoj devis resti en siaj aŭtoj.

horsto (Voir le profil) 12 décembre 2010 18:21:51

Chainy:
Alia simila propono estus: 'La aŭtoj iĝis senmoveblaj en la neĝo' (= La aŭtoj senmovebliĝis en la neĝo.) - sed tio ŝajnas iom tro komplika, laŭ mi. Kaj, ĉu 'sen-' estas ĝusta ĉi tie?
La autoj ne estis moveblaj pro la neĝo, -- Kial tio estas tro komplika?

aŭ:

La autoj estis kaptitaj pro (en) la neĝo,

aŭ:

La autoj restis nemoveblaj en la neĝo,

sudanglo (Voir le profil) 14 décembre 2010 12:45:11

Pensante iom pli ĝenerale, mi perceptas ke la problemo pri kontentiga traduko estas parte, ke ne ekzistas samforma vorto por 'trapped/stuck' en la diversaj Eŭropa lingvoj, kiun Esperanto povus prunti, kaj parte, ke, pro la manko de sufiĉa uzo, ne estas kliŝoj aŭ fiksita frazoj por 'trapped in their cars' aŭ 'stuck in the snow'.

En la angla tiuj estas tre uzita frazoj, kaj do nature ili uziĝus en ĵurnalaj raportoj pri la rezulto de la neĝado.

La vorto 'kapti' en Esperanto havas iom vastan gamon de signifoj, kaj eble estus preferinde havi vortojn por kelkaj specifaj sencoj, kiujn nun kovras la ĝenerala vorto 'kapti'

jol381aa (Voir le profil) 20 décembre 2010 10:06:42

La aŭtoj estis neĝblokitaj. lango.gif

sudanglo (Voir le profil) 20 décembre 2010 11:44:46

Ne malbone Jol. Mi pensas ke aŭskultante la ĵurnalon je la franca televido mi kaptis komenton pri aŭtoj 'bloquées'

jol381aa (Voir le profil) 20 décembre 2010 12:06:38

La hispana: "Los coches estaban bloqueados en/por la nieve"

Continuum (Voir le profil) 20 décembre 2010 14:37:56

sudanglo:
Kion vi dirus france? 'Piègées', mi supozas?
France, oni prefere diras: "bloqué" aŭ "coincé". okulumo.gif

Retour au début