去目錄頁

negocisto - negocisti?

从 Chainy, 2010年12月9日

讯息: 4

语言: Esperanto

Chainy (显示个人资料) 2010年12月9日上午9:17:50

Mi ĵus renkontis jenan frazon: "Mi nun provas negocisti". Mi komprenis ĝin kiel "Mi nun provas labori kiel negocisto/komercisto". Sed ĉu estas ĝuste krei tian verbon?

nikko (显示个人资料) 2010年12月10日下午3:25:12

negoci - komerce interrilati

negocisti - esti negocisto, isti negoci(ad)on

sal.gif

sudanglo (显示个人资料) 2010年12月12日上午9:39:02

'Negocisti' ankaŭ eble povus interpretita kiel 'agi kiel negocisto, ne estante fakte kutime negocisto'.

Ekz. 'Johano, kion vi faras antaŭ la klaso? Mi instruistas dum la foresto de la profesoro.'

geo1963 (显示个人资料) 2010年12月14日上午7:40:37

Chainy:Mi ĵus renkontis jenan frazon: "Mi nun provas negocisti". Mi komprenis ĝin kiel "Mi nun provas labori kiel negocisto/komercisto". Sed ĉu estas ĝuste krei tian verbon?
Esperanto permesas krei ĉiun sencaĵon. Do, se ĝi sencas, ĝi estas ĝusta, ĉu ne?

回到上端