Mesaĝoj: 32
Lingvo: Esperanto
antoniomoya (Montri la profilon) 2010-decembro-11 20:08:13
Aŭskultu: Ĉe unu epoko (la nuna) kiam la nacioj feliĉe emas kunigi sin (ekzemple, la eŭropaj nacioj), estas vere reveni al la Mezepoko provi disiĝi kaj fariĝi denove taifaj regnoj.
La homa historio iras kontraŭ vi. Niaj prauloj fondis per multaj penoj kaj malfacilaĵoj, unue familiojn, poste tribojn, kaj poste regionojn, naciojn, nuntempe supernaciojn (Eŭropo, Usono), ĝis finfine la tuta planedo estos unu sola ŝtato. Tiu estas la emo de la homaro, la historio pruvas ĝin, kaj via pozicio, kune kun aliaj sendependuloj kiel vi, iras rekte kontraŭ la natura progreso de la homaro. Simpla fakto.
Jen mia opinio.
Amike.
mathieubriere (Montri la profilon) 2010-decembro-11 23:23:58
Regionoj malpleniĝas, homoj forlasas ilin por havi laboron ekzemple. Mi kredas ke iuj personoj decidas anstataŭ la plimulto; tio ne povas nomiĝi demokratio.
Greedn (Montri la profilon) 2010-decembro-12 12:17:03
Sed kial ĝi okazas nun, post kiam mortis Franko - tio estas nekompreneble por mi. Estas nur emocioj
cellus (Montri la profilon) 2010-decembro-12 13:31:45
Mi legis en la reto pri diversaj regionaj liberec-movadoj en Hispanujo. Mi demandas al mi ĉu tio ne estas signo de io alia, nome ke la naciaj lingvoj plu ne estas tiom gravaj, nun gravas la angla lingvo.
Ĉu ne estas risko ke kiam oni donas plenan staton al la kataluna kaj vaskona lingvoj, montriĝos, ke tio estos pirusa venko, ĉar la grava lingvo ne estos plu la hispana lingvo, sed la angla?
Kian rolon esperanto povus ludi en ĉio tio?
Miland (Montri la profilon) 2010-decembro-12 13:39:48
Greedn (Montri la profilon) 2010-decembro-12 16:28:59
Miland:Sed ĉu vere la plejmulto de Katalunoj volas perdi hispanan civitanecon?ili perdus hispanan ŝtatanecon.
se ili estos civitanoj de EU, tio ne estas la granda problemo
Algis (Montri la profilon) 2010-decembro-12 17:21:09
"Vi estas ordinara traŭmoza naciisto.
Tio okazis al rusoj en baltaj ŝtatoj kaj multaj centraziaj barbarujoj(Taĝikio, Kirgizujo). La sola okupo de tiuj ŝtatoj nun estas skandalado."
Tio momtras nur,ke aûtoro mem estas "traŭmoza naciisto" kaj "barbaro". ^Car ^ciu pensas laû si.
Kaj niaj komunaj malamikoj estas ne rusoj,hispanoj aû francoj,sed burokratoj.
Kaj nuna demokratio estas la sama formo de ekspluatado kiel sklavado,feodalismo,aû iu alia,diferenco estas nur tiu,ke en antaûaj formoj estis dividita,kiu estas mastro,kiu sklavo. Kaj nun ^cio bazi^gas sub trompa kaj mensoga ^sirmo. Kaj nome burokratoj posedas tiun armilon. Por ili nenio estas sankta;ili povas forvendi sian patrinon aû patrujon,se tio estos profite por ili
Do,baltaj landoj ne sukcesis kontraûstari burokratismon.
Kanado montris bonan ekzemplon,kiel batali kun ili
fekaldemokratio (Montri la profilon) 2010-decembro-12 17:24:45
Algis:Kaj nuna demokratio estas la sama formo de ekspluatado kiel sklavado,feodalismo,aû iu alia,diferenco estas nur tiu,ke en antaûaj formoj estis dividita,kiu estas mastro,kiu sklavo. Kaj nun ^cio bazi^gas sub trompa kaj mensoga ^sirmo.Jes.
nikko (Montri la profilon) 2010-decembro-12 17:26:44
Tio momtras nur,ke aûtoro mem estas "traŭmoza naciisto" kaj "barbaro". ^Car ^ciu pensas laû si.Kiel tiuj frazoj montras tion? Mi nur konstatis fakton. Se vi ne scias pri masakro de rusoj en centraziaj ŝtatoj post sendependiĝo estas nur via needukeco. Kaj certe en baltaj ŝtatoj floras ĝis nun termino "necivitano" por rusaj loĝantoj kiuj rifuzas asimiliĝi laŭ strangegaj kondiĉoj.
Algis (Montri la profilon) 2010-decembro-12 17:40:58
nikko:Kara amiko,se vi scias nur tion,kion montras televidilo kaj skribas gazetoj,tiam vi scias nenion. Tio estas nur unuflanka,mendita informacio. Vi simple vizitu tiujn landojn kaj ekvidos veron. Ankaŭ interesiĝu iom pri historio. Tiam komprenos ankaŭ kaŭzojn de iuj okazaĵojTio momtras nur,ke aûtoro mem estas "traŭmoza naciisto" kaj "barbaro". ^Car ^ciu pensas laû si.Kiel tiuj frazoj montras tion? Mi nur konstatis fakton. Se vi ne scias pri masakro de rusoj en centraziaj ŝtatoj post sendependiĝo estas nur via needukeco. Kaj certe en baltaj ŝtatoj floras ĝis nun termino "necivitano" por rusaj loĝantoj kiuj rifuzas asimiliĝi laŭ strangegaj kondiĉoj.