Đi đến phần nội dung

Mi volas Katalunio sendependa

viết bởi kingkat, Ngày 10 tháng 12 năm 2010

Tin nhắn: 32

Nội dung: Esperanto

antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 20:08:13 Ngày 11 tháng 12 năm 2010

Mi naskiĝis en Andaluzio (la suda regiono de Hispanujo), kaj kvankam mi estas andaluziano denaske, mi sentas nenian emon al la sendependenco de mia regiono, kiu estas (preter-dirite) la plej granda el Hispanujo. Ĉu nur paroli unu (ne tiel) malsaman lingvon jam estas sufiĉa kialo por reklamacii la sendependencon?

Aŭskultu: Ĉe unu epoko (la nuna) kiam la nacioj feliĉe emas kunigi sin (ekzemple, la eŭropaj nacioj), estas vere reveni al la Mezepoko provi disiĝi kaj fariĝi denove taifaj regnoj.

La homa historio iras kontraŭ vi. Niaj prauloj fondis per multaj penoj kaj malfacilaĵoj, unue familiojn, poste tribojn, kaj poste regionojn, naciojn, nuntempe supernaciojn (Eŭropo, Usono), ĝis finfine la tuta planedo estos unu sola ŝtato. Tiu estas la emo de la homaro, la historio pruvas ĝin, kaj via pozicio, kune kun aliaj sendependuloj kiel vi, iras rekte kontraŭ la natura progreso de la homaro. Simpla fakto.

Jen mia opinio.

Amike.

mathieubriere (Xem thông tin cá nhân) 23:23:58 Ngày 11 tháng 12 năm 2010

Mi ne kredas ke Hispanujo kaj Francujo estas veraj demokratiaj landoj... Prave, Ni havas iujn homajn rajtojn. Sed, Ĉu la popolo vere elektas sian estonteco?
Regionoj malpleniĝas, homoj forlasas ilin por havi laboron ekzemple. Mi kredas ke iuj personoj decidas anstataŭ la plimulto; tio ne povas nomiĝi demokratio.

Greedn (Xem thông tin cá nhân) 12:17:03 Ngày 12 tháng 12 năm 2010

estante en Barcelono, mi aĉetis la flagon de Katalunio por mia kolektado en la memoraĵvendejo. Vendisto donis al mi pakigitan flagon kun travideblaj ruĝ-flavaj linioj, sed kiam mi malkovris ĝin, okazis t.n. "estelada" =)) - la kataluna flago kun stelo en centro de blua triangulo, kiel en flago de Kubo, ĝi estas la flago de katalunaj separatistoj. Vere, tiuj aspiroj estas tre vastataj en Katalunio, kaj ŝajnas, ke tio estas la parto de popola memkonscio, se eĉ grandaj famaj homoj, ekzemple Gaudi, estis katalunaj naciistoj.
Sed kial ĝi okazas nun, post kiam mortis Franko - tio estas nekompreneble por mi. Estas nur emocioj

cellus (Xem thông tin cá nhân) 13:31:45 Ngày 12 tháng 12 năm 2010

Antaŭ kelkaj monatoj mi aŭdis radioprogramon, kie oni diris ke la universitato en Madrido ricevas studentojn de la aliaj regionoj de Hispanujo, studentoj kiuj faras erarojn en ilia hispana lingvo kiujn ĝenerale faras eksterlandanoj.

Mi legis en la reto pri diversaj regionaj liberec-movadoj en Hispanujo. Mi demandas al mi ĉu tio ne estas signo de io alia, nome ke la naciaj lingvoj plu ne estas tiom gravaj, nun gravas la angla lingvo.

Ĉu ne estas risko ke kiam oni donas plenan staton al la kataluna kaj vaskona lingvoj, montriĝos, ke tio estos pirusa venko, ĉar la grava lingvo ne estos plu la hispana lingvo, sed la angla?

Kian rolon esperanto povus ludi en ĉio tio?

Miland (Xem thông tin cá nhân) 13:39:48 Ngày 12 tháng 12 năm 2010

Se Katalunoj plejmulte volus tutan sendependecon, mi ne kontraŭus. Sed ĉu vere la plejmulto de Katalunoj volas perdi hispanan civitanecon?

Greedn (Xem thông tin cá nhân) 16:28:59 Ngày 12 tháng 12 năm 2010

Miland:Sed ĉu vere la plejmulto de Katalunoj volas perdi hispanan civitanecon?
ili perdus hispanan ŝtatanecon.
se ili estos civitanoj de EU, tio ne estas la granda problemo

Algis (Xem thông tin cá nhân) 17:21:09 Ngày 12 tháng 12 năm 2010

iu skribis:

"Vi estas ordinara traŭmoza naciisto.

Tio okazis al rusoj en baltaj ŝtatoj kaj multaj centraziaj barbarujoj(Taĝikio, Kirgizujo). La sola okupo de tiuj ŝtatoj nun estas skandalado."

Tio momtras nur,ke aûtoro mem estas "traŭmoza naciisto" kaj "barbaro". ^Car ^ciu pensas laû si.
Kaj niaj komunaj malamikoj estas ne rusoj,hispanoj aû francoj,sed burokratoj.
Kaj nuna demokratio estas la sama formo de ekspluatado kiel sklavado,feodalismo,aû iu alia,diferenco estas nur tiu,ke en antaûaj formoj estis dividita,kiu estas mastro,kiu sklavo. Kaj nun ^cio bazi^gas sub trompa kaj mensoga ^sirmo. Kaj nome burokratoj posedas tiun armilon. Por ili nenio estas sankta;ili povas forvendi sian patrinon aû patrujon,se tio estos profite por ili
Do,baltaj landoj ne sukcesis kontraûstari burokratismon.
Kanado montris bonan ekzemplon,kiel batali kun ili

fekaldemokratio (Xem thông tin cá nhân) 17:24:45 Ngày 12 tháng 12 năm 2010

Algis:Kaj nuna demokratio estas la sama formo de ekspluatado kiel sklavado,feodalismo,aû iu alia,diferenco estas nur tiu,ke en antaûaj formoj estis dividita,kiu estas mastro,kiu sklavo. Kaj nun ^cio bazi^gas sub trompa kaj mensoga ^sirmo.
Jes.

nikko (Xem thông tin cá nhân) 17:26:44 Ngày 12 tháng 12 năm 2010

Tio momtras nur,ke aûtoro mem estas "traŭmoza naciisto" kaj "barbaro". ^Car ^ciu pensas laû si.
Kiel tiuj frazoj montras tion? Mi nur konstatis fakton. Se vi ne scias pri masakro de rusoj en centraziaj ŝtatoj post sendependiĝo estas nur via needukeco. Kaj certe en baltaj ŝtatoj floras ĝis nun termino "necivitano" por rusaj loĝantoj kiuj rifuzas asimiliĝi laŭ strangegaj kondiĉoj.

Algis (Xem thông tin cá nhân) 17:40:58 Ngày 12 tháng 12 năm 2010

nikko:
Tio momtras nur,ke aûtoro mem estas "traŭmoza naciisto" kaj "barbaro". ^Car ^ciu pensas laû si.
Kiel tiuj frazoj montras tion? Mi nur konstatis fakton. Se vi ne scias pri masakro de rusoj en centraziaj ŝtatoj post sendependiĝo estas nur via needukeco. Kaj certe en baltaj ŝtatoj floras ĝis nun termino "necivitano" por rusaj loĝantoj kiuj rifuzas asimiliĝi laŭ strangegaj kondiĉoj.
Kara amiko,se vi scias nur tion,kion montras televidilo kaj skribas gazetoj,tiam vi scias nenion. Tio estas nur unuflanka,mendita informacio. Vi simple vizitu tiujn landojn kaj ekvidos veron. Ankaŭ interesiĝu iom pri historio. Tiam komprenos ankaŭ kaŭzojn de iuj okazaĵoj

Quay lại