Ku rupapuro rw'ibirimwo

Mi volas Katalunio sendependa

ca, kivuye

Ubutumwa 32

ururimi: Esperanto

kingkat (Kwerekana umwidondoro) 10 Kigarama 2010 21:11:40

Mi estas kataluno kaj mi sentiĝas nek hispano nek franco, sed mi devas vivi la tutan vivon malliberigita (ĉar tie mi sentas tion) en nacio kiun mi tute ne sentas kiel propra. Tio kaŭzas suferon al mi kaj mi provas forgesi la naciismon, sed mi ne povas, ĉar mia sento pri katalaneco estas tre forta. Kion vi pensas pri tio?

nikko (Kwerekana umwidondoro) 11 Kigarama 2010 08:07:42

malliberigita
Tio ne estas mallibero se lando provizas al vi demokratiajn rajtojn. Nur via propra problemo.
Kion vi pensas pri tio?
Mi pensas ke nacia fragmetiĝo de mondo ests idiotismo.

Kaj vi ne forgesu, ke sendependeco ĉiam estas pli problemoza, ĉar sendependeco signifas ke Katalunio mem provizu sekuron, mem kontraŭu al ĉiu minaco. Aliaj ŝtatoj(Rusio, Ĉinio, Usono) traktos Katalunion kiel sendependa ŝtato kaj penos interveni internajn aferojn, konkurencos komerce. Ĉu katalunoj pretas enpaŝi tiun ludon? Multaj malgrandaj nacioj opinias, ke sendependeco estas beno, dum sendependeco estas malpeza portaĵo. Se vi jam loĝas en demokratia lando, sensencas aspiri al tio. Sendependecon oni povas deziri se loĝas en subpremata regiono de nedemokratia lando, ĉar situacio iuokaze ŝajnas senespera.

kingkat (Kwerekana umwidondoro) 11 Kigarama 2010 08:51:24

Hispanio kaj Francio dum jarcentoj malpermesis, persekutis kaj volis forviŝi la katalunan lingvon kaj la katalunan kulturon. Nuntempe ili daŭre faras tion. Mi kiel kataluna, kaj multaj katalunaj, multe amas nian lingvon kaj nian kulturon kaj malamas la altrudojn kaj subpremon de tiuj ŝtatoj kiuj ne permesas al ni esti liberaj kaj havi propran ŝtaton.

Ĉu ŝatus vin, ke alia lando persekutus, devigus kaj volus estingi vian lingvon kaj vian kulturon? Certe neniu ŝatus tion.

Katalunio estas nek Hispanio nek Francio. Vivu Katalunio sendependa.

kingkat (Kwerekana umwidondoro) 11 Kigarama 2010 08:58:59

Imagu, ke grupo da rabistoj eniras en vian domon kaj ili ligas al vi per ŝnuroj al la sieĝoj kaj malpermesas al vi paroli nek decidi kion fari en via domo. Ili poste liberigas vin de la ŝnuroj sed ili daŭre estas la mastroj de VIA hejmo kaj ordonas al vi kian lingvon vi devas paroli, kiel devas esti faritaj la aferoj en VIA domo, ktp. Ili estas la reĝoj de VIA domo. Ĝi jam ne apartenas al vi, sed al la rabistoj kiuj eniris en via domo. Vi nun estas malliberigita en via propra domo.

Tiel mi sentas la invadon de mia domo, Katalunio, far la rabistoj hispanaj kaj francaj.

Ĉu tio ŝatus vin? Ĉu vi dirus, ke vi estas libera ĉar la rabistoj permesas al vi moviĝi per la domo? Ĉu vi dirus, ke estas pli bone loĝi kun la rabistoj ĉar sen ili aliaj povus veni por invadi vian domon? Pensu.

zan (Kwerekana umwidondoro) 11 Kigarama 2010 09:04:39

Mi subtenas sendependiĝon de ĉia ajn malgranda popolo, se ĝi havas certan volon kaj limigitan loĝlandon, ekz, Katalunio, Eŭskio, Ĉeĉenio, Tibeto, Ujgurio, Kurdio, ktp, tamen nepre sen teroro. Ĉar tiun problemon kaŭzis origine maljusta konkero. Maljusteco iam devas solviĝi.
Eble post sendependiĝo nova problemo aperos, sed mi deziras, ke oni povos solvi ĝin pace. Sendependiĝintaj landanoj ne faru al pli malgrandaj loĝantoj la samon kiel ili spertis.

dobri (Kwerekana umwidondoro) 11 Kigarama 2010 10:38:10

Post kiam mi vizitis Jugoslavion mi miris, kial serboj kaj kroatoj malamas sin reciproke, kvankam ili parolas la saman lingvon, la serbokroatan. Nur pli poste klarigis al mi unu kroato, ke la lingvoj ne estas la samaj, sed ili diferencas. Tamen mi ne rimarkis, kiom multe.
La samon mi spertis dum mia mallonga vizito de Barcelona, kiam mi vidis la 2 preskaŭ samajn surskribojn ĉe kelkaj vendejoj. Por mi la hispana kaj kataluna lingvoj ŝajnas ege similaj, kvazaŭ ili estus la sama lingvo eble kun dialekto. Bonvolu klarigi al mi, kiel eksterlandano povas distingi katalunon de hispano?
Franca lingvo sonas alimaniere, tion mi komprenas.

nikko (Kwerekana umwidondoro) 11 Kigarama 2010 11:38:20

Imagu, ke grupo da rabistoj
1. Misa analogio.
2. Provado per analogio estas senvalora, bv studu filozofion.
ili daŭre estas la mastroj
En demokratiaj landoj(ekz. Hispanio kaj Francio) nur multnacieca popolo estas mestro, sed neniu aparta nacio.
VIA hejmo
VIA domo
Kiel katalunoj ekestis en tiu loko? Kiun ili subpremis, asimilis kaj rabis? Katalunoj ne etis unuaj en tiu loko, kaj ne estas lastaj.
Tiel mi sentas la invadon de mia domo, Katalunio, far la rabistoj hispanaj kaj francaj.
Vi estas ordinara traŭmoza naciisto. Nuntempe estas multe pli grandaj minacoj al Eŭropo kaj homaro, sed vi preferas daŭri mezepokaj kverelojn.
ne permesas al ni esti liberaj
Por kio vi bezonas liberecon? Por daŭri kverelon kaj venĝi? Certe jes. Kaj babilado pri kulturo estas nur kurte kaŝanta ĝisĉielan pugdoloron, kiu tuj transformiĝos je rea diskrimino de francoj kaj hispanoj en teritorio de Katalutio en okazo de sendependiĝo. Tio okazis al rusoj en baltaj ŝtatoj kaj multaj centraziaj barbarujoj(Taĝikio, Kirgizujo). La sola okupo de tiuj ŝtatoj nun estas skandalado.
Katalunio estas nek Hispanio nek Francio.
Vi tute pravas, Katalunio estas nur historia regiono.
sed mi devas vivi la tutan vivon malliberigita (ĉar tie mi sentas tion)
Certe estas persona problemo. Oni povas senti ajnaĵon.
sento pri katalaneco
1. Mezepoka memidentigilo

2. Mi dubas ke almenaŭ duono de katalunoj povas ĵuri je pureco de sango.
Kion vi pensas pri tio?
Vi estas revulo. Ludu komputilludon Europa Universalis III.

novatago (Kwerekana umwidondoro) 11 Kigarama 2010 12:08:47

kingkat:Hispanio kaj Francio dum jarcentoj malpermesis, persekutis kaj volis forviŝi la katalunan lingvon kaj la katalunan kulturon. Nuntempe ili daŭre faras tion.
Ĉu vere? Do, kiel vi eksplikas ke mi konas multajn katalunojn, kiuj apenaŭ aŭ malbone scipovas la hispanan?

Ĉu lerni en lernejo la hispanan po 2 horoj semajne estas kruela? Mi devis lerni la anglan po 4 horoj semajne kaj mi ne suferis multe.

Katalunoj sendube rajtas sendependiĝi. Tio por mi estas fakto. Tamen ili ne rajtas mensogi. Katalunio estas tia libera, kiaj estas la aliaj hispanaj regionoj kaj eble katalunio estas eĉ pli libera ĉar ĝi estas pli riĉa kaj multe influas sur la hispanaj leĝoj.

Katalunoj rajtas ami sian lingvon kaj kulturon kaj nuntempe neniu malpermesas al ili fari tion. Ĉu ne estas vero ke Katalunio estas la sola hispana regiono kiu havas interretan sufikson? vidu ĉi tie la esperantan artikolon en vikipedio pri la afero. Ĉu katalunio ne havas plurajn regionajn televidkanalojn (pli ol du), en kiuj nur estas uzata la kataluna lingvo, kaj en kiuj oni parolas libere pri la kataluna kulturo? Tio estas nur malgrandaj ekzemploj, kiuj estas facile kontroleblaj.

Mi havas amikinon, kies filino estas ofte punita en lernejo pro uzi la hispanan anstataŭ la katalunan. Ŝi nuntempe laŭleĝe rajtas uzi la hispanan en lernejo sed fakte ŝi nur rajtas uzi la katalunan.

Politikistoj katalunaj, per mensogoj, eknaskigis iom da malameto kaj malŝateto al aliaj hispanaj regionoj en tiu amikino mia (kaj en multaj aliaj homoj), eĉ al tiu regiono, kie naskiĝis ŝia patrino. Malgraŭ tio ŝi ankoraŭ sentas sin kaj katalunino kaj hispanino.

Katalunoj verŝajne havos sian dependecon ĉar ili, dum la lastaj 30 jarojn multe laboris por forigi hispanaĵojn el katalunio. Mi nuntempe, danke al miaj katalunaj gekonatuloj, malkovras ke katalunio pli kaj pli regas sin men, kaj en la aliaj hispanaj regionoj, apenaŭ oni scias pri tio.

Nu, mi ne povas kontraŭdiri vin pri viaj sentoj. Tamen sentoj ne ĉiam venas el la vero, almenaŭ ne el la nuntempa realo.

Ĉiu ajn rajtas iri al katalunio kaj libere splori tion, kio okazas tie kaj iri al aliaj regionoj kaj splori kial multaj hispanoj devis kaj devas iri al katalunio por trovi laboron... kaj tiel perdi la propran kulturon.

Ĝis, Novatago.

maratonisto (Kwerekana umwidondoro) 11 Kigarama 2010 15:40:17

La sama problemo ĉe kurdoj en Turkio, Irano,
Irako, rutenoj, krimtataroj en Ukrainio kaj multaj aliaj. Sed multaj homoj forgesas, ke ĉiu medalo havas du flankon.
Dank' al enmiksiĝo de Turkio la turkoj de Kipro estas ekde duonjarcento fakte (sed ne oficiale) sendependaj. La rezulto: la parto turka de Kipro enkotiĝita en korupteco kaj malriĉeco, la parto greka bone evoluita. Dum lasta referendumo pri unuiĝo de Kipro la plimulto de kipraj turkoj voĉdonis por unuiĝo, la plimulto de kipraj grekoj voĉdonis kontraŭ unuiĝo.

Paulinho (Kwerekana umwidondoro) 11 Kigarama 2010 17:47:42

Mi riskos ion.

Mi estas brazila kaj fiere. Tio estas, mi amas mian landon. Mi estas fiera ekzemple kiam mi reprezentas mian landon en internaciaj eventoj (sporadaj sed faktaj), kaj generale (permesu)kiam mi alvenas la demando pri lingvoj estas solvita.

Tamen mi sentas ke mi estas civitano de la mondo. Kiam mi kunlaboras kun aliaj brazilanoj mi ĉiam serĉas fari ĉion plibone. La samon mi volas kiam estas mia kunlaborulo el Afriko, Rusio aŭ Marso.

Subira ku ntango