Zum Inhalt

Vojaĝi tra la spaco

von Hispanio, 18. Dezember 2010

Beiträge: 13

Sprache: Esperanto

glig (Profil anzeigen) 18. Dezember 2010 19:00:51

horsto:La homoj baldaŭ komencos manipuli la genojn kaj eble ankaŭ kombini teknikon kun homoj, tiel ke estiĝos novaj estaĵoj, pli inteligentaj kaj eble senmortaj.
Laŭ mi, ni pli bone scias pri iaj galaksioj, steloj kaj spaco ĝenerale, ol pri genoj. Se ni scias tiom pri genoj, ni jam sanigis multajn homojn, kiuj havas(is) nekuraceblajn malsanojn. Tio nomiĝas gena terapio kiu estas ne tiom sukcesa. Sciencistoj provis sanigi homojn per tiu terapio, sed pro nesukceso, ili forlasis ĝin. Ili do envidis ke necesas ankoraŭ multaj esploroj pri la genoj ke ni estonte povus plibonigi aŭ nur ŝanĝi ion.

Homoj jam estis sur Luno kaj havas stacion proksime de la Tero. Tio ja estas io. Ekzistas iuj projektoj por vojaĝi al la Marso. Nuntempe ne necesas flugi pli rapide ol lumo. Estas ankaŭ sufiĉe kolonizadi Marson kaj plu esploradi spacon. Kiam ni atingos Marson, ni ja vidos kiel plu.

Do, ke mi mallongigu tion, homoj ne estos ĉiam sur la Tero, simple pro la kialo ke ni evoluas kaj pro la bezono vivi ie alie ke ni plu evoluu.
lango.gif

Roberto12 (Profil anzeigen) 18. Dezember 2010 20:46:32

horsto:Mi ŝatas sciencfikcion kaj tial mi volonte vojaĝus en la kosmo. Sed mi pensas ke tio neniam okazos.

Rilate la homaron mi opinias ke la homoj ne restos tiaj, kiaj ili nun estas. La homoj baldaŭ komencos manipuli la genojn kaj eble ankaŭ kombini teknikon kun homoj, tiel ke estiĝos novaj estaĵoj, pli inteligentaj kaj eble senmortaj.
Aŭ eble la homaro kreos novajn artefaritajn inteligentajn estaĵojn, kiuj superas la homojn kaj ne plu bezonas ilin.

Tiam, estonte, la tempo ne plu gravas kaj oni povas vojaĝi laŭvole en la kosmo. Aŭ eble oni eĉ trovos manieron vojaĝi multe pli rapide ol la lumo.
Bonega mesaĝo. Malgraŭ ke tiuj aferoj estas sciencfikciaj, ili ja eblas por la futuro. Mi vere ne povas antaŭdiri la staton de la mondo ĉe 2030, kaj mi zorgas pri la ideoj de Ray Kurzweil kaj Vernor Vinge (angle: the technological singularity).

Por tiuj kiuj konas la anglan bone, mi rekomendas la romanojn de Greg Egan (ekzemple: Permutation City). Kaj mi esperas ke se robotoj konkeros nian planedon, ili ne mortigos nin!

sev (Profil anzeigen) 18. Dezember 2010 22:07:06

Zurück nach oben