Aller au contenu

Kio estas malo?

de amemu861, 18 décembre 2010

Messages : 17

Langue: Esperanto

mihxil (Voir le profil) 22 décembre 2010 13:18:34

myris:Komparu

A estas granda
B estas malgranda: ne estas granda

A estas utila
B estas senutila: nek utila, nek malutila
C estas malutila

Ne estas utila ne signifas malutila.Kompreneble, *sengranda signifas nenion. Do, kiel en aliaj lingvoj, estas du specoj de malvortoj en esperanto.
Laŭ mi 'malgranda' ne signifas 'negranda'. 'sengranda' laŭ mi estas stranga vorto sed verŝajne ja havas signifon (io sengranda estas negranda, aŭ se oni pensas pri la mezuro 'grando', tiam io sengranda havas la grandon '0'. Ekz. matematika punkto estas 'sengranda').

Io negranda ne nepre estas malgranda, sed simple almenaŭ ne estas granda. Eble ĝi estas normalgranda, eble malgranda.

Kaj mi ne tre komprenas kiel estus 'du specoj' de malvortoj. La preciza signifo de 'mal-' laŭ mi simple dependas de la signifo de la radiko kiun ĝi maligas, kaj ĉu tio perceptiĝas kiel 'vera' malo aŭ ne, dependas de onia bildo de la mondo. Eble ekzistas centoj da specoj, eble nur unu.

sudanglo:
Ami kaj malami (veraj maloj)

Granda kaj malgranda (diferenco en grado)
Grandeco ĉiam temas pri nur unu eco de io, do kompreneble la aferoj pri kiuj temas ne tute estas siaj intermaloj. Negativa grando ne ekzistas. Sed 'granda' kaj 'malgranda' kutime estas komprenataj kiel relativaj aferoj. Negativaj grandodiferencoj ja ekzistas. Io kies grandodiferenco kun la normalo estas pozitiva estas 'granda', kaj kiam tiu diferenco estas negativa, tiam estas 'malgranda'. Aspektas al mi kiel tute bona malo.

Eddycgn (Voir le profil) 25 décembre 2010 13:03:41

Greedn:longa kaj mallonga estas maloj rilate narmala longo, ekzemple:

A: !!!!!!!!!!!!!!!!
B: !!!!!!!!!!
C: !!

se "B" estas la normala
Por mi
A estas granda,

B estas negrandanemalgranda (normala? ni ne scias kio estas normala, tio estas relativa (vi diras "se"), grandaj elefantoj estas normalaj, malgrandaj musoj estas ankaŭ normalaj),

C estas malgranda

Se oni povas diri "grandega", ĉu oni povas diri ankaŭ "malgrandega" (itale: piccolissimo, hispane: pequenito)?
Verŝajne oni ne poves diri "negrandega" ĉu ne?!

Ĉu tio estas korekta?
Ĝis

Greedn (Voir le profil) 26 décembre 2010 00:26:32

Eddycgn:
Greedn:longa kaj mallonga estas maloj rilate narmala longo, ekzemple:

A: !!!!!!!!!!!!!!!!
B: !!!!!!!!!!
C: !!

se "B" estas la normala
Por mi
A estas granda,

B estas negrandanemalgranda (normala? ni ne scias kio estas normala, tio estas relativa (vi diras "se"), grandaj elefantoj estas normalaj, malgrandaj musoj estas ankaŭ normalaj),

C estas malgranda

Se oni povas diri "grandega", ĉu oni povas diri ankaŭ "malgrandega" (itale: piccolissimo, hispane: pequenito)?
Varŝajne oni ne poves diri "negrandega" ĉu ne?!

Ĉu tio estas korekta?
Ĝis
Amenu861 demandis: "Ĉu longa kaj mallonga estas maloj aŭ ĉu longa kaj profunda estas maloj?"

Per mia ekzemplo kun la diverslongaj linioj mi montris aserton ke nome longa kaj mallonga estas maloj, ĉar mi openias, ke longa kaj profunda estas malsamaj kategorioj.
Longa kaj mallonga ni ja povas kompari per iu "meza" aŭ "normala" longo.
Tiu "normala" longo estas ĉiam malsama por diversaj specoj de aĵoj.

"B" estas normala muso ŭ normala elefanto.
La vorto "negranda" iam povas signifi "malgranda" aŭ "preskaŭ malgranda" aŭ "pli malgranda ol meza" ĉu ne?

Eddycgn (Voir le profil) 26 décembre 2010 13:42:11

Greedn: ... negranda ...
Kaj eble negrandega = Не очень большой, germane "nicht sehr gross", angle "not very big" ?

Altebrilas (Voir le profil) 28 décembre 2010 20:52:01

Kiel vi komprenas "malgrandeta"?

Ĉu pli aŭ malpli granda ol malgranda?

ekz: malgrandeta domo= ?

a) (ete malgranda) domo
b) eta (malgranda domo)

Ĉu:

a) malgrandega < malgranda < malgrandeta . . . < granda
a) malgrandeta < malgranda < malgrandega . . . < granda

"a)" ŝajnas pli logika, sed mi ofte aŭdis ")b".

Mi preferas do eviti tion.

Eddycgn (Voir le profil) 28 décembre 2010 22:33:49

Altebrilas:Kiel vi komprenas "malgrandeta"?

Ĉu pli aŭ malpli granda ol malgranda?

ekz: malgrandeta domo= ?

a) (ete malgranda) domo
b) eta (malgranda domo)

Ĉu:

a) malgrandega < malgranda < malgrandeta . . . < granda
a) malgrandeta < malgranda < malgrandega . . . < granda

"a)" ŝajnas pli logika, sed mi ofte aŭdis ")b".

Mi preferas do eviti tion.
Kelkaj lingvoj havas multaj da afiksoj por indiki grandecon aŭ malgrandecon. La franca ne havas multajn, mi kredas (chemise > chemisette, rue > ruelle).
La germana havas "- c h e n" kaj "- l e i n" (Katze > Kätzchen).
La hispana, la itala kaj la rusa havas multajn pli.
Ekzemplo itale:
-ino -ello -etto -uccio -otto -inello -inuccio -ottello -etto -ettino ktp.

Mi ne scias se esperantaj regulaj kuraĝigas pli aŭ malpli la uzon de tiuj afiksojn. Ili farigas la lingvon pli nuancita.
Ĉiu havas sian propran guston.

sudanglo (Voir le profil) 29 décembre 2010 12:59:04

Ĉu lingvo preferas esprimi ideon afikse aŭ per adjektivo, supozeble, varias inter la lingvoj.

En Esperanto fraŭlino povas porti jupon, jupeton, mini-jupon, mikro-jupon aŭ (mia prefero) poŝ-tuke malgrandan jupon)

Mi havas la impreson ke estas pli da rimedoj por esprimi grandecon en Esperanto ol malgrandecon - ega, enorma, kolosa, mamuta, giganta, astronomia, ziliona, super-, maksi-.

Kontrastu tion kun eta, liliputa, mikro-, nana.

Retour au début